Okcidenta Mediteraneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Mediteraneo
regionoakvejo [+]

Vikimedia Komunejo:  Maps of the Western Mediterranean [+]
vdr
Okcidenta Mediteraneo en germana mapo de 1906 (Justhus Perthes See Atlas: Westliches Mittelmeer). Ĝi inkludas mapojn de la havenoj de Ĝibraltaro, Malago, Barcelono, Napolo kaj Palermo.

Okcidenta Mediteraneo estas geografia koncepto kun historiaj kaj geopolitikaj nuancoj. Ĝi referencas al la okcidenta duono de la Mediteraneo, same kiel al la okcidenta duono de la Mediteranea baseno. La dividejo kun la Orienta Mediteraneo estas la areo de la markoloj kiuj separas la sudan Eŭropon je la nivelo de la Itala duoninsulo, la insuloj Sicilio kaj Malto disde Nordafriko je la nivelo Tunizio.

Apartenas al tiu regiono la ceteraj insuloj kaj insularoj de la Okcidenta Mediteraneo (nome la plej grandaj Korsiko kaj Sardio, kaj granda nombro de pli malgrandaj insuloj -Tabarca, Elba-, pli grandaj insuloj -Balearoj- kaj malgrandaj -Insuloj Kolumbretoj, Liparaj insuloj-); kaj ampleksaj kontinentaj de la sudokcidento de Eŭropo (nome la Iberia duoninsulo -la mediteranea baseno de Hispanio, kaj por difinitaj precizaj aferoj kutime oni inkludas ankaŭ Portugalion spite la fakton ke tiu lando ne havas mediteranean marbordon, pro homogenaj klimataj, fizikaj kaj historiaj karakteroj; fakte same kiel okazas ankaŭ pri la plej parto de Hispanio, kiu estas de deklivaroj al la Atlantiko-, Suda Francio kaj Italio) kaj nordokcidento de Afriko (nome Maroko, Alĝero -speciale ties marborda parto- kaj Tunizio).

La maroj en kiuj kutime oni subdividas Mediteraneon (kun tre variaj kriterioj) estas, inter aliaj nomoj, la Alborana Maro, la golfo de Valencio, la Baleara Maro, la golfo de Leono, la Ligura maro, la maro de Sardio kaj la Tirena maro. Aliaj geografiaj elstaraj elementoj estas la "Mar Menor", la "albufera" (laguno) de Valencio, la delto de Ebro, la marĉo de Kamargo, la Golfo de Ĝenovo, la Golfo de Napolo, ktp. Kontraste al malabundo de permanentaj riveroj en la afrika okcidenta marbordo (Medjerda, Muluja), elstaras tiuj de la eŭropa marbordo (hispana -Segura, Turia, Júcar, Ebro, Llobregat, Ter-, franca -Aude, Rodano- kaj itala -Arno, Tibero-).

La Mediteranea klimato (varma-modera, kun sekego de kelkaj monatoj en somero) estas karaktero de la tuta regiono, kvankam en ampleksaj zonoj de la hispana sudoriento kaj de la nordo de Afriko estas jam subdezerta klimato aŭ eĉ arida klimato, ĉar en la interno de Afriko estas la dezerto Saharo, nome unu el la plej sekaj de la mondo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]