Okcidenta Siberio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La plataĵo de okcidenta Siberio, vidita el la transsiberia fervojo.

Okcidenta Siberio estas la parto de Siberio, kiu troviĝas inter la montaro Uralo kaj la riveroj Obo kaj Jenisejo.

Subdividoj[redakti | redakti fonton]

Politike kaj administre, la teritorio de okcidenta Siberio konsistas el la Kemerova, Novosibirska, Omska, Tomska kaj Tjumena provincoj, sed ankaŭ el la Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra kaj Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto. Ĝi plie inkluzivas partojn de la Kurgana, Ĉeliabinska kaj Sverdloska provincoj, sed ankaŭ partojn de la Altaja kaj Krasnojarska regionoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Siberio ege gravas de la ekonomia vidpunkto kiel ĉefa fonto de nafto kaj natura gaso, kiuj konsistigas bazon de la rusia ekonomio. Ekde la 1950-aj jaroj tie formiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso.

Urboj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de okcidenta Siberio estas Novosibirsko, Omsko, Tjumeno, Kemerovo, Barnaulo kaj Tomsko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]