Okcident-eŭropaj foliarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.
Matura fagaro ĉe la enirejo de arbarrezervejo "Urwald Sababurg", Reinhardswald norde de Kaselo, Hesio, Germanio.

La okcident-eŭropaj foliarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Okcidenta Eŭropo, inkluzive de Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, kaj Svisio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono kovras 490 000 kvadratajn kilometrojn kaj speciale troviĝas en Centra Masivo, Centraj Germanaj Altaĵoj, Ĵuraso, Bavara Altebenaĵo, kaj Bohemia Masivo. Ĝi esence konsistas el malaltaĵaj kaj altaĵaj fagaj kaj miksaj-fagaj arbaroj. Ĝi ankaŭ ampleksas etan parton de submediteraneaj regionoj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Arbaro ĉe Rivero Prüm inter Prümzurlay kaj Irrel, Rejnlando-Palatinato, Germanio.
Col de la Tourette, Francio

Tiu areo estas loĝita dum miloj da jaroj. Ĝi enhavas grandajn urbojn (Liono, Nancio, Munkeno), iujn arbarojn, sed plimulto de la ruro estas agrikultura tereno, kultivata kun grenoj, (maizo, tritiko, kutima aveno). Tiu ekoregiono gastigas grandan variadon de bestaj specioj, speciale birdoj, sed plimulto de la grandaj mamuloj malprosperas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
Konservada stato de ekoregiono


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj Belgio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj (Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj Bulgario, Grekio, Respubliko Makedonio, Rumanio, Serbio ( Kosovo ), Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj Danio, Germanio, Polio, Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj Portugalio, Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj Azerbajĝano, Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Rusio, Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj Irlando, Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj Aŭstrio, Belarusio, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Moldava Respubliko, Polio
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj Nord-Koreio, Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo Ukrainio, Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Serbio, Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido Bulgario, Kartvelio, Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj Andoro, Francio, Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj Belorusio, Estonio, Norvegio, Latvio, Rusio, Suomio, Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Svisio
PA0446 Zagros-montara arbarstepo Irako, Irano, Turkio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]