Observatorio de Perto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Perto
Perth Observatory
steloobservatorioprotektita monumento
Bazaj datoj
Konstrustilo federacia arkitekturo vd
Malfermo 1900
Lando Aŭstralio vd
Situo City of Kalamunda
Adreso 317 & 337 Walnut Rd, Bickley
Situo
Geografia situo 32° 0′ 28″ S, 116° 8′ 9″ O (mapo)-32.00781073116.1357875Koordinatoj: 32° 0′ 28″ S, 116° 8′ 9″ O (mapo)
Observatorio de Perto (Okcidenta Aŭstralio)
Observatorio de Perto (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Observatorio de Perto
Observatorio de Perto
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Situo de Observatorio de Perto
Map
Observatorio de Perto
Retejo https://www.perthobservatory.com.au/
vdr

La Observatorio de Perto estas la nomo de du sinsekvaj astronomiaj observatorioj en Okcidenta Aŭstralio.

Unua observatorio[redakti | redakti fonton]

La malnova observatorio de Perto (nun, sidejo de "National Trust of Australia").31° 57′ 09″ Sudo 115° 50′ 40″ Oriento / 31.9525 °S, 115.8445 °O / -31.9525; 115.8445 (mapo)

Ĝi estis konstruita en 1896 kaj oficiale malfermita en 1900 de John Forrest, unua ĉefministro de Okcidenta Aŭstralio. Situante sur la Monto Eliza, monteto super la urbo Perto, ĝi utilis ĉefe por teni la norman tempon por la Okcidenta Aŭstralio kaj kolekti meteologiajn datenojn.

Inter 1923 kaj 1959, sismografo de Miln-Shaw (horizontala sismografo) estis tie instalita por registri la tertremojn de Okcidenta Aŭstralio. Post 1959 tiu aparato estis translokita en la Terfizikan Observatorion de Mundaring.

Nova observatorio[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj, la luma poluo de la urbo Perto trudis transloĝigon de la observatorio al ĝia nuna loko en Bickley sur la monto Gunjin en la Darling Scarp, 25 km oriente de Perto. La konstruo kostis 600 000 $, la nova observatorio malfermiĝis en 1966.

Ĝi nune partoprenas je la Near Earth Asteroid Tracking (NEAT: Postĉaso de la Terrenkontaj Asteroidoj) de la NASA. La Minor Planet Center kreditas ĝin de la malkovro de pluraj centoj de tiaj objektoj, inter kiuj 29 numerotitaj asteroidoj[1].

La registaro de Okcidenta Aŭstralio provis plurfoje fermigi la observatorion, iom grava provo okazis en 1987, kiam la observatorio dependis de la ŝtataj servoj. La premo de la publiko, de la sciencistoj kaj de la amatoraj astronomoj trudis la registaron rezigni tiun decidon. Okaze de la centjara jubileo de sia fondo, la observatorio estis dependigita al la " Department of Conservation and Land Management"[2].

En 2005 ĝi iĝis la plej malnova observatorio kontinue funkcianta en Aŭstralio kaj la lasta astronoma observatorio mastrumita de la registaro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]