Oddo Scharz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oddo Scharz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1691 (1691-11-11)
en Scharnstein
Morto 16-an de januaro 1749 (1749-01-16) (57-jaraĝa)
Alma mater Universitato de Salcburgo
vdr

Oddo SCHARZ (naskiĝinta Johann Jakob la 11-an de novembro 1691 en Scharnstein, mortinta la 16-an de januaro 1749 en Kematen an der Krems) estis aŭstra monaĥo, juristo kaj profesoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studinte filozofion ĉe la Universitato de Graz li aliĝis en 1709 al la benediktanoj de la Abatejo Kremsmünster. Salcburge li plue studis teologion kaj jursciencojn. En julio 1716 li partoprenis disputon pri kanona juro kiu finu la studojn. Inter 1718 kaj 1723 li instruistis ĉe la konventa gimnazio de Kremsmünster estante intertempe animzorganto. En 1731 oni nomumis lin papa protonotario.

En 1733 sukcesis doktoriĝo pri juroj ĉe la Salcburga universitato kie li tuj poste ekprofesoris pri kanona juro. Krome li ekrajtis titoliĝi princa konsilisto pri spiritaj aferoj. En 1734 li ĉeestis en senditaro salcburga okaze de la malfermo de la universitato je Fulda kion iniciatis grafo Adolf von Dalberg. Tiuokaze li nomumiĝis porĉiama estrarankonsilisto de la tiea jurfakultato. Docentado lia estis ĝis 1741; malgraŭ malbona saneco li pretis poste iĝi rektoro je Salcburgo (ĝis 1744). Tiam li ne nur nomumiĝis sekreta konsilisto sed ankaŭ venigis altlernejen la instruado pri moderna eksperimenta fiziko.

Post la universitata kariero Scharz reiris monaĥejen je Kremsmünster transprenonte la paroĥestrecon de Kematen.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tractatus Exegeticus Ad Librum III. Decretalium Gregorii IX. Contractus, tri volumoj , Mayr, Salzburg 1738–1740.
  • Norma legalis sive liber I. decretalium Gregorii IX. P. antehac in collegiis tum publicis, tum privatis methodice compositus et a famosi cujusdam doctoris acatholici calumniis vindicatus, Salcburgo 1736-1738 (tri volumoj)
  • Tract. iurid. ad librum III. decret. Greg. IX. clericorum in communi, et praelatorum ac capitulorum in specie, obligationes et iura, 1737 (malpor ideoj de Justus Henning Böhme)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Judas Thaddäus Zauner: Judas Thaddäus Zauner's biographische Nachrichten von den Salzburgischen Rechtslehrern von der Stiftung der Universität an bis auf gegenwärtige Zeiten, Waisenhausbuchhandlung, Salzburg 1789, p. 81–83.
  • Art. „Scharz, Oddo“ de Johann Friedrich von Schulte, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 30 (1890), p. 614 (tie ĉi interrete)
  • biografio ĉe BLKÖ

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]