Ofsenița [ofsenica] (hungare: Karátsonyifalva, germane: Hopsenitz) estas vilaĝo en Rumanio sude de Timișoara. En 1910 ĝi havis 1026 loĝantojn (germanoj, hungaroj); en 1992 342 (rumanoj, 12 % da germanoj, 7 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1717 (laŭ aliaj: 1850). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Torontál vármegye). Administre ĝi apartenas al la komunumo Banloc[1].
En la censo de 2002 la 373 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[2] kaj preferatajn lingvojn[3]: