Okcidenta Atiko
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Okcidenta Atiko estas unu el ok regionaj unuoj de la grekia administra regiono Atiko. La administra centro de la unuo estas la urbo Elefsina. La areo de la unuo, kiu ampleksas 1004 kvadratajn kilometrojn, kovras kaj la okcidentan parton de la urbara zono de Ateno, kaj la malurban kaj agrikulturan areon okcidente de ĝi. En la distrikto dum 2001 vivis proksimume 152.000 loĝantoj.
Sur la teritorio de Okcidenta Atiko inter alie situas la antikva urbo Megara (Μέγαρα).