Arbara ruĝgorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okcidenta arbarnajtingalo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara ruĝgorĝulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Stiphrornis
Specio: S. erythrothorax'
Stiphrornis erythrothorax
(Hartlaub, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gabonarbara ruĝgorĝulo (supre); and Arbara ruĝgorĝulo (malsupre)

La Arbara ruĝgorĝuloOkcidenta arbarnajtingalo (Stiphrornis erythrothorax) estas specio de birdo troviĝanta en malaltaj niveloj en arbaroj de Okcidenta Afriko el Sieraleono al Niĝerio.[1] Ĝi estis lokita en la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe ĝenerale lokita en la Muŝkaptuledoj.

Ĝi komune inkludas la aliajn membrojn de la genro Stiphrornis kiel subspeciojn, en kiu kazo la komuna nomo por la "kombinata specio" (speciego) estus simple Arbara ruĝgorĝulo. La Okcidenta arbarnajtingalo povas esti separata el la aliaj membroj de la genro pro la kombino de ties tre oranĝa gorĝo kaj flavoranĝa brusto, nuance al pli blankeca ventro, kaj olivbrunecaj aŭ grizecaj supraj partoj.[1] Krome montras blankan makulon inter la okulo kaj la frunto similan al tiu de la Blankastelulo. Ŝajne diferenciĝas ankaŭ lauvoĉe el la aliaj membroj de la genro, sed pli kompleta studo pri tio mankas.[2] Kiam ĝi estas konsiderata samspecifa kun la aliaj membroj de la genro, S. erythrothorax estas konsiderata kiel Malplej zorgiga de IUCN.[3] Kiam oni ne sekvas la disigon en kelkaj specioj, ĝi estis priskribita kiel ofta al surloke abunda,[1] kaj ne ŝajnas esti minacata kategorio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La komenca disigo en multaj specioj ene de tiu genro baziĝas sur studo de 1999 baze sur la sur la koncepto de filogenetikaj specioj, kaj oni asertis, ke la agnoskitaj taksonoj estu konsiderataj monotipaj specioj.[4] El tiuj, S. gabonensis kaj S. xanthogaster estis iam konsiderataj subspecioj de S. erythrothorax, dum S. saghensis estis priskribita kiel tute nova specio.[4] Tiu disigo ne estas sekvata en la Handbook of the Birds of the World, kiu priskribas ĝin kiel "eble trofrua".[1]

Kompare la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife (kaj sekve IUCN) rekomendis ne sekvi la disigon, car la diferencoj en plumaro estas relative malgranda, la genetika ekzemplaro estas konsiderata nekompleta, kaj pruvo de interreproduktiĝo aŭ de parapatrio mankas.[3] Alia specio el tiu komplekso de specioj, nome S. pyrrholaemus, estis priskribita kiel nova specio en 2008. Baze sur analizoj de DNA, ĝi estis lokita ene de S. erythrothorax (sensu lato), kaj sekve estas nur specio (pli ol subspecio de S. erythrothorax) se oni sekvas almenaŭ kelkajn el la taksonomioj rekomenditaj en 1999.[2] La genetika diverĝo inter S. pyrrholaemus kaj aliaj membroj de la genro estas komparebla kun tiu inter kelkaj aliaj tre rilataj specioj.[2]

Resume Stiphrornis erythrothorax (Sibley kaj Monroe 1990, 1993) estis dekomence disigata en S. erythrothorax, S. sanghensis, S. gabonensis kaj S. xanthogaster laŭ Beresford kaj Cracraft (1999), sed tiu traktado estas ne plu akceptata laŭ studo de la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife, ĉar la plumardiferencoj estas relative malgrandaj kaj la analizo de DNA sugestas ioman izoladon de tiuj taksonoj, sed nur ĉar la ekzemplaro estis prenita de malproksimaj lokoj. Krome la voĉanalizo ne estis konkluda inter sanghensis kaj la aliaj taksonoj. Fine ne klaras ĉu estas interreproduktado aŭ parapatrio kie la taksonoj koincidas; estas mencio de ŝajna interreprodukado en Kameruno. Collar (2005) konsidera trofrua la disigon de tiuj taksonoj en kvar diferencaj specioj, kion sekvas la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife ĝis nun.

Subspecioj se temas pri ununura specio (Stiphrornis erythrothorax) aŭ specioj de la genro[redakti | redakti fonton]

  • erythrothorax, Hartlaub, 1855 – Sieraleono Orienten al S Niĝerio.
  • gabonensis, Sharpe, 1883 – Kameruno Suden al Ok Gabono, ankaŭ Bioko (Fernando Póo).
  • xanthogaster, Sharpe, 1903 - SOr Kameruno kaj NOr Gabono Orienten al N & C DRKongo kaj S Ugando.
  • sanghensis, Beresford & Cracraft, 1999 - SOk Centrafrika Respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Collar, N. (2005). Forest Robin (Stiphrornis erythrothorax). Pp. 730-731 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Christie, D. eds. (2005). Handbook of the Birds of the World. Vol. 10. Cuckoo-shrikes to Thrushes. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-72-5
  2. 2,0 2,1 2,2 Schmidt, B., Foster, J., Angehr, G., Durrant, K., & Fleischer, R. (2008): A new species of African Forest Robin from Gabon (Passeriformes: Muscicapidae: Stiphrornis). Zootaxa 1850: 27–42. PDF disponebla.
  3. 3,0 3,1 BirdLife International (2006). Stiphrornis erythrothorax. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27a Septembro 2008. Malplej zorgiga.
  4. 4,0 4,1 Beresford, P. & Cracraft, J. (1999). Speciation in African forest robins (Stiphrornis): species limits, phylogenetic relationships, and molecular biogeography. American Museum Novitates 3270: 1–22. PDF disponebla. Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine