Ogata Gekkō

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ogata Gekkō
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1859 (1859-10-10)
en Yazaemonchō, Edo
Morto 1-an de oktobro 1920 (1920-10-01) (60-jaraĝa)
en Ushigome-ku, Tokia Urbo
Tombo tombejo Zōŝigaja
Ŝtataneco Japanio
Familio
Frat(in)o Hirokata Takimura
Edz(in)o Tai Koun
Infano Gessan Ogata
Okupo
Okupo pentristo • ukijisto • ksilografiisto
vdr

Ogata Gekkō (尾形月耕) (1859-1920) estis japania pentristo kaj tabuloprintisto de la ĝenro ukijo-e.

printaĵo Rjū Ŝō Ten (龍昇天, laŭvorte "drako leviĝanta al la ĉielo") - en la fono la Fuĵi-Monto

La laboro de Ogata Gekkō origine proksime baziĝis sur tiu de la kolego Kikuĉi Jōsai, kaj ankaŭ inspiriĝis de Kacuŝika Hokusai. Tiel li kreis serion de cent printaĵoj de la Fuĵi-Monto. Pli poste, lia stilo pli apartiĝis, kaj li transprenis signifajn stilajn elementojn de la arta ĝenro nihonga. Liaj laboroj estis montritaj en pluraj ekspozicioj, kaj en lia hejmlando, organizite de la nacia ministerio pri edukado, kaj ankaŭ internacie. Interalie liaj verkoj prezentiĝis en la Universalaj Ekspozicioj de Ĉikago en 1893, Parizo en 1900 kaj Londono en 1910.

la glavoforĝisto Muneĉika ricevas helpon fare de vulpa spirito, printaĵo de Ogata Gekkō.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Frederic, Louis (2002). "Ogata Gekkō." Japan Encyclopedia (angle: "Japana enciklopedio). Kembriĝo, Masaĉuseco: eldonejo de universitato Harvard.
  • Lane, Richard (1978). "Images of the Floating World" (angle: "bildoj de flosanta mondo"). Old Saybrook, Konetikuto: eldonejo Konecky & Konecky.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]