Saltu al enhavo

Okcidenta rifegreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta rifegreto
Okcidenta rifegreto
Okcidenta rifegreto
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Pelecaniformes - pelikanoformaj
Familio: Ardeidae - ardeedoj
Genro: Egretta - egretardeo
Specio: E. gularis - blankagorĝa egretardeo
Egretta gularis
(Bosc, LAG, 1792)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo kun subspecioj kaj rilataj specioj.
Arealo kun subspecioj kaj rilataj specioj.
Arealo kun subspecioj kaj rilataj specioj.
Subspecioj

2 subspecioj, vidu tekston.

Sinonimoj

Ardea garzetta Linnaeus, C, 1766

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta rifegreto[mankas fonto]blankagorĝa egretardeo[1], ankaŭ konata kiel Okcidenta rifardeo[mankas fonto], (latine Egretta gularis), estas mezgranda ardeo. Ĝi troviĝas ĉe marbordoj en Afriko, Arabio kaj Azio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

La taksonomio de tiu specio estis multe pridiskutata. Estas nun nur du subspecioj; E. g. gularis, kaj E. g. schistacea. La taksono E. g. dimorpha estis lokita al la genro E. garzetta[3].

Blanka morfo dumfluge, marbordo de Ruĝa Maro, Jemeno.

Tiu birdospecio havas du plumkolorajn formojn. Estas tutblanka morfo kaj malhelgriza morfo; povas ekzisti ankaŭ intermezaj morfoj. La blanka morfo estas simila laŭ ĝenerala aspekto al la Malgranda egreto, sed havas pli dikan bekon, pli senkolorajn krurojn, kaj malpli elegantan aspekton. La griza morfo malfacile konfuzeblas kun iu ajn alia specio ene de sia teritorio.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas ĉefe en la marbordoj de tropika Okcidenta Afriko, la Ruĝa Maro, la Persa Golfo kaj orienten al Barato. Ĝi estis registrita kiel vaganto ĉe Kokosinsuloj, nome teritorio de Aŭstralio en orienta Hinda Oceano.

La Okcidenta rifegreto estis registrita kiel vaganto dufoje en Kanado kaj kvar fojojn en Usono, unue en Nantucket en aprilo, 1983[4][5] and several times between 2005 and 2007.

Tiuj birdoj gvatas sian predon en neprofunda akvo, ofte kurante aŭ trenante siajn piedojn; ili povas ankaŭ stari senmove kaj atendi gvate la predon. Ili manĝas fiŝojn, krustulojn, kaj moluskojn.

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La reprodukta habitato de la Okcidenta rifegreto estas marbordaj humidejoj. Ili nestumas en kolonioj, ofte kun aliaj vadbirdoj, kutime sur platformoj el bastonetoj en arboj aŭ arbustoj. La ino kutime demetas 2 aŭ 3 ovojn (kvankam Ahmed Al Ali el UAE registris 4 ovojn).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Ornitologia taksonomio
  2. AviList v2025, konsultita la 23-an de dec. 2025
  3. Birds of the World, Western Reef-Heron
  4. (1985) “Foraging Behavior of a Western Reef Heron in North America”, Colonial Waterbirds 8 (1), p. 70–73. doi:10.2307/1521198. 
  5. "Bird News", 2004-08-13. Kontrolita 2007-07-12.