Octavio Paz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Octavio PAZ (Oktavjo PAS) (naskiĝis la 31-an de marto, 1914, mortis la 20-an de aprilo, 1998) estis meksika verkisto kaj diplomato.

Octavio Paz naskiĝis en Meksikurbo. Li komencis verki en 1931 kaj lia unua libro estis Luna silvestre (Sovaĝa luno, 1931). Li organizis kaj redaktoris plurajn kulturajn revuojn (Barandal, Taller), kaj en 1945 komencis sian diplomatan karieron, kiun li forlasis en 1968, kiel protesto pro la masakro de Tlaltelolko.

En 1950 li publikigis El laberinto de la soledad (La labirinto de la soleco), eseo en kiu li esploras la esencon de la meksikaneco. En 1981, Octavio Paz ricevis la Premion Cervantes kaj, en 1990, ricevis la Nobelpremion de literaturo.

Ne nur mondkonata poeto, sed ankaŭ elstara eseisto, Octavio Paz forpasis post longa kancera malsano. Lia heredaĵo, tamen, estas vasta: ĉirkaŭ 15 dikaj volumoj kiuj kovras la sennombrajn aspektojn de lia intelekta agado: literaturo, historio, politika kritiko kaj, super ĉio, poezio. Li ja mem diris ke li deziris esti rigardata, antaŭ ĉio, kiel poeto.

Fragmentoj el sia poezio aperis esperante en la bulteno de Meksika Esperanto-Federacio, Ni ĉiuj.