Oceano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri geografio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Oceano (mitologio), respektive pri la hispan- kaj portugallingva eldonejo la paĝon Editorial Océano..

Surfaco de Atlantika Oceano trafe la teran limotavolon kaj la troposferon.

Oceano (el la greka Ὠκεανός, latinigite el la greka Okeanós}, nome la Monda Oceano de la klasika antikveco[1]) aŭ ankaŭ marego, estas seninterrompa salenhavakva envolvilo de la Tero, kiu bordigas kontinentojn kaj insulojn, kaj havas komunecan salkonsiston. Ĝi komponas multe el la hidrosfero de la planedo.[2] Ĝi kovras ĉirkaŭ 71% de la Tersurfaco (en norda hemisfero - 61% kaj en la suda - 81%).

La akvo de la oceano estas salenhava, ĉar riveroj alportas en ĝin grandkvante mineralajn salojn. Post vaporiĝo de la akvo, la saloj restas en oceano. Mil gramoj da oceana akvo enhavas ĉirkaŭ 35 g da salo. Teraj plantoj kaj bestoj uzas nur nesalenhavan, trinkeblan akvon. (Pri la ebleco transvivi sur oceano trinkante maran akvon vidu Alain Bombard)

Sur la Tero, oceano estas unu el la ĉefaj konvenciaj dividoj de la Monda Oceano, kiu okupas du trionojn de la planeda surfaco. Per la kontinentoj Oceano dispartiĝas en 4 partoj: nome (laŭ descenda ordo laŭ grando) Pacifika Oceano, Atlantika Oceano, Hinda Oceano kaj Arkta Oceano.[3][4] Laŭ decido de la Internacia Hidrografia Organizo en 2000 kvina oceano estas la Suda Oceano, antaŭe konata kiel la Antarkta Oceano.

Averaĝa profundo de la monda oceano estas ĉirkaŭ 3711 m, la plej profunda - 11022 m (Mariana kavaĵo). Averaĝa akvotemperaturo en surfacaj tavoloj estas 17,5, ĉe la ekvatoro - ĉirkaŭ 28, kaj proksime al polusoj ĝi malaltiĝas ĝis -2 gradoj. Monda oceano posedas grandegajn biologiajn (fiŝoj, moluskoj, algoj), energiajn (energio de marfluoj), mineralajn (kemiaj elementoj, mineraloj) riĉofontojn. Estas grava ĝia signifo por navigado ekde prahistoriaj epokoj.

La vorto maro estas ofte uzata interŝanĝe kun "oceano" en kelkaj lingvoj sed, strikte parolante, maro estas akvejo el salenhava akvo (ĝenerale divido de la monda oceano) parte aŭ entute fermita per tero.[5]

La Tero estas la nura planedo kiu povas havi oceanon (aŭ ajnajn grandajn kvantojn de malferma likva akvo). Saloza akvo kovras ĉirkaŭ 72% de la surfaco de la planedo (~3.6×10⁸ km²) kaj estas kutime dividita en plurajn ĉefoceanojn kaj pli malgrandajn marojn, kun la oceano kovranta ĉirkaŭ 71% de la surfaco de la Tero..[6] La oceano enhavas 97% de la akvo de la Tero, kaj oceanografoj deklaris ke nur 5% de la Monda Oceano estis esploritaj.[6] La totala volumeno estas ĉirkaŭ 1.3 miliardoj da kubaj kilometroj (310 milionoj k. mejl.)[7] kun meza profundo de 3,682 metroj (12,080 ft).[8]

Ĉar ĝi estas la ĉefa komponento de la hidrosfero de la Tero, la mondoceano estas integrita al ĉiu konata vivo, formoparto de la karbonciklo, kaj influoklimato kaj veterpadronoj. Ĝi estas la vivejo de 230,000 konataj specioj, kvankam multe de la oceanprofundoj restas neesploritaj, kaj oni taksas ke ekzistas pli ol du milionoj da maraj specioj.[9] La origino de la oceanoj (akvo) de la Tero restas nekonata; oceanoj verŝajne formiĝis en la Hadea periodo kaj eble estis la ekiga impeto por la apero de vivo.

