Of the Conduct of the Understanding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
:D
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Locke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1706
vdr

Of the Conduct of the Understanding estas eseo de John Locke kiu priskribas kiel pensi klare kaj racie. Ĝi estas ia lernolibro por memlernantoj. Ĝi komplementas la enhavon de alia verko de Locke nome Some Thoughts Concerning Education, kiu klarigas kiel eduki infanojn. La teksto estis por la unua fojo publikigita en 1706, du jarojn post la morto de Locke, kiel parto de la publikaĵo de Peter King nome Posthumous Works of John Locke (Postmortaj verkoj de John Locke).

La malbona uzado de la kompreno pro manko de atento al naturaj malvirtoj kiuj misformas ĝin estas unu de la ĉefaj temoj pritraktitaj en tiu verko. Laŭlonge de la eseo oni analizas diversajn gravajn aspektojn en la persona formado tiel kiel jenaj: la roloj de la praktiko kaj la kutimo, de la principoj, de la studo de matematiko, de la religio, de la antaŭjuĝoj, de la indiferento, de la analizo de la propraj principoj, la gravo de la observado kaj la antaŭdispono (pretemo), de la neceso argumenti, de la riskoj de urĝemo, la antaŭvido, la konformemo, la nereguleco kaj la partieco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]