Okcidentsiberia naftogasa komplekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Okcidentsiberia naftogasa komplekso estas aro de ĉiuj elminigaj, transportaj, vendaj, maŝinkonstruaj, sciencaj kaj dezajnaj entreprenoj kaj organizoj, kiuj partoprenas uzadon de naftaj kaj gasaj resursoj de Okcidentsiberia naftogasa provinco.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la 18-a jarcento en Rusio mankis unueca servo pri esplorado kaj ekspluatado de subteraj riĉaĵoj.

La 24-an de septembro 1700 imperiestro Petro la 1-a establis la Administrejon (prikazon) pri ercelminigaj aferoj, kiu devis okupiĝi pri edukado de ercofakuloj, konstruado de minejoj kaj fabrikoj, registrado de la elminigita erco kaj produktitaj metaloj. Samjare estis organizita la Ercoadministrejo (prikazo) en Moskvo.

En 1712 la Ercoadministrejo estis likvidita kaj tasko pri la ercoserĉado estis transdonita al guberniaj administracioj. Tamen en 1715 la centra institucio estis rekreita forme de la Ercokancelario. Samtempe estis establita la ĉefa administrejo pri montekspluata industrio – la fama Berg-kolegio. La 13-an de marto 1718 la Ercokancelario estis likvidita kaj ĉiuj ties taskoj transiris al la Berg-kolegio estrata de generalo-feldmarŝalo Jakov Brjus. La tutan 18-an jarcenton tio estis la ĉefa geologia servo de la Rusia imperio[1].

En 1721 Grigorij Ĉerepanov informis la Berg-kolegion pri naftofontoj, trovitaj de li ĉe rivero Uĥta en Pustozjora distrikto kaj sendis specimenojn da nafto, kiuj en 1724 alvenis Sankt-Peterburgon. Tamen poste tiu informo malaperis. Nur la 18-an de novembro 1745 estis subskribita la ukazo, kiu ordonis starigi tiuloke naftouzinon kaj vendi nafton.

Meze de la 18-a jarcento rusa sciencisto Miĥail Lomonosov okupiĝis interalie pri geologio. Li supozis ke torfo formiĝas el aparta speco de la marĉaj plantoj. Post sinki en profundaĵojn de la Tero sub influo de altiĝantaj premo kaj temperaturo, sen oksigeno, okazas formiĝo de karbo, kaj poste el la karbo formiĝas nafto.

En 1775 estis establitaj pluraj gubernioj kaj montaraj aferoj estis transdonitaj al la guberniaj palatoj. Komence de la 1780-aj jaroj la Berg-kolegio estis malestablita kaj en 1783 estis kreita la Ekspedicio pri montaraj aferoj. Komence de la 19-a jarcento estis establita la Montara Departamento de Rusio. Ekde 1834 ĉiujn geologiajn laborojn en la lando gvidis la Stabo de la Korpuso de montaraj inĝenieroj.

En novembro 1773 laŭ la ukazo de imperiestrino Ekaterino la 2-a estis kreita kaj ekde julio 1774 ekfunkciis la Peterburga Montara lernejo, kiu en 1784 estis transformita en Montara kadeta korpuso kaj en 1866 estis alinomita kiel Montara instituto.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1823 en rafinejo apud Mozdoko unuafoje en la mondo oni faris prilaboradon de nafto. Naftoborado dum pluraj jaroj estis malpermesita. Grave disvastiĝis opinio de la germana geologo Otto Wilhelm Hermann von Abich laŭ kiu borado povus kaŭzi putradon de la tero. Tiu malpermeso pri borado estis nuligita nur en 1869 kaj baldaŭ ĝi disvastiĝis tra la lando. La lasta triono de la 19-a jarcento estis la periodo de la “naftofebro” en Azerbajĝano kaj Ĉeĉenio[2].

La 14-an de julio 1848 en Apŝeronsko, apud vilaĝeto Bibi-Ejbat oni profundigis naftoputon pere de borilo. Tiu ĉi tago estas oficiale konsiderata la naskotago de la rusia naftoindustrio[3].

Laŭ alia opinio, ŝlosilan rolon ludis borado de naftoputo fare de Ardalion Novosilcev ĉe rivero Kudako en Tamana duoninsulo en septembro 1864, kiam tiu puto fruktis per nafto. Laŭ iniciato de ministro pri naftoindustrio Valentin Ŝaŝin ekde 1965 la unua dimanĉo de septembro estas festata kiel la Tago de la kunlaborantoj de la naftogasa industrio[4].

En 1882 en Peterburgo estis establita la Geologia komitato, kiu kreis detalajn geologiajn mapojn de Eŭropa Rusio, Uralo, Kaŭkazo, Turkestano, sed preskaŭ tute ignoris Siberion, Centran Azion, Foran Orienton kaj Kazaĥion[5].

La ĉefaj esplorceloj en la 19-a jarcento en Okcidenta Siberio estis oro, arĝento kaj fero. Nur komence de la 20-a jarcento, post malaltiĝo de naftoelminigado en Bakuo vigliĝis la naftoserĉado en Siberio. En 1911 kompanio “Ponomarenko kaj K” okazigis geologian prospektoradon ĉe malsupraĵoj de rivero Konda, sed sensukcese. Post komenciĝo de la Unua mondmilito ĉiuj laboroj haltis.

Sovetia tempo[redakti | redakti fonton]

En 1917 alilandaj firmaoj kontrolis ne malpli ol 60 % de la rusia naftoelminigado kaj 75 % de naftovendado. La Bakua naftoregiono donis pli ol 80 % da nafto, la Grozna naftoregiono –10 %. En 1898 la Rusia imperio minis 7 960 milojn da tunoj da nafto (je 271 miloj pli ol Usono) kaj iĝis la plej granda naftoelminiga lando en la mondo. En 1901 Rusio koncentris 53 % de la monda naftoelminigado, Usono – 39 %. Tamen poste la proporcioj ŝanĝiĝis. En 1913 Usono elminigis 65,12 %, Rusia imperio – 15,97 % (la dua mondskale), en 1917 nur 13,6 %[6].

Post la Oktobra revolucio en decembro 1917 ĉe la Supera Ekonomia Konsilio estis kreita la Montara sekcio, kiu administris ĉiujn montarajn ekspluatejojn de la lando. En 1922 estis organizita la Rusia geologia komitato, en 1927 aperis la Tutsovetia geologia komitato, kiu en 1929 estis transformita en la Ĉefa geologiesplora administrejo kaj subigita al la Prezidiumo de la Supera Ekonomia Konsilio de Sovetunio. Poste okazis pluraj organizaj ŝanĝoj, sed estro de ĉiuj ĉeforganizoj ĉiam estis Ivan Gubkin[7].

Laŭ la tria kvinjara plano oni devis krei inter Volgo kaj Uralo novan naftobazon – la “dua Bakuo” [8].

En 1929 estis malkovrita nafto ĉe la okcidentaj deklivoj de la Urala montaro (Verĥne-Ĉusovskije gorodki). Do geologoj pripensis la serĉadon ĉe alia flanko de tiu montaro – en Okcidenta Siberio. Ekde 1930 okazis naftoserĉado ĉe la orientaj deklivoj de Suda Uralo. Ivan Gubkin en 1931 supozis, ke nafton oni serĉu ĉe la orientaj deklivoj de Uralo kaj en 1932 li ripetis en intervjuo por tagĵurnalo “Pravda”, ke “perspektivoj kaj signifo de la naftoekspluatado en tiuj ĉi areoj estas grandegaj. La naftominado ĉi tie povas kovri la bezonojn... de la tuta landa ekonomio”. Ĉe tio Ivan Gubkin rimarkigis pri geologia simileco de la jam ekspluatata Apalaĉa depresio en Nordameriko kaj Okcidenta Siberio.

Nikolaj Bajbakov rememoris poste ke «plejparto de sciencistoj tiutempe... akre refutis la hipotezon... Subteno de iuj aŭtoritataj kolegoj de la akademiano kaj ankaŭ pli ol cent haveblaj informoj pri naftosignoj oriente de Uralo superrompis la situacion» [9]. Laŭ la iniciato de Gubkin al Siberio estis senditaj fakuloj, kiuj ekserĉis en teritorio de Kuzbaso, Minusinska baseno, Krasnojarska regiono, ĉe Bajkalo kaj rivero Tunguska. Oni diskutis kiam formiĝis la nafto – ĉu en la paleozojamezozoja periodoj, kio sekvigis elekton de priserĉataj areoj. Plej fortaj estis pozicioj de la adeptoj de la paleozoja periodo, do oni asertis ke la nafton oni serĉu en la Kuznecka baseno kaj Minusinska baseno, kie estis trovitaj paleozojaj sedimentoj. Ivan Gubkin opiniis ke la nafto formiĝis el planto- kaj bestodevenaj ŝlimoj en ĉeborda strio de maro aŭ tero, do subtenis la mezozojan teorion.

Ekde 1932 okazis aktiva esplorado de Kuzbaso kaj Minusinsko. En 1934 komenciĝis laboro de la ekspedicio de trusto “Vostokneft” en Okcidenta Siberio. Ĝin estris geologo Viktor Vasiljev[10]. En 1939 mortis Ivan Gubkin, sen ricevi konfirmon de sia teorio[11].

Post komenco de la Granda Patruja milito geologiaj laboroj preskaŭ tute ĉesis. La 11-an de septembro 1943 Sovnarkom de Sovetunio ordonis haltigi ĉiujn laborojn en Okcidenta Siberio, homoj kaj aparataro estis translokitaj al Taŝkento. Nur ĉe Jenisejo daŭris esplorado.

Post la fino de la milito la esploroj reaktiviĝis. En 1946 estis establita la Ministerio pri geologio de Sovetunio. En 1948 en Tjumeno oni ekkonstruis la unuan bazan puton. Sed plurjara serĉado donis nenion, do komence de la 1950-aj jaroj ekdominis la opinio, ke nafto mankas al Okcidenta Siberio. Do oni komencis dezajnadon de la Malsupre-Oba hidroelektra stacio, kiu devintus situi sude de Saleĥardo kaj liveri elektron al Okcidenta Siberio kaj parto de Uralo. Se tiu plano realiĝus, grandaj areoj estus subakvigitaj[12].

En 1944-1946 danke al pli profunda borado tie estis malkovritaj minejoj de la tiel nomata devonia nafto.

La Urala-Volga naftoregiono inkluzivas jenajn teritoriojn: Tatario, Baŝkirio, Komiio, Udmurtio, Perma provinco, Samara provinco, Orenburga provinco. En 1950 ĝi donis 29,9 % da soveta nafto, en 1955 jam 46 %. Unue plej gravis Baŝkirio, sed meze de la 1950-aj jaroj ĝin superis Tatario[13].

En la 1950-aj jaroj oni ekuzis pumpadon de akvo kaj gaso en gaskuŝejojn por plilongigi fontanan periodon de ekspluatado.

Naftaj kaj gasaj regionoj de Rusio kaj Centra Azio

En la 1960-aj jaroj por transporti nafton de la Urala-Volga naftoregiono okcidenten estis konstruita naftokondukilo “Druĵba” (ruse Amikeco), kiu ligis la regionon al Pollando, Germana Demokratia Respubliko, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.

Tamen nafto el sudaj regionoj plu estis alte taksata pro sia kvalito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Serĉado de nafto kaj gaso[redakti | redakti fonton]

En januaro 1948 la Ministerio pri geologio de Sovetunio decidis establi en Novosibirsko kaj Tjumeno naftoprospektorajn ekspediciojn, kies tasko estis konstrui bazajn putojn en Tjumena kaj Tomska provincoj. Samjare en Tjumeno estis establita la Tjumena Rotora Bora Grupo (ruse Тюменская роторная буровая партия), kiu sidis en strato Minskaja 4 kaj subiĝis al la trusto ZapSibneftegeologija (Novosibirsko). En 1950 surbaze de tiu ĉi grupo estis kreita la Tjumena Geologoprospektora Ekspedicio (ruse Тюменская геологоразведочная экспедиция) subestre de I. A. Pavlovskij. En oktobro 1952 ĝi estis transformita je la Ŝtata Unia Tjumena Trusto pri Serĉado kaj Prospektorado de Nafto kaj Tergaso (ruse Государственный союзный Тюменский трест по поискам и разведке нефти и газа) subestre de Afanasij Ŝilenko kun sidejo en strato Minskaja 19. Do la naftoprospektora ekspedicio en Tjumeno ne estis kreita ĝustatempe malgraŭ la ordono farita en 1948[14].

En 1948 oni planis bori la unuan puton rande de Tjumeno, sed efektive la borado komenciĝis nur en 1949 kaj en 1950 oni atingis la profundecon je 2 000 m. Tiel aperis la baza Tjumena puto N 1 (ruse опорная Тюменская скважина № 1), farita de la brigado subestre de boristo Bagrat Melik-Karamov. En 1949-1950 oni faris pliajn putojn en Tjumeno kaj apudaj vilaĝoj Jar, Derbiŝi, Gusevo, sed trovis nenion. Geofizikajn esplorojn plenumis la Tjumena Geofizika Ekspedicio subestre de Dmitrij Umancev, kiu ankaŭ subiĝis al la trusto ZapSibneftegeologija. En 1954 ĝi iĝis memstara trusto[15]. En 1948-1956 geofizikistoj laboris ĉefe laŭlonge de la plej gravaj riveroj. Ekde 1957 oni transiris al esplorado de grandaj areoj, ĉefe per sismotomografio. En 1952 trusto Tjumennaftogeologio per 9 boraj grupoj estis esploranta grandegajn areojn en Tjumena, Sverdlovska, Ĉelabinska, Kurgana kaj Kustanaja provincoj. Materialaj resursoj malsufiĉis, kio grave bremsis la laboron. Pozitivaj rezultoj mankis, kio malentuziasmigis la geologojn. En 1953 la Tjumena kaj Kuznecova (Sverdlovska provinco) boraj grupoj estis likviditaj, ĉar oni konkludis ke sudaj regionoj ne havas pespektivojn rilate nafton. La prospektorado ŝoviĝis norden, kio faris ĝin eĉ pli komplika kaj kosta[16]. Ĝis 1953 en Siberio kaj Fora Oriento estis esploritaj 55 areoj, sed eĉ ne unu nafta aŭ gasa minejo estis trovita. Grandparte tio okazis pro malsufiĉaj geologiaj esploroj, kiuj ofte okazis samtempe kun borado, ofte avancinta geofizikajn esplorojn. En 1958-1959 elspezoj por profunda borado kreskis je 100% dum por geofizikaj esploroj nur je 50%[17].

Lokaj aŭtoritatoj insistis pri neceso serĉi naftominejojn en Tjumena provinco. En julio 1949 sekretario de la Tjumena Provinca Partia Komitato Fjodor Ĉubarov kaj prezidanto de la provinca plenumkomitato Fjodor Ŝĉurov sin turnis al prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Josif Stalin kun peto aktivigi sciencan esploradon en la regiono kaj establi konstantan bazon de la Akademio pri Sciencoj de Sovetunio en Tjumena provinco[18].

La naftoprospektoradon en Tjumena provinco partoprenis eĉ loka filio de KGB, kie estis establita geologia ekspedicio subestre de M. V. Vovk. Ĝis marto 1957 ĝi esploris 14 supozitajn minejojn (12 pri nafto, po 1 pri tergaso kaj fererco), sed trovis nenion. Plej ofte lokanoj konfuzis kun nafto ferohavan membranon sur surfaco de akvaĵoj. KGB eĉ verkis rekomendojn kiel distingi ĝin.

Citaĵo
 При ударе по пленке палкой, если она разобьется на остроугольные кусочки, и они не будут сливаться вновь, это не нефтяная пленка... Собрать пленку на чистую бумагу или тряпку, и если останется жирное пятно, то она имеет отношение к маслянистым веществам, если грязное или ржавое — пленка не нефтяная.   Se post bati membranon per bastono ĝi disiĝos je akrangulaj pecoj kaj ili ne kuniĝos denove, tio ne estas nafta membrano... Necesas kolekti la membranon sur puran paperon aŭ ĉifonon, kaj se restos grasa makulo, ĝi rilatas al oleecaj substancoj, se ĝi estos malpura aŭ rusta — la membrano ne estas nafta. 
— Rekomendoj de la Tjumena filio de KGB[19]

Tamen multaj sciencistoj plu dubis pri naftaj perspektivoj de Okcidenta Siberio kaj akre kritikis prospektorajn kaj geologiajn laborojn tie. En 1960 Leonid Nazarkin, la direktoro de la Saratova Scienc-Esplora Instituto de la Saratova Ŝtata Universitato, sendis plurajn leterojn al la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio, la Tjumena provinca partia komitato, al ministerio pri nafta industrio, en kiuj li asertis ke nafto mankas en Okcidenta Siberio, speciale en ĝia norda parto, ke ĝi simple ne povas havebli tie kaj ke la geologoj vane malŝparas ŝtatajn resursojn, serĉante ĝin. Tiaj atakoj de la pseŭdosciencisto, kiel nomis lin Raul-Jurij Ervier, bremsis laboron[20].

Unuaj minejoj[redakti | redakti fonton]

Fine de 1952 al vilaĝo Berjozovo estis sendita Aleksandr Bistrickij, nova estro de la Berjozova geologesplora ekspedicio. Fine de majo 1953 barĝo alportinta borinstalaĵon trafis malprofundaĵon, do Bistrickij elŝipigis aparataron kaj arbitre decidis bori puton ne en planita loko, sed apude, ĉe la okcidenta rando de Berjozovo, sur bordo de rivero Vogulka. Ĉi-tie la 21-an de septembro 1953 en 21-30 dum levado de instrumento de la profundo 1 344 m (laŭ aliaj informoj — 1 305 m)[21] ŝprucis gasfontano alta je 45 ĝis 50 metroj. Tio estis averia situacio kaŭzita de rompoj de la teknologiaj reguloj. Ĉiuj pensis ke la puto estos malplena, do boris ĝin malzorge. La borinstalaĵo glaciiĝis, pro grandega bruo oni devis transloki loĝantojn de apudaj domoj. Oni likvidis la averion nur post 5 monatoj. Rezulte de tio oni malkovris la unuan karbohidratan minejon en Okcidenta Siberio — tamen ne la naftan, sed la gasan. Sed ĉeesto de gaso supozigis ankaŭ ĉeeston de nafto, kiu estis la precipa celo de la geologoj[21].

En 1953-1954 oni draste akcelis la geologian prospektradon en Okcidenta Siberio. Kvarobliĝis nombro de geologoj — ĝis 1800 homoj. Por geologia prospektorado en 1959-1965 estis donitaj 400 milionoj da rubloj — trioble pli ol dum sep antaŭaj jaroj. La 30-an de decembro 1957 la geologoprospektora kaj geofizika trustoj estis unuigitaj je la Tjumena Teritoria Geologia Administracio (ruse Тюменское территориальное геологическое управление) subestre de Raul-Jurij Ervier[21]. En 1955 en apudaj areoj koncentriĝis jam 47 % de la geologoprospektoraj laboroj. Iom post iom oni reduktis prospektoradon en Kuzbaso kaj Suda Siberio kaj evoluigis ĝin en Okcidenta Siberio[22]. En 1957 estis establita la Surguta geologoprospektora ekspedicio, en 1958 aperis tiu en Niĵnevartovsko. En septembro 1957 surbaze de trustoj Tjumennaftogeologio kaj Zapsibnaftogeofiziko estis kreita la Tjumena Geologia trusto subestre de Raul-Jurij Ervier[23]. En 1958 estis fondita la Tjumena teritoria geologia administrejo, kies estro de 1958 ĝis 1966 estis Raul-Jurij Ervier[24]. Meze de 1959 en la geologia administracio laboris jam pli ol 50 geologoprospektoraj kaj sismoprospektoraj grupoj, inkluzive de 21 grupoj de profunda kaj strukturo-prospektora borado. Nombro de geologoj en 1954-1960 kreskis de 1800 ĝis 6600 homoj[25].

En 1960 estis establita la Tjumena filio de la Siberia Scienco-Esplora Instituto pri geologio, geofiziko kaj mineralaj resursoj (Novosibirsko). En 1964 surbaze de tiu filio estis fondita la Okcidentsiberia Scienco-Esplora Geologoprospektora Nafta Instituto (ZapSibNIGNI; ruse Западно-Сибирский научно-исследовательский геологоразведочный нефтяной институт) subestre de Nikolaj Rostovcev, kiu iĝis scienca centro de la naftoprospektoraj kaj esploraj laboroj en Okcidenta Siberio[26].

En Azerbajĝano post la Dua mondmilito oni aparte evoluigis naftoelminigadon en maro. Unuafoje en la lando oni uzis tie metodon de la grapola borado. Naftominejon surmare oni konstruis surbaze de la estakada metodo. Ekde komenco de la 1960-aj estis aplikataj flosboriloj, sinlevantaj boriloj por bori je profundoj ĝis 6000 metroj[27].

La 21-an de junio 1960 puto N 6 borita de brigado subestre de Semjon Urusov sur alo de la Ŝaima strukturo ekfontanis po 500 tunoj tage. Tiel estis malkovrita la Ŝaima naftominejo – la unua industrie grava naftominejo en la regiono. Tio altiris ĉies atenton al Ĉeurala distrikto, do oni forgesis pri Meza Obio[26].

Komence de 1961 la juna kaj aŭdaca geologo Farman Salmanov, estro de la Surguta kompleksa geologoprospektora ekspedicio arbitre translokis grupon da geologoj al tiu ĉi regiono kaj la 21-an de marto el la puto N 1 en la Megiona areo ekfontanis nafto. Tiel estis malkovrita la Megiona naftominejo — unua en Meza Obio. La 15-an de oktobro ekis nova fontano el la puto N 62 en la Ust-Balika areo, do aperis la Ust-Balika naftominejo[28]. Rimarkindas, ke oni esperis trovi tie nafton en ĵurasiaj sedimentaĵoj, sed trovis en la kretaceaj, kiuj estis konsiderataj malpli perspektivaj[29].

En aprilo 1962 estis malkovrita la Tazova gasonafta minejo – unua en la Jamala duoninsulo[30].

En majo 1965 estis malkovrita la Samotlora naftominejo kun kapacito taksita je 3 miliardoj da kubaj metroj. Somere de 1965 oni malkovris la gaskuŝejon en la Urengoja minejo. Entute en la 1960-aj jaroj en Okcidenta Siberio estis malkovritaj 76 minejoj: 28 gasaj, 44 naftaj kaj 4 gasokondensataj[31].

En 1962 nafto kaj gaso jam okupis 42,4 % en la fuelo de la lando (en 1955 – 23,5 %). Se en 1950 naftominado de Sovetunio konsistigis nur 14,2 % de tiu en Usono, do en 1965 jam 63,2 %[32].

Minado de gaso longatempe estis flanka parto de la naftominado, ĉar oni ne ekspluatis pure gasajn minejojn[33].

Serĉado de gasminejoj en Sovetunio komenciĝis en la 1920-aj jaroj, sed pri tio okupiĝis naftominaj kompanioj. Pure gasaj minejoj malabundis, do formiĝis opinio ke ili estas maloftaj en Sovetunio. Tamen en 1940 je 75 km de Saratovo en vilaĝo Teplovka estis malkovrita gasminejo[34].

En 1942 oni trovis la duan gasminejon apud Buguruslano. Inter 1942 kaj 1946 estis konstruitaj pluraj gaskondukiloj, kion multaj esploristoj konsideras naskiĝo de la gasindustrio en la lando.

En 1956 estis establita la Ĉefa administrejo pri la gasindustrio ĉe Konsilio de ministroj de Sovetunio, surbaze de kiu en 1963 formiĝas la Produkta Komitato pri la gasindustrio (Gazpromo) de Sovetunio. En 1965 ĝi transformiĝis al la Ministerio pri gasindustrio de Sovetunio[35].

Unua cisternoŝipo kun tjumena nafto foriris de la Trjoĥozjornoje minejo (esperante Trilaga minejo) situanta en la Ŝaima naftoregiono la 18-an de julio 1964. La 26-an de majo al la Omska rafinejo estis senditaj unuaj naftokargoj de la Ust-Balika minejo, la 5-an de junio – de la Megiona minejo. La 18-an de julio komenciĝis veldado ĉe naftodukto Ŝaimo – Tjumeno longa je 426 km, el kiuj 75 % pasis tra neloĝataj regionoj, arbaroj kaj marĉoj. Averaĝe oni konstruis po ĝis 1,5 km tage[36].

La 3-an de novembro 1965 la naftodukto estis lanĉita. Diametro de la tubo estis 530 mm[37].

La 21-an de decembro la unua nafto alvenis pere de ĝi al Tjumeno[38].

La 13-an de januaro 1966 estis establita administrejo “Tomskneft” [39].

La 9-an de junio 1966 komenciĝis ekspluatado de la Sovetsko-Sosninskoje minejo.

La 13-an de junio estis forsendita la unua cisternoŝipo kun la tomska nafto.

La lando urĝe bezonis la tjumenan nafton, do konstruado okazis plejparte surbaze de provizoraj dezajnaj skemoj[40].

En 1966 en Okcidenta Siberio oni minis 2838,8 mil tunojn da nafto, en 1967 – 5793,1 mil, en 1968 – 12184 mil.

Por plirapidigi lanĉon de la Samotlora naftominejo oni komencis provekspluatadon antaŭ fini geologian esploradon de la tuta minejo. Dezajnado okazis surloke, dum konstruado[41].

Printempe de 1969 Samotloro donis la unuan nafton[42].

En 1970 estis konstruitaj la transmisio de elektra energio 220 kW Ust-Baliko – Surguto, tiu 110 kW Surguto – Megiono, tiu 220 kW Tjumeno – Ust-Baliko, tiu 110 kW Tjumeno – Urajo. Do putkonstruaj kompanioj komencis transiron al elektra borado.

En 1967 estis konstruita naftokondukilo Ust-Baliko – Omsko. En 1968 ĝi estis plilongigita ĝis grupo de la Surgutaj naftominejoj[43].

Altiĝis akvumiĝo de nafto. En 1969 akvo konsistigis 4,4 % de elminigata nafto, en 1970 jam 5 %. Utiligado de akompana naftogaso en la 1960-aj jaroj ne okazis, plejparte ĝi estis bruligata[44].

En 1969 Tjumena provinco okupis la kvaran lokon en Sovetunio laŭ naftominado. En 1970 jam la trian (post la Urala-Volga kaj Azerbajĝana naftoregionoj). Naftominado kreskis de 242,9 milionoj da tunoj en 1965 ĝis 328,3 en 1969.

En Tjumena provinco la kresko estis lavanga. De 1965 ĝis 1970 la naftominado en la regiono altiĝis 32,9-oble. En 1970 sole en Tjumena provinco oni minis 31,416 milionojn da tunojn da nafto – same kiel en la tuta Sovetunio en 1940[45].

Epoko de gaso nur komenciĝis. En la tuta mondo en 1955 fuelprovizo formiĝis je: karbo (64 %), nafto (22,4 %), torfo (4,4 %), ligno (5,4 %), gaso (2,4 %)[46].

Laŭ ordono de la Ministerio pri gasa industrio N 435 de la 9-a de julio 1966 en Tjumeno estis fondita industria administracio “Tjumengazprom” [47].

Ĝi okupiĝis pri ekspluatado de la Punga, Nord-Punga kaj Berjozova gasminejoj.

En marto 1966 estis lanĉita gaskondukilo Igrimo – Serovo, kaj en septembro ekfunkciis tiu SerovoNiĵnij Tagil, kiu cirkligis la gaskondukilojn Buĥaro – Uralo kaj Igrimo – Serovo en la unuecan sistemon.

Sciencesplora kaj dezajna instituto TjumenNIIgiprogazo. Tjumeno. 2011.

En Tjumeno en 1966 estis fondita filio de la VNIIGAZ por sciencaj esploroj de gasminejoj, kiu poste transformiĝis al la memstara firmao TjumenNIIgiprogazo (filina kompanio de Gazpromo)[48].

En 1967 en la Urengoja gasminejo estis konstruita la unua superpova gasputo kun 8-cola ekspluata kolono.

En la mondo oni neniam minis gason en tiom severaj veterkondiĉoj, en ĉiamfrostaj terenoj[49]. Pro tio ofte okazis averioj, gasfontanoj kaj elĵetoj, fandiĝo de ĉirkaŭkolona terspaco ktp[50].

Krome en la 1960-aj jaroj oni ankoraŭ ne decidis kien transporti la tjumenan gason: ĉu laŭ suda itinero – al Uralo, aŭ laŭ tiu norda – tra Uĥto kaj Torĵoko[51].

Alia diskutinda afero estis, ekspluatado de kiuj gasminejoj estas prioritataj – tiuj en Tjumena provinco aŭ en Centra Azio. Tamen kalkuloj montris, ke unu tuno de la kondiĉa fuelo de la tjumena gaso kostos 7,1 rublojn, dum tiu de la mezazia gasokostos 9,3 rublojn. Do en 1968 oni decidis komenci de Siberio[52].

De 1966 ĝis 1970 minado de gaso en Sovetunio kreskis de 125,2 ĝis 173,1 miliardoj da kubaj metroj. Samtempe en Tjumena provinco okazis 16,6-obla kresko – de 565,4 ĝis 9364,1 milionoj da kubaj metroj[53].

Potencialo de la tjumenaj gasminejoj estis kolosa. Tiutempe en Sovetunio estis ekspluatataj 550 gasminejoj, kiuj enhavis 4 trilionojn da kubaj metroj, dum la sola Urengoja gasminejo enhavis pli ol 3 trilionojn da kubaj metroj[54].

En Tjumena provinco oni ekuzis vaporturbinajn energitrajnojn, povaj ĝis 4000 kW kaj fuelataj per nafto kaj gaso. Tio estis fakte eta elektrostacio, kies aparataro troviĝis en 13 fervojaj vagonoj[55].

La 15-an de majo 1969 la transmisio de elektra energio 500 kW Tjumeno – Ust-Baliko estis ŝaltita je 220 kW[56].

Por konstruado kaj liverado de kargo oni vaste uzis aviadon. En 1964 en Tjumeno estis sola flughaveno Pleĥanovo, kiu havis 40 aviadilojn An-2, 4 Li-2, kelkajn helikopterojn Mi-1 kaj Mi-4. En nordaj regionoj ofte mankis aviaj dromoj, do An-2 flugis kiel hidroplanoj.

Unuan fojon aviado estis vaste uzata por transportado de komplikaj kargoj dum konstruado de naftokondukilo Ust-Baliko – Almetjevsko, por kio estis uzataj militaj transportaj aviadiloj An-12.

En 1969 en Tjumeno haveblis jam 136 An-2. Alvenis la unuaj An-24. Plej rapide kreskis nombro de helikopteroj. En 1969 haveblis jam 14 helikopteroj Mi-8 (plej popularaj), en 1970 – 17. Malpli vaste uzataj estis Mi-6, kromnomitaj “kamionoj”. Ilia nombro kreskis de 14 en 1964 ĝis 18 en 1970. La ĉefa ŝarĝo en kargotransportado falis sur la Obo-Irtiŝan ŝiparon[57].

En la 1960-aj jaroj draste kreskis signifo de nafto kaj gaso kiel fuelprovizo. En 1944 ili okupis nur 18 % en fuela balanco de Sovetunio, en la 1960-aj – 55 %.

Antaŭ la Dua mondmilito en la mondo oni eminadis 280 milionojn da tunojn da nafto jare, el kiuj 183 minis Usono kaj nur 28,5 Sovetunio. En la 1960-aj oni minis jam 1757 milionojn da tunoj jare, sed parto de Usono falis de 62 % ĝis 24 %, dum tiu de Sovetunio kreskis de 10 % ĝis 16,5 %. Dum 30 jaroj naftoelminigado en Usono kreskis 2,5-oble, dum en Sovetunio – 10-oble[58].

En la 1970-aj jaroj Sovetunio subskribas kun okcidentaj ŝtatoj la unuajn kontraktojn pri gasliverado. La unuaj partneroj iĝis Federacia Respubliko Germanio kaj Italio. En 1955 Sovetunio faris nur 9 % de la monda naftoproduktado, en 1972 – jam 15,6 %.

En aŭgusto 1966 estis fondita Ĉeftjumengeologio, kies unua ĉefo iĝis Raul-Jurij Ervier. Ĝi ĝis geologia stabo de Okcidenta Siberio[59].

La lando urĝe bezonis la siberian nafton, do oni lanĉis novajn minejojn rapidege. Unue oni celis la plej grandajn naftominejojn kaj en tiuj – la plej bone esploritajn partojn. Ofte prospektado, esplorado, dezajnado kaj konstruado okazis preskaŭ samtempe en sama loko[60].

Unue oni transportis nafton per cisternoŝipoj, sed tio ĉesis post kiam en 1972 estis lanĉita naftokondukilo Aleksandrovskoje – Anĵero-Sunĵensko[61].

Pro manko de firma tero, abundo de lagoj kaj marĉoj, konstruado de putoj estis ege komplika kaj multekosta. Do oni decidis uzi grapolmetodon, kiam de unu artefarita terinsulo oni boris unu vertikalan kaj ok klindirektajn putojn. Tio ebligis de unu loko atingi plurajn naftotavolojn en granda ĉirkaŭa spaco. Ene de la insuleto borinstalaĵo moviĝis laŭ reloj[62].

En 1973 Okcidenta Siberio okupis la unuan lokon en Sovetunio laŭ diurna minado de nafto[63].

Printempe 1978 okazis mejloŝtono: en Okcidenta Siberio oni minis miliardon da tunoj da nafto ekde komenco de la ekspluatado de la regionaj naftominejoj[64].

Dume la naftominado kreskis, oni plu neglektis uzadon de la akompana gaso. Ĝi estis plejparte bruligata en miloj da gastorĉoj, malpurigante aeron. Eĉ se naftistoj provis atentigi pri tio, la partiaj gvidantoj ĉiam ripetis: “La lando bezonas nafton!” En 1973 en la tuta Sovetunio oni uzis nur 57,8 % da akompana gaso, en Okcidenta Siberio – 9,9 % (en 1977 – 35,5 %)[65].

Por subteni la premon je bezonata nivelo, oni elpumpis subteren akvon, kio kaŭzis akvumiĝon de pluraj naftominejoj. En 1976 en la Trjoĥozjora naftominejo akvumiĝo de naftoputoj atingis 71,6 %. Oni ĉiam pli ofte boris oblikvajn putojn, en la 1970-aj jam pli ol 90 % da putoj estis oblikvaj[66].

Nida sekcio de la Medveĵje gasminejo. 2011.

En decembro 1971 komenciĝis konstruado de la subteraj instalaĵoj en Medveĵje gasminejo. En januaro 1972 tie ekis konstruado de la gasdukto. Tio estis la unua en Sovetunio dukto kun diametro 1420 mm[67]. Ĉiuj instalaĵoj estis finkonstruitaj en kvin monatoj anstataŭe planitaj 24 kaj aprobitaj de la ekzamena komisiono kun la plej alta poento. La konstruado de la gasdukto okazis rekorde rapide danke al neimagebla streĉiĝo de la fortoj de la konstruantoj[68].

Citaĵo
 Средний рейс на трассе шоферов продолжался 18 часов. Люди такого напряжения не выдерживали. Дополнительно выделяли второго шофёра. Затем водителям плетевозов стали выдавать рации, если шофёр сообщал, что не выдерживает, вертолётом привозили смену, через каждые 50 км поставили вагончики для отдыха шоферов, обеспечили бесплатное питание и дежурных шоферов.   La averaĝa labortago de ŝoforo daŭris 18 horojn. Homoj tian streĉiĝon ne eltenadis. Oni aldone donis la duan ŝoforon. Poste al stiristoj de tubotransportiloj oni komencis disdoni radiostaciojn, do se ŝoforo sciigis ke li ne eltenas, oni transportis per helikoptero la anstataŭanton, trans ĉiuj 50 km oni starigis vagondometojn por ripozo de la ŝoforoj, aranĝis senpagan manĝadon kaj deĵorŝoforojn. 
— Jurij Batalin[69].

La gasdukto estis ĝenerale finita la 29-an de aprilo 1972 kaj la 8-an de majo la gasdukto kaj la gasminejo ekfunkciis. La 10-an de majo la unua gaso ekiris de Medveĵje al Uralo. 150 partoprenintoj de la konstruado de la gasdukto estis premiitaj je medaloj kaj ordenoj. En Medveĵje oni aplikis bateria-grapolan putboradon[70].

En Medveĵje estis establita la Nadima gasmineja administracio, kiu en 1973 estis transformita al la unuiĝo “Nadimgazprom” [71].

En 1976 komenciĝis la ekspluata borado en la Urengoja gasminejo[72].

En 1977 unuiĝo “Tjumengazprom” unuafoje iĝis la ĉefa gasproduktanto de Sovetunio. Tiujare oni minis en Tjumena provinco 65,7 miliardojn da kubaj metroj da gaso. La minadon grave detenis manko de povaj gasduktoj kaj de elektroenergio[73].

En la 1970-aj jaroj oni konstruis naftodukton Aleksandrovskoje – Anĵero-Sunĵensko, la unuan en la mondo kun diametro 1020 mm. Ĝi estis konstruita dum jaro kaj duono. Post tio oni preskaŭ tute ĉesigis riveran naftotransportadon.

Transporteblaj bareldomoj. vilaĝo Jamburgo. 1986

Dum 18 monatoj anstataŭ la planitaj 48, estis konstruita naftodukto Samotloro — Tjumeno — Almetjevsko. Danke al tio nafto de Okcidenta Siberio ricevis aliron al naftodukto “Amikeco”, do ekiris eksterlanden. De 1970 ĝis 1977 estis konstruitaj naftoduktoj Aleksandrovskoje — Anĵero-Sunĵensko, Samotloro — Tjumeno — Almetjevsko, Niĵnevartovsko – Kujbiŝevo, sistemo de gasduktoj la Nordaj regionoj de Tjumena provinco – Uĥto – la ŝtatlimo de Sovetunio, dukto por transporti naftogason al orientaj regionoj de la lando Niĵnevartovsko — Tomsko — Kuzbaso[74].

En 1972 ekfunkciis en normala reĝimo fervojo Tjumeno — Tobolsko, en 1975 trajnoj ekcirkulis regule ĝis Surguto, en aŭgusto 1977 ekfunkciis en portempa reĝimo fervojo Surguto – Niĵnevartovsko.

En 1972 ekfunkciis la unua energobloko de la Surguta elektrostacio (200 mWt). En 1977 estis lanĉita la sepa energobloko, do kapacito de la stacio atingis 1500 mWt[75].

La gasa industrio rapide kreskis ekde 1972. En 1974 Tjumena provinco iĝis la plej granda naftoproduktanto de Sovetunio kaj ekde 1977 la ĉefa gasproduktanto[76].

Sovetunio komencis eksportadon de nafto en 1960, unue al socialismaj landoj. Komence de la 1970-aj jaroj ĝi ekvendis nafton al Federacia Respubliko Germanio kaj Italio, poste al aliaj landoj de Okcidenta Eŭropo[77].

En 1977 Ĉeftjumengeologio estis la plej granda en la mondo geologia prospektora servo pri nafto kaj gaso[78].

En 1988 Ĉeftjumengeologio plenumis 50 % de prospektora borado en la lando.

La 16-an de majo 1977 aperis decido de la Centra Komitato de KPSU kaj de la Konsilio de Ministroj “Pri evoluigo de la nafta kaj gasa industrio en Okcidenta Siberio en 1977-1980”, kiu difinis ĝeneralan strategion. Tie unuafoje estis uzata vortkombino “la Okcidentsiberia naftogasa komplekso” [79].

En 1980 nur 50,9 % de akompana naftogaso estis uzataj[80].

Rapidege kreskis energikonsumado. En 1976-1977 Tjumena provinco ĉiujare prenis de la Urala unuigita energia sistemo de Uralo 13 milionojn da kW/hore. En 1979 ĝi konsumis jam 600 milionojn da kW/hore, en 1980 – miliardon da kW/hore[81].

En 1980 Samotloro, Fjodorovskoje kaj Mamontovskoje minejoj liveris 66,3 % da nafto.

Aŭtoritatoj ĉiam pli insistis kreskigi la naftominadon, kio kaŭzis rapidan elĉerpiĝon de naftominejoj. Rapide kreskis akvumiĝo, kiu en la 1980-aj jaroj dum kvar jaroj altiĝis de 25 ĝis 51 %[82].

En septembro 1985 ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPSU Miĥail Gorbaĉov vizitis Tjumenan provincon, kiu jam tri jarojn ne plenumis planon pri naftoproduktado[83].

En 1988 la naftoproduktado en Tjumena provinco atingis apogeon – 394,393 milionojn da tunoj[84].

Laŭ ordono N 294 de la Ministerio pri nafta kaj gasa industrio de la 9-a de julio 1990 Ĉeftjumennaftogaso estis likvidita[85].

Industria gasminado en Tjumena provinco ekis en 1966[86].

Citaĵo
 Единственным источником обеспечения растущих потребностей народного хозяйства в газе являются месторождения Тюменской области. Других крупных ресурсов газа до конца текущего столетия у нас нет.   Sola fonto por kovri kreskantajn bezonojn de la ekonomia en gaso estas minejoj de Tjumena provinco. Aliaj grandaj gasoresursoj ĝis la fino de la nuna jarcento mankas al ni. La tjumena gaso en baldaŭa tempo ludos ĉefan rolon kaj okupos dominantan pozicion en formado de la ĉefa kresko de la gaselminigado kaj de fluoj inter ekonomiaj regionoj de nia lando 
— Sabit Oruĝev, ministro pri gasa industrio de Sovetunio[87]

La 6-an de junio 1966 estis malkovrita la Urengoja gasminejo. Ĝia gaskapacito estis pritaksita je 10 trilionoj da kubaj metroj[88].

En aprilo 1978 ekfunkciis la Urengoja gasminejo, en novembro – Vingapura gasminejo[89].

Poŝtmarko dediĉita al la gasdukto Urengojo – Pomari – Uĵgorodo

En 1981-1984 daŭris konstruado de gasdukto Urengojo – Pomari – Uĵgorodo. Ĝia longeco estis 4451 km, inkluzive de 150 km da ĉiamfrostaj terenoj, pli ol 700 km da marĉoj, pli ol 2000 km da arbaroj, 545 km da montaro (Uralo kaj la Karpatoj). Ĝi traspasis 800 riverojn[90].

En novembro 1981 estis subskribita la Essena kontrakto, laŭ kiu Sovetunio sin devigis liveri al Federacia Respubliko Germanio po 10,5 miliardojn da kubaj metroj da gaso ĉiujare dum 25 jaroj. Germanio promesis liveri al Sovetunio granddimensiajn tubojn. Tio nuligis influon de embargo, starigita de Usono kontraŭ Sovetunio kaj ebligis liveradon de tuboj kun diametro 1420 mm, tiam ne produktitaj en Sovetuno[91].

La unua gaso venis al Eŭropo laŭ tiu ĉi gasdukto jam en januaro 1984 (anstataŭ aprilo).

En 1983 ekis konstruado de gasdukto Urengojo – Centro (du linioj). Ĉiumonate oni konstruis 13 ĝis 15 km. La unua linio ekfunkciis en oktobro 1984 (anstataŭ marto 1985), la dua – en aprilo 1985 (anstataŭ aŭgusto) [92].

La 28-an de decembro 1981 oni atingis rekordon, mininte po 1 miliardo da kubaj metroj da gaso tage. La 3-an de novembro 1982 oni atingis sekvan rekordon — 1 triliono da kubaj metroj jare[93].

La 17-an de aŭgusto 1969 estis malkovrita la Jamburga minejo[94]. En januaro 1982 ekis prikonstruado de tiu ĉi minejo[95].

En 1983 ekis borado en la Jamburga naftogasokondensata minejo[96]. La konstruado okazis en tre severaj veterkondiĉoj. Vintro tiuloke daŭras 8 monatojn jare, de decembro ĝis marto estis la plej forta frostego, kiam temperaturo falis ĝis 60 gradoj. Tavolo de ĉiamfrosta tero estis 200 ĝis 300 metroj. Por maksimume uzi mallongan someron oni muntis konstruaĵojn el grandaj blokoj po 300 tunoj, kiuj estis fabrikitaj en Tjumeno kaj poste transportitaj laŭ riveroj je 2600 km kaj trenitaj laŭ tero je 70 km[97].

En 1984 aŭtoritatoj aranĝis kampanjon, kies celo estis montri ke Okcidenta Siberio minas po miliono da tunoj da nafto tage — same kiel la tuta Sovetunio en 1974. Efektive tio ne okazis, sed malgraŭ protestoj de la estraro de Ĉeftjumennaftogaso oni raportis pri tiu cifero. Jam sekvan tagon venis realaj raportoj, do la cifero, vaste raportita en la amaskomunikiloj, draste falis. Efektive tiu nivelo de naftominado estis atingita unu monaton poste, sed tion sciis nur la naftistoj mem kaj la aŭtoritatoj. En 1985 komenciĝis lavanga falo de la elminigado, kion sekvis multnombraj komisiitoj kaj komisionoj, inundintaj la regionon[98].

Teknologioj[redakti | redakti fonton]

En Okcidenta Siberio naftistoj kaj gasistoj unuafoje alfrontis neceson konstrui minejojn sur teritorio plejparte marĉa, preskaŭ tute senhoma, ĉe tre malaltaj temperaturoj kaj kompleta manko de iu ajn infrastrukturo en la regiono. En Azerbajĝano, Tatario kaj Baŝkirio oni povas preskaŭ tutjare veturi al iu ajn minejo[99]. En februaro 1966 oni aranĝis en Tjumeno konferencon por ellabori novajn normojn, adaptitajn al kondiĉoj de la regiono. Dum du semajnoj sciencistoj kaj konstruistoj priparolis ĉiun pozicion kaj aprobis provizorajn normojn, kiuj iom post iom estis oficialigitaj. La ministro pri nafta industrio Valentin Ŝaŝin insistis ke dezajnadon de ĉiu minejo devas komplete fari unu instituto, sen distingo inter la subtera kaj surtera partoj[100].

En 1966 laŭ iniciato de Viktor Muravlenko en Tjumeno okazis la ampleksigita ekstersideja kunsido de la Centra Administracio de la Scienco-Teknika Societo de Naftistoj kaj Gasistoj de Ivan Gubkin, kiun partoprenis famaj sciencistoj kaj fakuloj. La kunsido okazis en superplena halo de la Tjumena provinca plenuma komitato kaj daŭris kelkajn tagojn[101].

En aprilo 1969 en Tjumeno okazis konferenco pri problemoj de evoluigo kaj lokado de produktejoj en Tjumena provinco, kiun partoprenis pli ol mil homoj[102].

Tiutempe oni planis konstrui ĉe rivero Obo aron de hidroelektraj centraloj, sekve de kio Okcident-Siberia malaltebenaĵo estus grandparte subakvigita. Iuj sciencistoj (interalie Onik Meĵlumov, direktoro de la dezajna instituto Giprotjumennaftogaso) proponis konstrui kanalojn, laŭ kiuj navedus platformoj kun borinstalaĵoj kaj aliaj teknikaĵoj. Danke al enmiksiĝo de la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina la hidroelektrocentrala projekto estis nuligita[103]. La boristo Aleksandr Filimonov ankaŭ kontraŭis tion, argumentante ke komparo kun Meksiko, kie funkcias minejoj kun kanaloj, estas malkorekta, ĉar temas pri tute alia klimato, amplitudo inter normala kaj printempa akvonivelo atingas 10 m kaj glacio dikas ĝis du metroj, do necesos glacirompiloj por priservi tiujn kanalojn. Fine oni decidis sekvi la teknologion, uzitan dum la batalo ĉe Leningrado dum la Dua mondmilito. Filimonov siatempe lernis en militlernejo kaj memoris el lernolibroj, ke militistoj en la marĉa Leningrada provinco abunde uzis superŝutadon per loke elfositaj tero kaj sablo. Krome oni komencis konstrui glacivojojn, kies fundamenton oni frostigis kaj surfacon superŝutis per musko kaj segaĵoj. Tiaj vojoj funkciis ĝis julio. Konstruado de normalaj asfaltaj vojoj ne eblis, ĉar lokaj vojkonstruaj organizaĵoj kapablis konstrui ĝis 10 km jare dum necesis oble pli[104].

Por translokado de borinstalaĵoj ene de minejoj oni uzis ankaŭ fervojajn ĉaretojn sur reloj kaj en la 1970-aj jaroj ankaŭ gumtolajn sakojn, blovitajn per kompresoro ĝis 6 atmosferoj. La lastan metodon proponis Viktor Muravlenko kaj unuafoje ĝi estis aplikita en la Pravdinska areo (ruse Правдинская площадь)[105]. Tio ebligis transloki la borinstalaĵon je iu ajn direkto per unusola traktoro, sed evidentiĝis ke por tio necesas glata vojo, ĉar eĉ malgrandaj ŝtipoj disŝiris la aerkusenojn[106]. Oni testis la ĉieterenan veturilon Foremost (Kanado-Usono), sed ĝi veturis ege malrapide kaj ĝiaj raŭpoj ofte rompiĝis post surveturi ŝtipojn. La boristo Aleksandr Filimonov rememoris kiel li testis Foremost kune kun reprezentantoj el Kanado. Post traveturi 20 km ĝi surveturis ŝtipon kaj paneis. Oni vokis per promenradio helpon, venis artileria tirilo AT-S, kiu transprenis kargon forme de kvin tunoj da cemento kaj impetis kun tia rapideco, ke kotokovritaj kanadanoj nur demandis, kial ili interesiĝas pri Foremost, se havas tiom bonegan veturilon. Post tio AT-S iĝis la ĉefa tirilo de Okcidenta Siberio, laborinta ĉe ĉiuj minejoj[107].

Iuj proponis sezonan boradon, do bori nur vintre dum somere transiri al aliaj regionoj, ekzemple al la apuda Orenburga provinco, kie estis malkovritaj gasminejoj[108]. Sed tio estis malakceptita, ĉar prokrasto estis neakceptebla. Aliaj proponis transporti borinstalaĵojn per helikopteroj Mil Mi-6, al kio boristoj obĵetis ke nura pumpilo pezas 27 tunojn kaj vinĉo — pli ol 20 tunoj. Oni eĉ provis fari tion, sed kelkaj elementoj estis nemalmunteblaj, do la ideo komplete fiaskis[109].

Alia problemo rilatis al transportado de elminigita gaso. Iuj proponis uzi aerŝipojn, al kiuj kluĉi po kelkaj gasujoj, ĉiu po 10-15 mil m³ kaj sendi ilin al destinejo. Sed la ministro pri civila aviado Boris Bugajev kategorie kontraŭis tion, insistante pri nuraj helikopteroj. Oni eĉ dezajnis helikopteron, kapablan transporti ĝis 20 tunoj. Sed poste oni komencis konstrui trabovojojn (ruse лежнёвка), superŝutitajn per sablo. Ligno haveblis kaj la konstruado estis rapida kaj simpla[110].

Aliaj proponis en ĉiamfrosta grundo je profundo 100 m konstrui grandan gasdukton similan al metroo — de Medveĵje al Uĥto kaj de tie per normalaj gasduktoj. La triaj planis konstrui gasduktojn kun diametro 1400 kaj 2000 mm. La vic-ministro pri gasa industrio Jurij Bokserman insistis je konstruado de gasduktaro "Norda Brilo" (ruse Северное сияние), kiu iru de Medveĵje kaj poste ankaŭ de la Urengoja minejoj tra Saleĥardo preter Vorkuto al Uĥto kaj de tie al Leningrado, Belorusio, Moskvo, Volgio ktp. Ĉeftjumengazpromo proponis alternativon: gasduktojn tra Sverdlovska provinco al Niĵnij Tagil, Permjo, Gorkij kaj Moskvo. Ili argumentis ke jam haveblas gasdukto de la Punga minejo ĝia la Poĥroma minejo kaj restis nuraj 500-600 km ĝis Medveĵje. Krome tio ebligis maksimume eviti ĉiamfrostan grundon kaj alporti gason al la plej proksimaj konsumantoj en Uralo. Tiun ĉi varianton subtenis la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina. Vintre de 1969 en Nadimo okazis kunsido, dum kiu la prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio Aleksej Kosigin aprobis ĝin. Tio interalie ebligis uzi gason por konsumantoj en la suda parto de Tjumena provinco, kvankam plejparte oni neglektis tiun aferon, konsiderante ĝin duaranga[111].

Marĉoj foje estis ĝis 10 m profundajn, kio ege malfaciligis iun ajn konstruadon, speciale de longaj naftoduktoj. Do la ĉefaj inĝenieroj de Ĉeftjumennaftogaso Vladimir Filanovskij kaj tiu de Ĉeftjumennaftogasokonstruado Jurij Batalin ordonis ligi tubojn al traboj, kiuj flosis en marĉoj kvazaŭ flosiloj. Post vidi tion la ministro pri nafta industrio Valentin Ŝaŝin kaj la estro de Ĉeftjumennaftogaso Viktor Muravlenko forte kritikis ilin pro tiu kuraĝa strangaĵo, tamen ĝi efikis[112].

Origine oni planis rapide elpumpi la okcidentsiberian nafton kaj forlasi la minejojn. Pro tio oni ne planis konstrui vilaĝojn kaj urbojn kaj postulis apliki nur intensajn elminigajn metodojn. Oni diris ke la elminigado okazos ĉefe forme de fontanoj, kiam nafto elfluas supren pelata de alta subtera premo. Do ne necesos pumpiloj, nek riparejoj. "Vi devos nur de tempo al tempo viŝi la fontanajn aparatojn" diris teoriistoj al la naftistoj[113]. La ĉefa inĝeniero de Ĉeftjumennaftogasokonstruado, Jurij Batalin ricevis oficialan riproĉon pro tio, ke en 1967 li komencis konstruadon de la unua en Tjumeno domkonstrua kombinato. Oni konsideris tion nenecesa, ĉar ne planis grandskalan konstruadon en la regiono[114].

Tamen ne ĉiuj aprobis tiun ĉi aliron. Ekzemple la estro de la konzerno Ĉeftjumennaftogaso Viktor Muravlenko insistis, ke ne ĉiuj naftistoj povas labori forme de alternaj deĵoraj skipoj, iuj devas konstante troviĝi apud minejo, do loĝi en apudaj loĝlokoj. Kiel ekzemplon li nomis estron de borinstalaĵo, tiun de minejo kaj similajn, argumentante ke la minejo ne povas havi du alternajn estrojn. Samtempe li konsentis, ke ordinaraj laboristoj, seruristoj, riparistoj, boristoj ktp devas deĵori alterne. Pro tio unu deĵoro de borista skipo daŭris 15 tagojn, kio sufiĉis por bori unu puton[115]. Estro de Ĉeftjumengazpromo Evgenij Altunin ankaŭ asertis, ke regule transporti milojn da homoj trans miloj da kilometroj estas ekonomie malavantaĝe[116]. Konstruistoj laboris po tri semajnoj kaj poste unu semajnon ripozis, dume ricevante saman salajron[117].

Ĉiama postulado de ekstreme granda elpumpado de nafto kaj gaso alfrontis reziston de la profesiuloj, kiuj atentigis ke tiom intensa ekspluatado de la minejoj elĉerpos iliajn rezervojn antaŭtempe, damaĝos ilin kaj malebligos preni ĉiujn naftorezervojn, parto de kiuj por ĉiam restos subteregita en rompitaj naftokuŝejoj. Tamen la sovetia kaj partia estraro malakceptis tiajn argumentojn kaj baptis ĉiujn kontraŭulojn "pesimistoj" dum sin mem konsideris "optimistoj"[118]. La mekanismo estis plurŝtupa. Unue oni aprobis kvinjaran planon kun kontrolaj ciferoj. Sekvis pojaraj planoj, kies ciferoj ĉiam estis pli altaj. Dum jaro ĉiam aperis aldonaj taskoj, jaraj socialismaj sindevigoj, poste altigitaj sindevigoj okaze de datrevenoj ktp. Finfine la ciferoj obliĝis, kaŭzante elminigan febron. Por ĉiu plano estis kreataj kelkaj variantoj, sed oni ĉiam akceptis la maksimuman[119]. En la 1980-aj jaroj la ministerio pri nafta industrio unue disdonadis taskojn pri naftoelminigado al ĉiuj aliaj organizoj kaj ĉion kio restis, taskigis plenumi Ĉeftjumennaftogason kiel la plej grandan en la ministerio. Pro tio planoj pri elminigado iĝis kolosaj kaj nerealismaj, postulantaj ekstreman ekspluatadon de la minejoj[120].

La partiestro de Tjumena provinco Gennadij Bogomjakov rememoris poste, ke unue oni planis preni el la Samotlora minejo po 3-4% de ĝiaj rezervoj jare, do po 100-120 milionoj da tunoj. Tamen la ministerio pri nafta industrio po 3-4 fojojn jare ŝanĝadis la planojn kaj fine oni elminigis po 156 milionojn da tunoj. Li diris ke la provinca komitato postulis rekompenci jam komenciĝintan falon de elminigado de nafto kaj gaso per ĉiujara lanĉo de ekspluatado po 12-20 novaj kuŝejoj. "Mi ne povas akcepti akuzojn ke la provinca partia komitato elpremadis volumenon de elminigado. Ne kaj ankoraŭfoje ne" diris li[121]. Tamen iuj naftistoj rememoras ke la ministerio pri nafta industrio kaj la provinca partia komitato ambaŭ premis ilin, postulante altigi naftoelminigadon en la regiono ĝis 800 milionoj da tunoj jare[122].

Manko de vojoj transformis riverojn je sola transporta kanalo. Tamen mallonga navigacia periodo difinis ankaŭ mallongan konstruan sezonon (ĉefe vintre), do oni decidis apliki la tiel nomatan komplekto-blokan metodon. Oni faris en fabrikoj maksimume pretajn aparatojn kaj konstruaĵojn (komplektojn kaj blokojn), adaptitajn al transportado per ŝipoj, fervojo, kamionoj kaj aviadiloj, kaj poste rapide muntis ilin surloke anstataŭe komplete konstrui ekde nulo. La unua laŭ tiu metodo estis konstruita pumpostacio por pumpado de akvo je naftotavolo. En 1972 oni konstruis en Medveĵje la unuan gasan objekton, muntitan el blokoj, alportitaj en aviadilo. Anstataŭ kutimaj 26 monatoj oni konstruis ĝin en 4,5. En 1976 al minejo apud Samotloro estis alportita aparato por separado kaj pritraktado de nafto, 350 tunojn peza[123].

Grava problemo estis neglekto de naftogaso, kiu estis simple bruligata surloke en torĉoj. En 1968 Vasilij Koreljakov, plenuminta devojn de la estro de Tjumennaftogaso, dum kunsido en Surguto diris al la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina ke konstruado de nuraj elminigaj objektoj sen infrastrukturo por pritraktado de nafto kaj utiligado de naftogasa estas kontraŭŝtata. Al tio tuj sekvis respondo: "Iuj naftestroj ĝis nun ne povas ŝanĝi siajn pensmanieron kaj rigardadon de la problemoj de la nova naftoregiono. La lando bezonas nafton, sed samtempe ĝi ne havas senlimajn resursojn — tion oni devas kompreni!"[124]

Por konkeri la virgan areon necesis fortaj kamionoj, do komenciĝis liverado de la kamionoj Tatra el Ĉeĥoslovakio. La liveradon persone kontrolis la vic-ĉefministro Václav Hůla, kiu plurfoje vizitis tiucele Sovetunion, inkluzive Niĵnevartovskon, renkontiĝis kun Viktor Muravlenko kaj aliaj naftestroj. En naftominejoj li unuafoje renkontiĝis kun sennombraj mordemaj kuloj kaj moskitoj, do post reveni hejmen mobilizis ĉeĥoslovakajn biologojn kaj tiuj kreis kontraŭkulan likvaĵon ŝpruceblan, nomitan "Atjumen". La naftisto aprezis ĝin[125]. Por konstruado de la naftodukto Samotloro — Ufo — Almetjevsko estis aktive uzataj konstruaj maŝinoj Caterpillar, aĉetitaj laŭ rekta ordono de la ĉefministro Aleksej Kosigin[126].

Mankis elektro en la minejoj. La tradiciaj elektrotrajnoj estis grandaj, sed ne tro efikaj (maksimume 9 mvt) kaj komplikaj dum ekspluatado, ĉar necesis konstrui fortikajn fundamentojn por la trajnoj, kiuj pezis po kelkcent tunoj. Do anstataŭ 43 planitaj oni fabrikis nur 13 energotrajnojn[127]. Dizelaj elekstrostacioj, lokitaj en lignaj tenejoj, ofte brulis[128].

Laŭ mendo de naftistoj la aviamotora fabriko en la urbo Zaporoĵo (Ukraina SSR) kreis kompaktajn moveblajn gasoturbinajn elektrostaciojn povajn ĝis 2,5 mwt kaj funkciantajn per bruligado de naftogaso, kiu alikaze estus bruligata en torĉoj kiel neuzebla flankprodukto[129]. Ili nomiĝis PAES-1600 kaj PAES-2500. Oni alportis ilin per povaj aviadiloj Antonov An-22 kaj instalis ĉe la Samotlora, Soveta, Pravdinska, Ĥolmogorska kaj Agana minejoj[130].

Por stimuli elminigadon, estingi subterajn fajrojn ktp oni uzis ankaŭ nukleajn eksplodojn. En 1960-1980 en Tjumena provinco okazis ok subteraj nukleaj eksplodoj[131].

Ekonomia aspekto[redakti | redakti fonton]

Jam en 1970 investaĵoj je minejoj revenis dum 2-2,5 jaroj. En 1965-1970 pli ol trioniĝis kosto de la tjumena nafto, kiu iĝis malpli alta ol en la sovetia naftoindustrio ĝenerale[132].

Tamen la naftogasa industrio ne nur kontribuis al industriigo de la regiono, sed ankaŭ forlogis laborfortojn kaj aliajn resursojn de aliaj industrioj (nederlanda malsano). Tiel fine de la 1970-aj jaroj lokaj aŭtoritatoj rezignis je konstruado de aviadila fabriko en Tjumeno, ĉar tiukaze parto de konstruaj fortoj devus lasi la naftogasajn objektojn, kiuj estis konsiderataj nediskutebla prioritato. La fabriko anstataŭe estis konstruita en Voroneĵ[133].

Multaj naftistoj kaj ekonomikistoj plendis (speciale poste) ke la mono, ricevata kontraŭ la siberia nafto, estas neracie uzata por aĉetado de manĝaĵoj kaj konsumvaroj, kies deficito en Sovetunio ĉiam pli kreskis. En 1967-1988 Sovetunio pagis por importado de manĝaĵoj duonon de la enspezoj pro eksportado de nafto[134]. Vasilij Baĥilov, la partiestro de Surguto, rakontis ke foje altranguloj telefonis lin kaj petis urĝe elminigi pli da nafto por plenigi valutajn rezervojn de la lando, necesajn por aĉeti grenon en Kanado kaj Usono[135].

Administrado[redakti | redakti fonton]

Laborfortoj mankis, do oni aktive uzis propagandon kaj komsomolon por allogi pli da junaj laboristoj, interalie forme de komsomolaj konstruaj taĉmentoj, kiuj konsistis el studentoj kaj laboris dum someraj ferioj. La unua komsomola konstrua taĉmento venis al Okcidenta Siberio en 1965[136]. En 1965 al Surguto venis la unua taĉmento de la Tjumena Industria Instituto subestre de Miĥail Ĉazov[137]. Dum la 16-a kongreso de komsomolo en 1970 oni donis al Tjumeno statuson de la Speciala Komsomola Konstruejo N 1. Tio helpis mobilizi junularon de la tuta Sovetunio kaj allogi pli da junaj laborfortoj[138].

Kargoj venadis amase, kajoj, tenejoj kaj vojoj mankis kaj milionoj da tunoj da valoraj kargoj estis stakataj surtere, ofte estis damaĝataj. En tiuj kondiĉoj oni povus je iu ajn momento akuzi pri rompo de reguloj kaj ŝtelado iun ajn estron. Do estraro de Ĉeftjumennaftogasokonstruado sin turnis al la Tjumena provinca partia komitato, provincaj administracioj de milico kaj prokurorejo, petante ke dum kelkaj jaroj ili ne enmiksiĝu en la agadon de la konzerno. Anstataŭe ili promesis memstare kontroli la ordon kaj puni kulpulojn kaze de leĝorompoj. La peto estis akceptita. Se oni trovis ŝtelon aŭ alian misuzon, oni maldungis kulpulon aŭ transigis lin al malpli alta posteno. Danke al tio ne okazis laŭtaj procesoj, kiuj povus damaĝi reputacion de la regiono kaj fortimigi novvenintojn[139].

Krom la ekonomiaj stimuloj forme de alta salajro oni aktive uzis ankaŭ moralajn stimulojn. Gravan rolon ludis la movado de avangardaj brigadoj (ruse передовая бригада), kiuj plenumis pli da labortaskoj ol averaĝaj brigadoj. Tamen foje al tio kontribuis favoraj kondiĉoj, kreataj por tiaj brigadoj. Ekzemple avangarda brigado finis boradon de puto kaj oni tuj proponas al ĝi alian puton en oportuna loko, do ĝi ne devas atendi kaj povas rapide transiri al nova laborloko, altigante siajn laborsukcesojn[140].

Ofte venis ordonoj nepripensitaj kaj nerealigeblaj. Kiam en 1970 oni demandis la faman boriston Aleksandr Filimonov pri sekreto de lia sukceso, li respondis duonŝerce ke ignoras duonon de la ordonoj[141].

Sociala sfero[redakti | redakti fonton]

Origine la provinca partia komitato decidis konstrui kvar bazajn urbojn (Niĵnevartovsko, Surguto, Neftejugansko, Urajo) kaj aron da provizoraj laboristaj vilaĝetoj kie loĝus nur deĵoraj skipoj. Oni planis ke homoj loĝus en komfortaj urboj kaj venus al tiuj vilaĝetoj por 8 ĝis 12 ĝis 15 tagoj. Sed la borado kaj funkciado de minejoj bezonas ĉiaman ĉeeston de la homoj dum transporta sistemo estis malstabila, do oni rezignis je tiu ideo kaj komencis konstrui urbojn kaj normalajn vilaĝojn ĉe ĉiu granda minejo[142]

La Okcidentsiberia naftogasa komplekso estis kreata de plejparte junaj laboristoj kaj inĝenieroj, venintaj de la tuta Sovetunio. En 1974 averaĝa aĝo de loĝantoj de Surguto estis 26 jaroj, Niĵnevartovsko — 25, Gornopravdinsko — 23[143]. Post amasa alveno de junularo komenciĝis konfliktoj, kaŭzitaj de manko de iuj ajn libertempaj eblecoj. La urboj kreskis dum financado por kulturaj celoj estis mizera. Do vintre de 1966-1967 la ