Okcident-Siberia Malaltebenaĵo
Okcident-Siberia Malaltebenaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
| |||||
Lando | Rusio | ||||
- koordinatoj | 62° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo)6276Koordinatoj: 62° 0′ 0″ N, 76° 0′ 0″ O (mapo) | ||||
Okcident-Siberia Malaltebenaĵo | |||||
Vikimedia Komunejo: West Siberian Plain [+] | |||||
La Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (ruse Западно-Сибирская низменность, Zapadno-Sibirskaja nizmennost) estas pejzaĝego en Okcidenta Siberio (Rusio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ampleksa Okcident-Siberia Malaltebenaĵo situas inter la montaro Uralo okcidente kaj la Meze Siberia Montaro oriente. Norde la ebenaĵo pere de la Jamala Duoninsulo limas al la Karska Maro. Same norde la ebenaĵo - sen klare difinita limo - najbaras al la Nord-Siberia Malaltebenaĵo, al kiu aldoniĝas la Tajmira Duoninsulo. Sudoriente limas diversaj Sudsiberiaj Montaroj kaj sudokcidente la Kazaĥa Sojlo.
La Baraba-stepo (ruse Барабинская низменность, Baraba Ebenaĵo; malofte en la rusa Барабинская степь, Baraba-stepo) estas ebenaĵo en sudoriento de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo inter Obo kaj Irtiŝo.
Areo
[redakti | redakti fonton]La areo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo ampleksas pli-malpli 2,5 milionoj da kvadrataj kilometroj, do povus enspacigi sep teritoriojn de Germanio.
La tri plej grandaj riveroj
[redakti | redakti fonton]Urboj
[redakti | redakti fonton]La jenaj urboj situas plejparte en la sudo de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo (alfabete ordigite):
- Barnaul
- Ĥanti-Mansijsk
- Jekaterinburg (dum la sovetunia epoko Sverdlovsk)
- Kurgan
- Niĵnevartovsk
- Norilsk
- Novosibirsk
- Omsk
- Pavlodar
- Serov
- Surgut
- Tjumen
- Tomsk
- Ĉeljabinsk