Observatorio Abrahão de Moraes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Observatorio de Valinhos)
Observatorio Abrahão de Moraes
Observatorio
Oficiala nomo:
Observatório Abrahão de Moraes
Lando Brazilo Brazilo
Municipo Valinhos
Supermara alteco 850 m s. m.
Koordinatoj 23° 00′ 23″ S 46° 57′ 49″ U / 23.00639 °S, 46.96361 °U / -23.00639; -46.96361 (mapo)
Estiĝo 1972
Situo de la observatorio en Brazilo
Situo de la observatorio en Brazilo
Situo de la observatorio en Brazilo
Retpaĝo: http://www.observatorio.iag.usp.br/

La Observatorio Abrahão de Moraes estas astronomia observatorio en Brazilo, (IAU-kodo 860; ankaŭe konata kiel Observatorio de Valinhos) fondita en 1972 en la urbo Valinhos, 80 km norde de San-Paŭlo. Oni aliras al ĝi tra la najbara komunumo Vinhedo. Ĝi estis nomita en memoro de la brazila astronomo kaj matematikisto Abrahão de Moraes (19171970).

Ĝi estas laboratorio de la departemento pri astronomio kaj de la departemento pri terfiziko, ambaŭ apartenantaj al la Instituto de Astronomio, Terfiziko kaj Atmosferaj Sciencoj de la Universitato de San-Paŭlo. Ĝi nuntempe estas estrita de la profesoro Ramachrisna Teixeira.[1]

Tie troviĝas ankaŭ meteologia stacio, geodezia stacio kaj sismologia stacio.

Kvankam la ĉefa aktivo de la observatorio estas la scienca esplorado, ĝi plenumas sciencan popularigon per malfermo al vizitantoj, prelegoj, organizo de "Noktoj kun la Steloj"[2] kaj partopreno al la operacio "Teleskopoj en Lernejo" ("Telescópios na Escola"),[3] kiu permesas, ke studentoj defore uzu teleskopojn per Interneto.

Krom astronomiaj aktivoj, la observatorio alportas specialan atenton al la protekto de la arbaro, kiu ĉirkaŭas ĝin : unu el la maloftaj protektataj areoj de la regiono.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]