Okcidenta duonglobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La okcidenta duonglobo montrita flave.
La okcidenta duonglobo.

La okcidenta duonglobo (aŭ okcidenta hemisfero) estas geografia termino por la duono de la Tero kiu situas okcidente de la nula meridiano (kiu transiras la urboparton Greenwich de Londono, Britio) kaj oriente de la 180-a meridiano; la alia duono de la Tero sekve nomatas orienta duonglobo.

Tiusence, la Okcidenta Hemisfero konsistas el Ameriko, la okcidentaj partoj de Afriko kaj Eŭropo, la ekstreme orienta parto de Rusio, multaj teritorioj en Oceanio, kaj porcio de Antarkto, escepte de iuj el la Aleutaj Insuloj el la sudokcidento de Alasko.