Samoo en la Olimpikoj
(Alidirektita el Okcidenta Samoo en la Somera Olimpiko 1984)

La olimpika flago
Sportista teamo de Samoo en la Olimpikoj ekde la jaro 1984 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en 10 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis samoaj partoprenantoj. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte unu medalon: Temis pri
arĝenta medalo en la Somera Olimpiko 2008 en halterlevo de virinoj de pli ol 75 kilogramoj de korpopezo (Ele Opeloge fakte mem pezis 123 kilogramojn kaj levis pezon de maksimume 150 kilogramoj).
krom en la "ĝeneralaj olimpikoj", samoa teamo ankaŭ aktivas en la Junularaj Olimpikoj: jen la skipo de rugbeo 7 en 2018

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo Arkivigite je 2022-08-03 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝo en la retejo de la Internacia Olimpika Komitato (france kaj angle)
- bilda prezenteto de ĉiuj pacifikaj teamoj en la somera Olimpiko 2020 jen en Jutubo