Oficiroj de Titanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferdekaj oficiroj estis sur Titanic sep, tri el ili en funkcio gardantaj oficiroj (la ĉefa, la unua kaj la dua oficiroj) kaj kvar pli junaj oficiroj (la tria, la kvara, la kvina kaj la sesa oficiroj). Ilia labortempo estis organizita laŭ divido de la tuta tago je ses kvarhoraj sekcioj, la t.n. gardadoj. Ekde la 8-a horo matene ĝis la 12-a horo tio estis "antaŭtagmeza" gardado, ekde la 12-a ĝis la 16-a horo "posttagmeza", ekde la 16-a ĝis la 20-a horo "hunda" gardado, ekde la 20-a ĝis la 24-a horo "la unua", ekde la 24-a ĝis la 4-a horo frumatene "meza" aŭ "tombeja" kaj ekde la 4-a ĝis la 8-a horo "matena" aŭ ankaŭ "kafa" gardado. Ilian komencon anoncis ok ekbatoj sur sonorilo lokigita en navigacia ponteto, poste la sonorilo eksonis ankoraŭ ĉiun duonhoron kaj la tutan horon.

Kiam estis komencita ĉiu kvarhora deĵoro, venis sur la ponteton nova gardonta oficiro por alterni la antaŭan. Li verkontrolis la pozicion de ŝipo, ties kurson kaj rapidecon, li komparis tiujn ĉi indikojn kun registro sur tabulo en stirejo kaj kun mapo, li ekaŭskultis de la ĵus fininta oficiro informojn pri vetero, sendratajn depeŝojn kaj ĉiujn pluajn faktojn, kiuj povus interesi lin aŭ esti gravaj por la paso de lia deĵoro. Nokte la finanta oficiro ĉiam ankoraŭ kelke da minutoj restis, ol la okuloj de lia sekvanto alkutimiĝis al mallumo ĉirkaŭanta la ŝipon. Nur poste la nova gardonta oficiro transprenis la deĵoron. Ekde tiu momento li respondecis pri ĉio, kio dum la tempo de lia deĵoro sur la ŝipo kaj en konekso kun ties navigacio okazis kaj okazos. Li akceptis regulajn telefonajn anoncojn venantaj sur la ponteton el diversaj lokoj, li decidi pri ĉiuj disponoj, kiuj estis farendaj, kaj li donis devligajn instrukciojn al ĉiuj homekipanoj. Sole okaze de insista bezono, kalamito aŭ alia eksterordinara situacio la gardanta oficiro informis la kapitanon, kiu alie restadis sur la navigacia ponteto sole laŭ propra konsidero.

Komune kun la nova gardista oficiro deĵoris ankaŭ unu el la pli junaj oficiroj. Estis kutimo, ke la gardanta oficiro havis sian postenon sur alventa flanko kaj la pli juna oficiro sur postventa flanko de la navigacia ponteto, por ke estu senĉese certigita kontrolo sur ambaŭ flankoj de la ŝipo. La pli juna oficiro plenumis deĵorante vicon da taskoj, inkluzive de observado de deklinĝo de kompaso, li priservis la telefonon, li zorgis pri la stirilo kaj okaze de bezono li foriris doni anoncon al la kapitano. Lia ĉefa devo estis faciligi al la gardanta oficiro, je kiu konsistis la plena respondeco kaj kies atentemo ne estis pezigota aŭ distrota per duaspecaj taskoj.

Akiri postenon de oficiro sur unu el grandaj transatlantikaj vaporŝipoj estis sopiro de tiuj plej kapablaj kaj la plej talentemaj junaj viroj de brita komercŝiparo. La juna maristoj tial klopodis el ĉiuj fortoj eminentiĝi kaj ili klopodeme laboris, por ke ili atingus la sopiratan celon. Post kelke da jaroj de laborego, plimulte sur velŝipoj, ili faris suboficirajn ekzamenojn, poste en iu el pormaristaj lernejoj ili studis matematikon, surmaran astronomion, naŭtikon kaj navigadon. Sekvis plua restado sur maro kaj farado de oficiraj ekzamenoj. Nur poste eblis pripensi, denove post pretendeman ekzamenoj, pri akiro de kapitana patento, kiu al sia portanto konfesis rajtigon komandi sur maro.

La kapitano kaj la sep oficiroj, kiuj alternis sur la ponteto de Titanic dum ties virgulina navigacio, sendispute apartenis al elito de la brita komercŝiparo. Grandaj ŝipposedejoj kiel CunardWhite Star Line bone sciis, ial ili faras ties severan elekton metante tiel altajn postulojn je komandontoj kaj oficiroj de siaj poŝtaj kaj pasaĝeraj ŝipoj. Bonaj salajroj, enviinda manĝaĵo, grandspacaj kajutoj kaj regulaj libertempoj, tio estis sole unu, tiu pli hela flanko de la deĵoro sur transatlantikaj vaporŝipoj. Ekzistis ankoraŭ alia flanko, malpli brila. Pretendoj je rezistemo de la oficiroj kaj ŝarĝo, pro kiu estis dum navigacio sur frekventataj nordatlantikaj linioj ekspoziciata ilia nerva sistemo kaj psiko, estis grandegaj kaj sole tiuj plej fortaj povis elteni.