Observatorio Stardome

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Stardome
Observatorio
La Observatorio Stardome en la Parko Cornwall
Oficiala nomo: Stardome Observatory
Lando Nov-Zelando Nov-Zelando
Municipo Auckland
Koordinatoj 36° 54′ 21.52″ S 174° 46′ 36.25″ O / 36.9059778 °S, 174.7767361 °O / -36.9059778; 174.7767361 (mapo)
Estiĝo 1967
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Situo de la observatorio en Nov-Zelando
Vikimedia Komunejo: Stardome Observatory and Planetarium
Retpaĝo: http://stardome.org.nz/

La Observatorio Stardome (angle Stardome Observatory) (IAU-kodo 467, antaŭe konata kiel Observatorio de Auckland) estas publika astronomia observatorio situanta en la Parko Cornwall en Auckland, Nov-Zelando.

Fondita en 1967, la observatorio estas mastrumita de la estraro de la Auckland Observatory and Planetarium Trust kaj estas hejmo de la Auckland Astronomical Society (AAS).[1]

Esploroj[redakti | redakti fonton]

En 1969, la Observatorio Stardome partoprenis al la malkovro de la atmosfero de Plutono per mezuro de la vario de lumo, kiam la nanplanedo kaŝis stelon.

La 18-an de aŭgusto 1999, la asteroido 19620 Auckland estis malkovrita elde tiu observatorio.

la Observatorio Stardome regule partoprenas al astrometriaj observoj de kometoj kaj apud-teraj objektoj por la Internacia Astronomia Unio. En 2004 estis observita la atona asteroido 2004 FH. Fotometrio montris, ke tiu objekto rotacias en 3 minutoj : estas la plej rapida rotacia rapido mezurita por objekto de la sunsistemo.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]