Ogre
Ogre | ||||
Bazaj informoj | ||||
---|---|---|---|---|
ŝtato: | Latvio | |||
regiono: | Zemgalio | |||
distrikto: | Ogre | |||
ricevo de urbaj rajtoj: | dum 1928 | |||
nombro de enloĝantoj: | 26 148 (stato 2006) | |||
areo: | 14 km² | |||
internacia telefona prefikso: | (+371) 650 | |||
koordinatoj: | 56° 48' norde, 24° 35' oriente |
Ogre – latve, historie ankaŭ germane Ogershof - estas urbo en la regiono Livonio en la centro de Latvio. Ogre situas 36 kilometrojn oriente de la ĉefurbo Riga, borde de la riveroj Daŭgavo kaj Ogre. La urbo konsistas el tri partoj: Jaunogre ("nova Ogre"), Ogre (la urbocentro), kaj Pārogre ("apudrivera Ogre").
En la urbo ekzistas kultura centro, arta altlernejo kaj muziklernejo. Kiel en pluraj aliaj partoj de Latvio la loĝantaro konsistas el preskaŭ same multe da parolantoj de la rusa kiom de la latva lingvoj. Ekzistas tri latvaj lernejoj kaj unu rusa (Jaunogres vidusskola).
Etimologio
La nomo de la urbo supozeble devenas de la rusa vorto угри, (angiloj), (pro ilia ekzisto en la samnoma rivero – laŭdire la carino Katarina la Granda donis la nomon al la rivero.