Okcidentigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okcidentiĝo)
Petro la Granda de Rusio gvidis rusan kulturan revolucion, kiu anstataŭigis iujn el la tradiciismaj kaj mezepokaj sociaj kaj politikaj sistemoj per aliaj kiuj estis modernaj, sciencaj, okcidentigitaj kaj bazitaj sur la klerismo.
Ekzemplo de okcidentigo: Meiji-periodo, Japanio, princo Ĝorihito Higaŝifuŝimi en tipa okcidenta maramea kostuma uniformo kun blankaj gantoj, epoletoj, medaloj kaj ĉapelo.

Okcidentigo estas nomo por procezo de adopto (parta aŭ kompleta) de okcidentdevena kulturo en diversaj kampoj de industrio kaj teknologio ĝis juro kaj filozofio. En la lastaj jarcentoj ĉi tiu procezo akceliĝis. Ĉi tiu procezo estas kreita sur la fono de kultura "frikcio" (disvastigo de artaĵoj kiel filmoj, libroj, muziko aŭ konsuma kulturo) aŭ fizika (okupado aŭ koloniismo).

Koloniismo ja estas respondeca al lokaj hororoj kaj kreis sentojn de diskriminacio kaj kolero ĉe la superregata popolo al la okcidenta mondo, sed estas respondeca ankaŭ al mensa, eduka kaj teknologia progreso.

Post la dua mondmilito kiam la koloniismo laŭgrade finiĝis, la ekskoloniaj novaj ŝtatoj kaj la mondo en tute estis submetitaj al ekonomi-kultura superregado ĉefe de la superpotenco de Usono, sed ankaŭ je malpli granda nivelo de la eksaj potencoj kiel Britio kaj Francio, kies liberaj merkatoj kreis grandegajn internaciajn kompaniojn kaj tiel kreiĝis nova speco de okcidentigo, per nerekta influo. Tiu ĉi estas kaj ekonomia integriĝo kaj kultura asimilado, kiu okazigis la asimiladon de unikaj tradiciaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo kaj samtempe okazigis progresojn en teknologia, medicina, agrikultura, industria, sana, media kaj amaskomunikila teknologio.

Lando, kiu spertis signifan procezon de okcidentigo, estas Turkujo, kie komence de la 1920-aj jaroj reformoj de Ataturk kreis sekularigan procezon, malfortigante la ligon inter la lando kaj tradicioj de islamo. Interalie transiro al la latina alfabeto, sekulara sistemo de leĝoj estis adoptita kaj emfazo de okcidentaj vestkodoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]