Odette Bancilhon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Odette BANCILHON (naskiĝis la 22-an de septembro 1908[Dubinda teksto]) estis franca astronomino, aktiva en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Ŝi laboris en la Observatorio de Alĝero[1], kaj tie malkovris la asteroidon 1333 Cevenolon la 20-an de februaro 1934.

Ŝiaj sciencaj artikoloj estas subskribitaj O. Bancilhon.

En la 1940-aj jaroj (inter 1940 kaj 1948), ŝi edzigis sian kolegon Alfred Schmitt kaj de tiam subskribis siajn artikolojn O. Schmitt-Bancilhon.

La asteroido 1713 Bancilhon[2] estis tiel nomata en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quelques membres de personnel de l'Observatoire (kelkaj teamanoj de la Observatorio) (france)
  2. JPL Small-Body Database Browser 1713 Bancilhon (1951 SC) (angle)