Okcidenta Germanio
Federacia Respubliko Germanio | ||||||||||
Origina nomo | Bundesrepublik Deutschland | |||||||||
| ||||||||||
Geografio
| ||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||
federacia parlamenta respubliko
| ||||||||||
| ||||||||||
Okcidenta Germanio estis neoficiala, sed ofte kaj en multaj lingvoj uzata nomo por Federacia Respubliko Germanio en la tempo inter ĝia fondo (1949) kaj la reunuiĝo de Germanio (1990).
Ĝi konsistis el la teritorio de la eksaj okupaciaj zonoj brita, franca kaj usona kaj civile administris ankaŭ la respondajn sektorojn de Berlino. Ĝia ĉefurbo estis Bonn. Germana Demokratia Respubliko, kreita el la sovetia zono, analoge havis la neformalan nomon "Orienta Germanio".
La populareco de la nomo kompare al la oficiala verŝajne ŝuldiĝas al ĝia mallongeco (nur tri silaboj anstataŭ sep en la germana lingvo), sed ankaŭ al la fakto, ke multaj homoj en aliaj landoj ne povis memori la oficialajn nomojn de la du Germanioj.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Britio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Francio
- Zono de postmilita Germanio okupita de Usono
- Blokado de Berlino
- Germania reunuiĝo
- Ostpolitik
Bildaro[redakti | redakti fonton]