Observatorio de Siding Spring

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Siding Spring
Observatorio
Monto Siding Spring. La kupolo de la Angla-Aŭstralia Teleskopo estas en la centro de la bildo.
Oficiala nomo: Siding Spring Observatory
Lando Aŭstralio Aŭstralio
Ŝtato Novsudkimrio
Supermara alteco 1 165 m s. m.
Koordinatoj 31° 16′ 28″ S 149° 03′ 57″ O / 31.27444 °S, 149.06583 °O / -31.27444; 149.06583 (mapo)
Situo de la observatorio en Nova Suda Kimrio
Situo de la observatorio en Nova Suda Kimrio
Situo de la observatorio en Nova Suda Kimrio
Situo de la observatorio en Aŭstralio
Situo de la observatorio en Aŭstralio
Situo de la observatorio en Aŭstralio
Vikimedia Komunejo: Siding Spring Observatory
Retpaĝo: Oficiala retejo

La Observatorio de Siding Spring (angle Siding Spring Observatory) estas astronomia observatorio establita en 1964 sur la Monto Siding Spring (1165 m super marnivelo) en la Nacia Parko de Warrumbungle, apud Coonabarabran (Novsudkimrio, Aŭstralio).

Ĝi dependas de la "Research School of Astronomy & Astrophysics" (Lernejo de esploro pri astronomio kaj astrofiziko) de la Aŭstralia Nacia Universitato (ANU) ; ĝia MPC kodo estas 413[1].

Ĝi entenas 12 teleskopojn, inter kiuj la Anglan-Aŭstralian Teleskopon kaj diversajn instrumentojn apartenantajn al la ANU, la Universitato de Novsudkimrio, k. a.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina Observatorio de Monto Stromlo estis instalita en 1924 sur la Monto Stromlo (apud Kanbero). En la 1950-aj jaroj, tiu observatorio suferis ĝenon pro la luma poluo de la urbo Kanbero. La Monto Siding Spring, kies ĉielo estas sennuba kaj nokte malluma, estis elektita en 1962 de la ANU por akcepti la instrumentojn de la observatorio de Monto Stromlo. En la mezo de la 1960-aj jaroj, la ANU instalis tri teleskopojn kaj instalaĵojn de servo, kiel ŝoseoj, loĝejo por la personaro, provizado de akvo kaj elektro. En 1984, la ĉef-ministro Bob Hawke inaŭguris la plej grandan teleskopon de la ANU, malmultekostan ennovaĵon de 2,3 metroj de diametro.

Sendepende, la brita kaj aŭstrala registaroj negocis de la 1950-aj jaroj pri la konstruo de tre granda teleskopo. Kiam la negociadoj sukcesis en 1965, la baza ekipaĵo de la observatorio de Siding Spring estis jam preta por akcepti la Anglan-Aŭstralian Teleskopon (AAT) de 4 metroj de diametro.

Dum la konstruado de AAT komence de la 1970-aj jaroj, la brita Science and Engineering Research Council konstruigis ankaŭ la UK Schmidt-Teleskopon situantan je 1 km nord-oriente de la kupolo de la AAT. La granda kampa angulo, propraĵo de la Schmidt-teleskopoj, suplementas la mallaĝan kampon de la AAT : interesantaj objektoj malkovritaj per la Schmidt-teleskopo estas poste detale ekzamenataj per la pli potenca instrumento. En 1987, la UK Schmidt-Teleskopo estis kuplita kun la Angla-Aŭstralia Teleskopo.

Siding Spring gastigas ankaŭ koreajn teleskopojn, la teleskopojn de la Tutmonda Teleskopa Reta Observatorio de Las Cumbres, kaj de la Aŭstralia Nacia Universitato. Inter 1980 kaj 1990, instalaĵo de sekvo de la artefaritaj satelitoj de la Royal Greenwich Observatory tie funkciis.

La observatorio de Siding Spring partoprenas al la projekto Siding Spring Survey (Enketo de Siding Spring) organizita kunlabore de la Aŭstralia Nacia Universitato kaj de la Universitato de Arizono.

Teleskopoj de Siding Spring[redakti | redakti fonton]

● la Angla-Aŭstralia Teleskopo de 3,9 m de diametro
● la UK Schmidt-Teleskopo de 1,2 m
● la Faulkes Telescope South de 2 m
● la teleskopo SkyMapper de 1,3 m
● la "Advanced Technology Telescope" de 2,3 m
● la Upsala Suda Schmidt-Teleskopo (Uppsala Southern Schmidt Telescope)[2] de 0,6 m (eksigita)
● la "Automated Patrol Telescope"[3](Aŭtomata Patrola Teleskopo) de 0,5 m
● "ROTSE IIIa", Robotic Optical Transit Search Experiment : Eksperimento de Robota Optika Serĉilo de Nedaŭraĵoj[4]
  • Mastrumita de la Korea Aŭsta Observatorio
● la korea teleskopo YSTAR.

Vizitoj[redakti | redakti fonton]

Por la publiko, estas malfermitaj : galerio por vizitantoj, loko por ekspozisioj, kafejo kaj vendejo de suveniroj. Ankaŭ la Angla-Aŭstralia Teleskopo estas malfermita ĉjutage de 9h30 al 15h30.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]