Okcidenta grebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta grebo
Okcidenta grebo
Okcidenta grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Aechmophorus
Aechmophorus occidentalis
(Lawrence, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorioj: salmoroze, reprodukta areo; blue, vintrejaj areoj; vinecruĝe, la tutan jaron
Teritorioj: salmoroze, reprodukta areo; blue, vintrejaj areoj; vinecruĝe, la tutan jaron
Teritorioj: salmoroze, reprodukta areo; blue, vintrejaj areoj; vinecruĝe, la tutan jaron
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta grebo (Aechmophorus occidentalis[1]) estas specio de la familio de akvobirdoj nome Podicipedoj aŭ greboj.

Oni priskribis fosiliojn de Okcidenta grebo el fina Pleistoceno de SOk Nordameriko kiel distinga specio,[2] sed poste ĝi estis klasita kiel paleosubspecio Aechmophorus occidentalis lucasi.[3] Pli ĵusa studaro trovis ke ili falis en la variado nune konata ĉe nuntempaj birdoj.[4][5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montrante nigranblankan kontraston kaj pintecan bekon
For de akvo

La Okcidenta grebo estas la plej granda grebo de Nordameriko. Ĝi estas 55–75 cm longa, pezas 795-2000 g kaj havas 79–102 cm tra la flugiloj.[6][7][8] Ĝi estas blankanigra, kun longa, svelta, kvazaŭ de cigno kolo kaj ruĝaj okuloj. Estas forta kontrasto inter la tre nigraj krono kaj malantaŭa kolo kontraŭ la tre blankaj vango, gorĝareo kaj antaŭa kolo. Ĝi estas facile konfuzata kun la Klarka grebo, kiu kunhavas similajn karakterojn, korpograndon, kutimaron kaj habitaton, kaj eĉ oni scias, ke ili hibridiĝas.

La Okcidenta grebo havas rektan bekon kun verdecflava koloro male al la Klarka grebo, kiu havas iom suprenturnan, brile oranĝecflavan bekon. La Okcidenta grebo havas nigron ĉirkaŭ la okuloj, dum la Klarka grebo havas blankon ĉirkaŭ la okuloj. Ĉe ambaŭ specioj la masklo havas pli longan kaj akran bekon ol tiu de la ino, kio iĝas distinga karaktero.[9] Ĉiuj specioj de greboj montras la modelon de lobecaj kruroj. Aspra haŭtaĵo ĉirkaŭas ĉiun fingron separate, havigante pli da areo por efika naĝado. Tiu formo pliigas la povon peliĝi per frapo kaj malpliigas bremsadon kiam la birdo rekuperiĝas.[10] Skeletaj mezuroj el ambaŭ specioj, kunaveraĝe, montris je ĝenerale la Okcidenta grebo estas pli granda ol la Klarka grebo.[11] Ambaŭ specioj diferencas ankaŭ pro siaj avertaj alvokoj. La Okcidenta grebo elsendas alvokon kiu inkludas du distingajn notojn “krii-krii”, dum tiu de la la Klarka grebo konsistas el ununura noto “kriiit”, pli trenita.[12] Krome la lanugaj idoj de la Okcidenta grebo estas grizaj, dum tiuj de la Klarka estas blankaj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĉeneste

Okcidentaj greboj nestumas en kolonioj de cento en grandaj internaj lagoj, foje uzante marbordajn marĉojn, en okcidenta Nordameriko. La Okcidenta grebo partoprenas en pariĝada memmontrado konata kiel partnernutrado. Tio okazas regule inter pariĝinta paro dum la periodo antaŭ eloviĝo. Ĉe tiu specio partnernutrado ŝajne oftiĝas antaŭ la ovodemetado kaj rezultas en masklo havigante grandajn kvantojn de manĝo al la petanta ino.[13] Paroj ankaŭ engaĝiĝas en spektakla memmontrado, reciproke frapante pugon kaj "kurante" sur la akvosurfaco kun flanko flanke, farante laŭtan plaŭdadan sonon per siaj piedoj. Tiu memmontrado estas farata ne nur de pariĝintaj paroj, sed povas esti farata ankaŭ de du maskloj konkurence por ino same kiel ino kun du maskloj. Tamen oni sugestis, ke la "kurada" ceremonio estas farata por pli ol ununura celo.

