Odora galio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Odora galio
Galium odoratum
Galium odoratum
Biologia klasado
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galio Galium
Specio: Odora galio Galium odoratum
Galium odoratum
(L.) Scop.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Odora galio (Galium odoratum (L.) Scop.) apartenas al la familio Rubiacoj. Ĝi estas konata ankaǔ per alia nomo Asperula odorata L. (t.e. asperulo odora) antaǔ sanĝo en klasado.

Etimologio

La nomo venas el la odoro, kiun ĝi havas ĉefe kiam ĝi estas seka.

Priskribo

Temas pri herbo kun rampanta rizomo. La kvarangulaj tigoj estas rektaj kaj pli malpli inter 15 kaj 30 cm longaj. Ili portas verticilojn kun 6 ĝis 8 senharaj lancetformaj folioj. La 4-petalaj blankaj floroj havas bazan tubeton. Ili estas grupigitaj en cumoj. La florado okazas en majo/junio.

Medio

Odora galio troviĝas en foliarbaroj.

Uzo Oni rikoltas la planton dum ĝia florado.

Interna uzo: Ĝi entenas kumarinon. Pro tio ĝi havas antispasmajn kaj sedativajn ecojn. Ĝi ankaǔ estas uriniga kaj antisepsa. Ĝi estis uzata kontraǔ flebitoj. La interna uzo estas reguligita (eĉ nepermesata en kelkaj landoj) pro hepataj problemoj aǔ vertigoj okaze de malbona dozado (la sama molekulo rolas kiel ratveneno).

Ekstera uzo: La odora galio estas mildiga kaj vundokuraca. Infuzita kun cejanaj floroj (Centaurea cyanus) kaj folioj de plantago ĝi estas uzata kontraǔ konjunktivo. Dispremita ĝi kuracas vundojn kaj abscesojn.

Kuirarto: La planto estas uzata por aromigi kukojn kaj diversajn trinkaĵojn kun aǔ sen alkoholo (Maitrank t.e. majvino).