Oleśnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oels)
Oleśnica
germane: Oels

Flago

Blazono

Flago Blazono
urba municipo de Pollando • urbeto
Oleśnica (Pollando)
Oleśnica (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Oleśnicy
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Oleśnica
Komunumo Oleśnica
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Koordinatoj 51° 12′ N, 17° 23′ O (mapo)51.217.383333333333Koordinatoj: 51° 12′ N, 17° 23′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 150 m
Areo 20,95 km²
Loĝantaro 35856 (en 2021)
Loĝdenso 1 711 loĝ./km²
Poŝtkodo 56-400
Telefona antaŭkodo 71
Aŭtokodo DOL
TERYT 5020314011
Estro Michał Wincenty Kołaciński
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro Rynek-Ratusz
Poŝtkodo de estraro 56-400
Telefono de estraro 71 314-25-53
Fakso de estraro 71 798-21-08
Poŝto de estraro burmistrz@olesnica.pl
Ĝemelaj urboj (Ĉeĥio) Chrudim
(Germanio) Warendorf
Komunuma retejo http://www.olesnica.pl
vdr

Oleśnica (ĝis 1945 germane Oels) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 35 856 loĝantoj sur areo de 20,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 711 loĝantoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Oleśnica.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Nomo de la urbo devenas de arbo alno (malnovpola: Olszyna, Olsza), de kiu devenis historia nomo de la urbo Olesznica – laŭ germana lingvisto Heinrich Adamy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de Oleśnica ne estas konataj, tamen jam en 1214 ekzistis foira setlejo, kaj en 1230 estis menciita kiel defendsetlejo, estanta de 1247 la sidejo de kastelano. Post disdivido de Duklando Silezio ĝi ektroviĝis en Duklando de Vroclavo. La 22-an de februaro 1225 akiris urborajtojn fare de vroclava princo el pola dinastio Piastoj Henriko la 3-a Blanka laŭ la juro de Środa Śląska por Civitas nostra Olsnicz.

Duone de la 17-a jarcento pola-germana landlimo pasis pud Oleśnica, en la urbo regis la pola lingvo. Ĉi tie siajn verkojn eldonis i.a. pola religia verkisto, luterana kleriko Adam Gdacjusz nomata „Silezia Rej” kaj pola poeto kaj tradukisto el la germana Jerzy Bock.

Dum okupado la 25-an de januaro 1945 de Oleśnica fare de Ruĝa Armeo en la urbo ne estis bataloj, kiuj verŝajne ĝin detruus. Oleśnica iĝis grava logistika kaj aviada bazo por soldataro konkeranta Vroclavon. La 7-an de julio estis transprenita de administraciaj regopovoj.

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Grandan sukceson havis la propaganda agado de s-ro A. Seidel tie en 1910. Por kurso anonciĝis 60 personoj, grandega nombro kompare kun la malgrandeco de la urbo. La provizora estraro konsistas el s-roj redaktoro Politt (prezidanto), serĝento Glomb (sekretario) kaj von Münchow (kasisto), la kunvenejo estis la hotelo „Blauer Hirsch”.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Starzewska M. "Oleśnica", Ossolineum, Vroclavo 1963

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]