Ochtiná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ochtiná troviĝas en la plej griza parto
Enirejo de groto en Ochtiná

Bazaj informoj

Ochtiná, hungare Martonháza estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Ochtina, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo

Ochtiná situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Magnezitovce-Plešivec. Rožňava troviĝas 18 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1318. Onidire 8 germanaj ministoj fondis la setlejon. En 1556 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1710 pro pesto 418 da homoj mortis. Ekde 1756 paperofarejo ekfunkciis. En 1828 oni komputis tie 84 domojn kaj 739 homojn. En la 19-a jarcento kuprofandejo funkciis en la komunumo. En 1910 loĝis en Martonháza 741 da homoj, (556 slovakoj, 129 hungaroj, 7 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1942 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Ochtiná 527 da homoj, (470 slovakoj, 38 ciganoj, 10 hungaroj, 4 ĉeĥoj kaj aliaj). Apud la vilaĝo oni minadas magneziton kaj marmoron.

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj