Okcidenta Patrinmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Okcidenta Patrinmontaro.

Okcidenta PatrinmontaroOkcidenta Sierra Madre aŭ tute en hispana Sierra Madre Occidental, estas montara sistemo en okcidenta Meksiko. La teritorio etendas el sudo de la bordo inter Sonoro kaj Arizono sudorienten tra orienta Sonoro, okcidenta Ĉiuaŭo, Sinaloo, Durango, Zakateko, Najarito, Ĥalisko, Agvaskaljento al Gvanaĥŭato, kie ĝi kuniĝas al Suda Patrinmontaro kaj al Sierra Nevada (Transversa Vulkana Akso) de centra Meksiko. Tiuj montoĉenoj estas ĝenerale konsiderataj kiel parto de multe pli granda Amerika kordilero. Sierra Madre signifas en la hispana Patrina teritorio, Patrina montoteritorioPatrina montoĉeno.

La plej alta punkto estas probable Cerro Mohinora en Tarahumara-Montaro, situa je koordinatoj 25° 57′ N 107° 03′ U / 25.950 °N, 107.050 °U / 25.950; -107.050 (mapo).


Ekologio

La okcident-patrinmontaraj pinaroj-kverkaroj, parto de la natura areo de la madreaj pinaroj-kverkaroj, troviĝas je altitudoj inter 1 500 kaj 3 000 m tra la montaro [1]. Tiu ekoregiono estas sciata por sia alta biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj. La Sonora-Dezerto situas en la nordokcidentaj montetaj piedoj de la montaro inter 1 000 kaj 2 000 metroj [2]. La Ĉiuaŭa Dezerto troviĝas nordoriente kaj oriente, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj kaj centra-meksikaj kserofitaroj al sudoriento, kaj la sinaloaj sekaj arbaroj al okcidento kaj sudokcidento.

Loĝantaro

La montaro gastigas plurajn indiĝenajn popolojn parlante jut-aztekan lingvaron, inkluzive tarahumaran en la centra parto de la montaro, kaj la huiĉolan en la suda parto.

Referencoj

  1. angle Sierra Madre Occidental pine-oak forests (NA0302). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-10-10.
  2. angle Sonoran desert (NA1310). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-10-10.