Okcidenta Atiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la tuta administra regiono Atiko

Okcidenta Atiko estas unu el kvar provincaj distriktoj (νομαρχίες - nomarĥies) de la grekia administra regiono Atiko. La administra centro de la distrikto estas la urbo Elefsina. La areo de la distriko, kiu ampleksas 1004 kvadratajn kilometrojn, kovras kaj la okcidentan parton de la urbara zono de Ateno, kaj la malurban kaj agrikulturan areon okcidente de ĝi. En la distrikto dum 2001 vivis proksimume 152.000 enloĝantoj.

Sur la teritorio de Okcidenta Atiko inter alie situas la antikva urbo Megara (Μέγαρα).

Eksteraj ligiloj

greke nada.gr/ oficialaj paĝoj de la distrikto (en la greka kaj angla)

Ŝablono:Ĝermo-Grekio