Ojmjakon
Ojmjakon | |
ruse Оймякон, jakute: Өймөкөөн | |
vilaĝo | |
Ojmjakon
| |
Oficiala nomo: Оймякон | |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | For-orienta fed. regiono |
Respubliko | Jakutio Saĥa |
Rivero | Indigirka |
Situo | Ojmjakon |
- alteco | 750 m s. m. |
- koordinatoj | 63° 27′ 51″ N 142° 46′ 27″ O / 63.46417 °N, 142.77417 °O (mapo) |
Loĝantaro | 550 (2018) |
Horzono | MT (UTC+10) |
Poŝtkodo | 678752 |
Telefona antaŭkodo | +7 41154 |
Situo enkadre de Rusio
| |
Situo enkadre de Jakutio
| |
Vikimedia Komunejo: Oymyakon | |
Retpaĝo: www.oymiakon.ru | |
La plej malvarma loĝigita loko sur Tero |
Ojmjakon (Ruse: Оймякон; Jakute: Өймөкөөн, Öymököön) estas vilaĝo en nordorienta siberio, en respubliko Saĥa (Rusio), havas ĉirkaŭ 800 loĝantojn kaj estas la "malvarma poluso de ĉiuj loĝataj areoj sur la mondo", do la plej malvarma homa setlejo sur la Tero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ojmjakon situas ĉirkaŭ 640 km nordoriente de la urbego Jakutsk en Altebenaĵo de Ojmjakon en valo de rivero Indigirka, en alto de 750 m. La vilaĝo situas inter la Verĥojanska montaro kaj la Ĉerski-montaro. La altebenaĵon fermas sude montara ĉeno, tiel la alfluo de pli varmaj aermasoj estas limigita.
Ĉ. 135 km sudokcidente de Ojmjakon troviĝas la Mus Ĥaja, la plej alta monto de la Verĥojanska montaro.
Temperaturo
[redakti | redakti fonton]Kvankam Ojmjakon situas ĉirkaŭ 2.900 km fore de la Norda poluso, oni ofte mezuras tie la plej malaltan temperaturon de la Tero (en stacio, en vilaĝo Tomtor, 30 km sudoriente). La oficiale mezurita plej malalta temperaturo estis en 1926 −72,1 °C. Neoficiale rekonita mezuro okazis en 1916 kaj montris la temperaturon de −81,2 °C.
Oni mezuris tie la plej grandan aerpremon (1.083,8 mbaro) de la mondo. (31-an de decembro 1968)
En somero oni povas mezuri eĉ la varmon de ĝis +35 °C, tiel la temperatura ŝanĝiĝo ene de unu jaro superas la 100 Celsiusojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Vidu Ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dallol - estas fantomurbo en Dalolkratero en Etiopio, eksminejo de kalio forlasita en la 1960-aj. Kiam loĝata ĝi estis la plej varmega loĝatejo de la planedo.
.
Klimato en Ojmjakon | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Eco | januaro | februaro | marto | aprilo | majo | junio | julio | aŭgusto | septembro | oktobro | novembro | decembro | jaro |
Absoluta maksimumo, °C | −16.6 | −16.2 | 2.0 | 11.7 | 26.2 | 31.1 | 32.6 | 31.4 | 23.7 | 11.0 | −2.1 | −6.5 | 32.6 |
Mezproksima maksimumo, °C | −40.7 | −35 | −21.9 | −3.6 | 9.2 | 19.9 | 22.2 | 18.2 | 8.9 | −8.9 | −32.5 | −41.9 | −8.8 |
Mezproksima temperaturo, °C | −46 | −42 | −32.5 | −14 | 2.4 | 12.2 | 14.4 | 10.2 | 1.8 | −15.4 | −36.7 | −45.5 | −15.9 |
Mezproksima minimumo, °C | −49.2 | −47 | −41.2 | −24 | −4.8 | 4.0 | 5.8 | 1.6 | −4.7 | −20.6 | −41.3 | −48.9 | −22.5 |
Absoluta minimumo, °C | −65.4 | −64.6 | −60.6 | −46.4 | −28.9 | −9.7 | −9.3 | −17.1 | −25.3 | −47.6 | −58.5 | −62.8 | −65.4 |
kalkulitaj precipitaĵoj, mm | 9 | 8 | 5 | 7 | 12 | 32 | 51 | 39 | 22 | 17 | 12 | 10 | 224 |
Fonto: http://pogoda.ru.net[1] |