Saltu al enhavo

Okcidenta ruĝbeka kornbekulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Senegala bucero

Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj birdoj
Familio: Buceredoj
Genro: Tockus
Specio: Senegala bucero, T. kempi
Tockus kempi
,
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Okcidenta ruĝbeka kornbekulo aŭ Senegala bucero[1] - latine Tockus kempi - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de Buceroformaj birdoj kaj familio de buceredoj (latine Bucerotidae) aŭ kornobekuloj, kaj estas unu el dek specioj de la genro latine nomata Tockus. La specion unue priskribis la zoologoj Tréca kaj Érard en 2000.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj ruĝbekaj buceroj estas malgrandaj buceroj de la genro Tockus. Ili havas kurbajn ruĝajn bekojn kiuj estas pli oranĝaj sur la malsupra beko kaj pli brilruĝaj sur la supra beko, kaj ambaŭ finiĝas per malhele oranĝa koloro. Iliaj kapoj estas grizece blankaj kaj havas nigrajn plumojn laŭ la dorso de siaj kapoj kaj kolo. Ili havas blankan plumaron sur siaj vizaĝoj kaj grandaj malhelgrizaj okulringoj. Ilia kristalino estas malhelbruna kaj iliaj pupiloj estas nigraj. Iliaj flugiloj estas kiel ĉiuj ruĝbekaj buceroj, kun grandaj kaj malgrandaj cirkloj de blankaj plumoj ĉirkaŭitaj de nigraj plumoj ekstere kaj blankaj sur la supra duono de la interno kaj nigraj sur la malsupra duono de la interno. Ili havas longajn vostoplumojn kiuj estas nigraj ekstere kaj grizece blankaj interne.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley, (ISBN 1-873403-32-1)
  • J.C.T. Gonzalez, B.C. Sheldon, N.J. Collar, J.A. Tobias. 2013. A comprehensive molecular phylogeny for the hornbills (Aves:Bucerotidae). Molecular Phylogenetics and Evolution. 67(2): 468–483
  • J. Del Hoyo, A. Elliot, J. Saragatal. 2001. Handbook of the Birds of the World. Barcelona: Lynx Editions
  • Kemp, A.C. kaj W. Delport. 2002. Comments on the status of subspecies in the red-billed hornbill (Tockus erythrorhynchus) complex (Aves: Bucerotidae), with the description of a new taxon endemic to Tanzania. Annals of the Transvaal Museum, 39: 1–8.
  • Delport, W., A.C. Kemp, kaj J.W.H. Ferguson. 2004. Structure of an African Red-billed Hornbill (Tockus erythrorhynchus rufirostris and T. e. damarensis) hybrid zone as revealed by morphology, behavior, and breeding biology. Auk 121: 565–586.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]