Okcidenta Algovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Algovio
regiono [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojBavario, Badenio-Vurtembergo
DistriktojLindau, Ravensburg

Plej alta punkto 
- alteco1 118 m ü. NHN

Loĝantaro77 000




Vikimedia Komunejo:  Westallgäu [+]
Retpaĝaro: www.westallgaeu.de
vdr

Okcidenta Algovio (germane Westallgäu) estas subregiono de Algovio. Ĝi konsistas el grandaj partoj de la distriktoj Lindau (sud-okcidente en Bavario) kaj Ravensburg (sud-oriente en Badenio-Vurtembergo). Norde ĝi atingas la urbojn Leutkirch, Wangen kaj Isny.

Okcidenta Algovio oriente limas al distrikto Oberallgäu, sude al la aŭstra provinco Vorarlberg. Sud-okcidente ĝi limas al la Konstanca Lago, ĉe urbo Lindau. Al Okcidenta Algovio apartenas ankaŭ la montoĉeno Adelegg, branĉo de la Alpoj; plej alta loko estas Schwarzer Grat, 1.118 metrojn alta.

Okcidenta Algovio enhavas la lokojn kun plej da jaraj sunhoroj en 2006 kaj 2007, Scheidegg resp. Lindenberg im Allgäu.

Urboj kaj aliaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Bavaria parto[redakti | redakti fonton]

Distrikto Lindau:

Vurtemberga parto[redakti | redakti fonton]

Ne estas perfekte klare, kiuj lokoj apartenas al Okcidenta Algovio, kiu ja ne estas administra unuo. Laŭ la lingvouzo eblas konsideri:

Pejzaĝo ĉe Amtzell

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]