Okaleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri antikva vilaĝo en Grekio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Okaleo (mitologio).
Okaleo
poliso [+]
Koordinatoj38° 21′ 5″ N, 23° 2′ 16″ O (mapo)38.35150923.03774Koordinatoj: 38° 21′ 5″ N, 23° 2′ 16″ O (mapo)

Okaleo (Grekio)
Okaleo (Grekio)
DEC
Okaleo
Okaleo

Map
Okaleo
vdr
Okaleo sur mapo de antikva Beotio.

Okaleo (el la greka Ὠκαλέα, malofte Ὠκαλέαι kaj poste Ὠκάλεια) estis antikva urbo en Beotio (Grekio), sur la suda bordo de lago Kopaiso.

Tiu ĉi montara vilaĝeto troviĝis inter Alalkomeno kaj Aliartos (antikva Haliarto), 30 stadiojn (ĉ. 5,5 Km.) for el ambaŭ urboj[1]. Antikvaj fontoj kutime mencias ĝin kune kun Mantineo kaj Medeono[2][3], do tre eble ĉi tiuj urboj estis tre proksimaj unu al la aliaj. La mitologiistoj sugestas ke de tiu mallonga distanco inter Okaleo kaj Mantineo devenas la kromnomo de la mita rolulino Aglajo, filino de Mantineo, kiu ofte aperas en la rakontoj laŭ la nomo Okaleo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la fontoj kiuj pristudas la originon de la nomo de tiu ĉi urbo konsentas pri tio, ke ĝi devenas el la greka vorto ὠκύς («rapida»). La frua "D" sĥolio sur Iliado klarigas ĝian signifon, per aludo al sennoma rivero kiu rapide fluadis tra la urbeto[4]. Tamen, la geografo Stefano el Bizanco konsideris tiun nomon referenco al mallonga distanco inter la najbaraj Tespio kaj Tebo[5]. Herodiano konsentas kun ambaŭ klarigoj[6], verŝajne pro la erara ideo, kiun ankaŭ Stefano havis, pri ke Okaleo troviĝis en la vojo kiu unuigis ambaŭ urbojn, kvankam Tespio iom foras el la lago.

Okaleo en la mita rakontaro[redakti | redakti fonton]

La Himno al Apolono priskribas ke tiu dio, serĉante taŭgan lokon por sia orakolo, vizitis Okaleon kaj Haliarton post trapasi la riveron Cefizo en la vojo al Telfuso. La du vilaĝoj estis menciitaj laŭ erara ordo, ĉar supozeble Apolono vojaĝis okcidenten. La poemo priskribas Okaleon kiel πολύπυργος, tio estas, «kun multaj turoj», sed ĝi estis tiel kutima epiteto ke ĝi perdis ian veran signifon[7].

Laŭ rakonto en Mitologia biblioteko, erare atribuita al Apolodoro, la reĝo Amfitriono trovis morton dum sia pranepo Heraklo bataladis kontraŭ la minioj de Orĥomeno. Post tio, Radamanto, filo de Zeŭso ekzilita el Kreto, edziĝis al lia vidvino Alkmeno kaj ambaŭ translokiĝis al Okaleo[8]. Johano Tzetzes aldonas ke en tiu urbo Radamanto instruis arkpafadon al Heraklo[9].

Homero mencias Okaleon en sia Katalogo de ŝipoj, en Iliado, kiel unu el la urboj kiuj partoprenis la beotian flankon de la greka armeo en la Troja milito[10].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Strabo. Geografio, 9.2.26-27.
  2. Homero. Iliado, 2.501.
  3. Dionizo el Bizanco. Priskribo de Grekio, 99.
  4. "D" sĥolio sur Iliado, 2.501.
  5. Stefano el Bizanco. Ἐθνικά, 706.
  6. Herodiano. De prosodia catholica, 3.1, paĝ. 284.
  7. Himno al Apolono, 242.
  8. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.69-70.
  9. Johano Tzetzes. Sĥolio sur Alexandra de Likofrono, 50.
  10. Homero. Iliado, 2.501.