La tipa ovokvanto por la Okcidenta grebo estas inter 2 kaj 4 ovoj por sezono. Ili estas kutime palbluecblankaj kaj makuliĝas ĉeneste al makulecbruna.[13][14] La lanugaj idoj de la Okcidenta grebo montras uniforme grizan dorson, blankan ventron kun malhela makulo en frunto. Tio diferencas en la Klarka grebo kies junuloj estas preskaŭ tute blankaj. Idoj de ambaŭ specioj havas areon de haŭto en la krono kiu ŝanĝas koloron el oranĝa al skarlata se la ido bezonas manĝon aŭ estas stresa.[5] Maskloj tendencas ĉasi kaj nutri la idojn pli ofte ol la inoj, tamen ili kaptas nur unu fiŝon dum ĉiu plonĝo.[11] Elnestiĝo okazas tuj horojn post la lasta ido eloviĝas. La duonfrumaturaj idoj veturas sur la dorso de unu el la gepatroj dum kelkaj semajnoj, kio nomiĝas dorsozorgado kaj ambaŭ gepatroj partoprenas en la agado. Dum la unuaj du semajnoj post eloviĝo la idoj estas komplete kamuflaj ĉe la patraj dorsoplumoj kaj progrese iĝos pli videblaj. La idoj restos ĉe siaj gepatroj kiam videblas predantoj aŭ dum manĝado.[15]

Nordaj birdoj migras okcidenten al marborda oceano vintre; birdoj de sudokcidento kaj Meksiko povas esti loĝantoj la tutan jaron.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio, kiel ĉe plej greboj, manĝas dieton konsistan ĉefe el fiŝoj (karpoj kaj haringoj). Ili manĝas ankaŭ moluskojn, krustulojn, krabojn, insektojn, vermojn kaj salamandrojn.[14] Manĝoteknikoj komponiĝas el nombro de piedelpelitaj plonĝoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Aechmophorus, "harpun-portanto", el Antikva greka aiĥme (harpuno) + foros (kiu portas ion), alude al ties beko; occidentalis: latina vorto por "okcidenta".
  2. Miller, Loye H. (1911). “Additions to the avifauna of the Pleistocene deposits at Fossil Lake, Oregon”, University of California Publications, Bulletin of the Department of Geology 6, p. 79–87. 
  3. Howard, Hildegarde (1946). “A review of the Pleistocene birds of Fossil Lake, Oregon”, Carnegie Institution of Washington Publications 551, p. 141–195. 
  4. Jehl, Joseph R. Jr (1967). “Pleistocene Birds from Fossil Lake, Oregon”, Condor 69 (1), p. 24–27. doi:10.2307/1366369. 
  5. 5,0 5,1 Storer, Robert W. (1989). “The Pleistocene Western Grebe Aechmophorus (Aves, Podicipedidae) from Fossil Lake, Oregon: A comparison with Recent material”, Contributions from the Museum of Paleontology, University of Michigan 27 (12), p. 321–326.  [rompita ligilo]
  6. Western Grebe. All About Birds
  7. CRC Handbook of Avian Body Masses by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  8. Burnie D and Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0-7894-7764-5
  9. Nuechterlein, Gary L. & Buitron, Deborah P. (1989). “Diving Differences between Western and Clark's Grebes”, Auk 106 (3), p. 467–470. 
  10. Johansson, L. C. & Norberg, U. M. Lindhe (2001). “Lift-Based Paddling in Diving Grebe”, Journal of Experimental Biology 204 (10), p. 1687–1696. 
  11. 11,0 11,1 Livezey, Bradley C. & Storer, Robert W. (1992). “Morphometric Comparison of Skeletons of the Western Grebe Complex Aechmophorus of the United States and Canada”, Condor 94 (3), p. 668–679. doi:10.2307/1369251. 
  12. Nuechterlein, Gary L. (1981). “Courtship Behavior and Reproductive Isolation Between Western Grebe Color Morphs”, Auk 98 (2), p. 335–349. 
  13. 13,0 13,1 Nuechterlein, Gary L. & Storer, Robert W. (1989). “Mate Feeding by Western and Clark's Grebes”, Condor 91 (1), p. 37–42. doi:10.2307/1368146. 
  14. 14,0 14,1 Kaufman, Kenn (1996): Lives of North American Birds. Houghton Mifflin Company, New York, NY. ISBN 0-395-77017-3
  15. Nuechterlein, Gary L. (1988). “Parent-Young Vocal Communication in Western Grebes”, Condor 90 (3), p. 632–636. doi:10.2307/1368352. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]