Eksterteraj oceanoj povas esti komponitaj el akvo el aŭ aliaj elementoj kaj kunmetaĵoj. La nuraj konfirmitaj grandaj stabilaj korpoj de eksterteraj surfaclikvaĵoj estas la lagoj de Titano, kvankam ekzistas indico por la ekzisto de oceanoj aliloke en la Sunsistemo. Frue en iliaj geologiaj historioj, ĉe Marso kaj Venuso estas teorioj ke ili havas grandajn akvoceanojn. La Marsa oceanhipotezo indikas ke preskaŭ triono de la surfaco de Marso iam estis kovrita per akvo, kaj senbrida forceja efiko eble boligis foren la tutmondan oceanon de Venuso. Kunmetaĵoj kiel ekzemple saloj kaj amoniako dissolviĝis en akvo pli malalte de sia frostpunkto, tiel ke akvo eble ekzistas en grandaj kvantoj en eksterteraj medioj kiel sala akvo aŭ konvekta glacio. Nekonfirmitaj oceanoj estas konjektitaj sub la surfaco de multaj nano-planedoj kaj naturaj satelitoj; precipe, la oceano de Eŭropo verŝajne havas super dufoje la akvovolumenon de la Tero. La gasgigantaj planedoj de la Sunsistemo ankaŭ verŝajne posedas likvajn atmosferajn tavolojn de ankoraŭ konfirmotaj kunmetaĵoj. Oceanoj ankaŭ povas ekzisti sur eksoplanedoj kaj eksolunoj, inkluzive de surfacaj oceanoj de likva akvo ene de ĉirkaŭstela enloĝebla zono. Oceanplanedoj estas hipoteza speco de planedo kun surfaco tute kovrita per likvaĵo.

La oceanoj

Rotating series of maps showing alternate divisions of the oceans
Variaj vojoj por dividi la Mondan Oceanon ĉu en 1, 3, 4, aŭ 5 oceanoj.
Oceano Surfaco
mln kv.km
Aver. Profundo
m
Maks. Profundo
m
Pacifika Oceano 178,7 3 976 11 022
Atlantika Oceano 91,7 3 597 8 742
Hinda Oceano 76,2 3 711 7 209
Arkta Oceano 14,8 1 225 5 527

Kvankam ĝenerale priskribitaj kiel pluraj apartaj oceanoj, tiuj akvoj konsistas el unu tutmonda, interligita korpo de salakvo foje referita kiel la Monda Oceano aŭ tutmonda oceano.[10][11] Tiu koncepto de kontinua akvoareo kun relative libera vojnodo inter siaj partoj gravegas al oceanografio.[12]

La plej gravaj oceanaj sekcioj estas difinitaj parte per la kontinentoj, diversaj arkipelagoj, kaj aliaj kriterioj. Vidu la tablon malsupre por pli da informoj; notu ke la tablo estas en descenda sinsekvo laŭ grandeco.[13][14]

Rango Oceano Notoj
1 Pacifika Oceano La pacifika maro okcidente de la Magelana Markolo,[15] oficiale separiĝas en la Norda kaj la Suda Pacifiko (dividita de la Ekvatoro[16]) kaj enhavas la akvojn inter la plej sudaj punktoj de Tasmanio kaj de Fuegio (kaj inklude la akvojn de la Magelana Markolo) sed limigite de la bordoj de Tasmana, Korala, Salomona, kaj Bismarka Maroj, Indonezio, la Filipina, Japana, Oĥocka, kaj Beringa Maroj, la Golfo de Alasko, la marbordaj akvoj de sudorienta Alasko kaj Brita Kolumbio, kaj la Golfo de Kalifornio.[17]
2 Atlantika Oceano La maro trans la Atlasa Montaro,[18][19] oficiale separata en Norda kaj Suda Atlantiko (dividata de Ekvatoro) kaj enhavanta la akvojn inter la plej sudaj partoj de Fuegio kaj de Afriko sed limigita de la bordoj de Rio de la Plata, la Kariba Maro, la Golfo de Meksiko, la Golfo de Fundy, la Golfo de Sankta Laŭrenco, la Davisa Markolo, la Gronlanda, Norvega, Norda, Skota, kaj Irlanda Maroj, la Kanalo de Bristol kaj la Manika Markolo, la Biskaja Golfo, la Mediteranea Maro, kaj la Golfo de Gvineo,[17] kvankam nuntempe ofte konsiderata kiel finita norde de la Antarkta Konverĝareo.
3 Hinda La maro sude de Barato, oficiale enhavanta la akvojn inter la plej sudaj partoj de Afriko kaj de Tasmanio, limigita norde de la Araba kaj de Lakediva Maroj, la Bengala Golfo, Indonezio, kaj la Granda Aŭstralia Golfego kaj sude de Antarkto,[17] kvankam nuntempe ofte konsiderata kiel finita norde de la Antarkta Konverĝareo.
4 Suda<braŭ
Antarkta
Ankoraŭ oficiale konsiderata etendo de Pacifika, Atlantika kaj Hinda Oceanoj fare de la IHO,[13][17] ĝi distingatas de la konverĝareo kiu ĉirkaŭas Antarkton.
5 Arkta La maro ĉirkaŭ la Norda Poluso, oficiale enhavanta la akvojn norde de la Gronlanda Maro, poste ĉe linio oriente laŭlonge de 80°N al la Barenca, Karaa, Lapteva, Orientsiberia, Ĉukĉa, kaj la Beaufort-maroj.[17] Foje ĝi estas konsiderata maro de Atlantiko.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Ὠκεανός. Perseus Digital Library. Alirita 17a de majo, 2012.
  2. WordNet Search — ocean. Princeton University. Alirita 21-a de februaro, 2012.
  3. ocean, n. Oxford English Dictionary. Alirita 5a de februaro, 2012.
  4. ocean. Merriam-Webster. Alirita 6a de februaro, 2012.
  5. WordNet Search — sea. Princeton University. Alirita 21-a de februaro, 2012.
  6. 6,0 6,1 NOAA – National Oceanic and Atmospheric Administration – Ocean. Noaa.gov. Alirita 8-11-2012.
  7. . Volume of Earth's Oceans. The Physics Factbook (2003). Alirita 2007-06-07.
  8. (2010) “The volume of Earth's ocean”, Oceanography 23 (2), p. 112–114. doi:10.5670/oceanog.2010.51. Alirita 27a de septembro 2012.. 
  9. Drogin, Bob, "Mapping an ocean of species", Los Angeles Times, 2a de aŭgusto, 2009. Kontrolita 18a de aŭgusto, 2009.
  10. Ocean. Sciencedaily.com. Alirita 8-11-2012.
  11. " Distribution of land and water on the planet. UN Atlas of the Oceans.
  12. (Julio 1942) “Maps of the whole world ocean” 32 (3), p. 431–5. 
  13. 13,0 13,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj sciencedaily; $2
  14. Pacific Ocean – University of Delaware. Ceoe.udel.edu. Alirita 8-11-2012.
  15. Oxford English Dictionary, 3a eld. "Pacific, adj.2 kaj n.2" Oxford University Press (Oxford), 2005.
  16. Krom la Galapagoj kaj la Ĝilbertaj Insuloj, kies ĉirkaŭaj akvoj estas formale inkluditaj en la Suda Pacifiko, eĉ kie ili kuŝas norde de Ekvatoro.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Limits of Oceans and Seas, 3rd edition (PDF). International Hydrographic Organization (1953). Alirita 7a de februaro 2010.
  18. Oxford English Dictionary, 1-a eld. "Atlantic, adj. kaj n." Oxford University Press (Oxford), 1885.
  19. Herodoto. Ἱστορίαι [Historioj], I.202. ĉ. 420 a.K. en greka