Ok noveloj (2019)
Aspekto
| Ok noveloj | |
|---|---|
| Kovrilo de la libro, 2019 | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Eliza Orzeszkowa kaj Maria Konopnicka, Bolesław Prus, Bruno Schulz, Władysław Stanisław Reymont, Stefan Żeromski, Henryk Sienkiewicz, Henryk Rzewuski |
| Lingvoj | |
| Eldonado | |
| Eldondato | 2019 |
| Loko | Đurđevac, Świdnik, Lublin, Bjalistoko |
| Eldoninto | Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo, Ars Libri[1] |
| Trajtoj | |
| Paĝoj | 162[1] |
| ISBN | 9788363698515 |
| Tradukado | |
| Tradukinto | Tomasz Chmielik, Lidia Ligęza, Kazimierz Bein, Jerzy Grum, Ignacy Dziedzic, Przemysław Wierzbowski |
Ok noveloj estas libro eldonita de Dokumenta Esperanto-Centro, Bjalistoka Esperanto-Societo, Libro-Mondo kaj Ars Libri por la Nacia Legado en Pollando en 2019. Ĝi estas kolekto de ok noveloj de polaj verkistoj.
Noveloj
[redakti | redakti fonton]- Sawa de Henryk Rzewuski (trad. Lidia Ligęza)
- Bona sinjorino de Eliza Orzeszkowa (trad. Kazimierz Bein)
- La fumo de Maria Konopnicka (trad. Jerzy Grum)
- La gurdo de Bolesław Prus (trad. Tomasz Chmielik)
- La saĥemo de Henryk Sienkiewicz (trad. Ignacy Dziedzic)
- Plugado de Władysław Stanisław Reymont (trad. Tomasz Chmielik)
- Disbekos nin korvoj, kornikoj de Stefan Żeromski (trad. Przemysław Wierzbowski)
- Mia patro aliĝas al la fajrobrigadanoj de Bruno Schulz (trad. Tomasz Chmielik)[2]
Nacia Legado
[redakti | redakti fonton]La prezento de la libro okazis la 7-an de septembro 2019 en Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko[2]. En ĝi estis renkontiĝo kun du tradukintoj kaj legado de fragmentoj de la noveloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ok noveloj (esperante). Libroservo de UEA. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2020-08 .
- ↑ 2,0 2,1 Nacia Legado 2019 en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo
