Okcidenta Patrinmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Patrinmontaro

hispane Sierra Madre Occidental

montara sistemo
Plej alta supro Cerro Mohinora (3 308 m)
Situo Okcidenta Meksiko, Arizono (Usono)
Geografia situo 26° 45′ N, 108° 3′ U (mapo)26.745724-108.05786Koordinatoj: 26° 45′ N, 108° 3′ U (mapo) f4
Okcidenta Patrinmontaro (Meksiko)
Okcidenta Patrinmontaro (Meksiko)
DEC
Okcidenta Patrinmontaro
Okcidenta Patrinmontaro
Situo de Okcidenta Patrinmontaro
Map
Okcidenta Patrinmontaro
La situo de Okcidenta Patrinmontaro en la okcidento de Meksiko
La situo de Okcidenta Patrinmontaro en la okcidento de Meksiko
Okcidenta Patrinmontaro en la proksimeco de Barranca del Cobre
Okcidenta Patrinmontaro en la proksimeco de Barranca del Cobre
vdr

Okcidenta PatrinmontaroOkcidenta Sierra Madre aŭ tute en hispana Sierra Madre Occidental, estas montara sistemo en okcidenta Meksiko. La teritorio etendas el sudo de la bordo inter Sonoro kaj Arizono sudorienten tra orienta Sonoro, okcidenta Ĉiuaŭo, Sinaloo, Durango, Zakateko, Najarito, Ĥalisko, Agvaskaljento al Gvanaĥŭato, kie ĝi kuniĝas al Suda Patrinmontaro kaj al Sierra Nevada (Transversa Vulkana Akso) de centra Meksiko. Tiuj montoĉenoj estas ĝenerale konsiderataj kiel parto de multe pli granda Amerika kordilero. Sierra Madre signifas en la hispana Patrina teritorio, Patrina montoteritorioPatrina montoĉeno. La plej alta punkto estas probable Cerro Mohinora en Tarahumara-Montaro, situa je koordinatoj 25° 57′ N 107° 03′ U / 25.950 °N, 107.050 °U / 25.950; -107.050 (mapo).


Ekologio[redakti | redakti fonton]

La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj, parto de la natura areo de la madreaj pinaroj-kverkaroj, troviĝas je altitudoj inter 1 500 kaj 3 000 m tra la montaro [1]. Tiu ekoregiono estas sciata por sia alta biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj. La Sonora-Dezerto situas en la nordokcidentaj montetaj piedoj de la montaro inter 1 000 kaj 2 000 metroj [2]. La Ĉiuaŭa Dezerto troviĝas nordoriente kaj oriente, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kaj centra-meksikaj kserofitaroj al sudoriento, kaj la sinaloaj sekaj arbaroj al okcidento kaj sudokcidento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La montaro gastigas plurajn indiĝenajn popolojn parlante jut-aztekan lingvaron, inkluzive la tarahumara'n en la centra parto de la montaro, la akaŝeojn, kaj la huiĉolojn en la suda parto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Sierra Madre Occidental pine-oak forests (NA0302). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-10-10.
  2. angle Sonoran desert (NA1310). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-10-10.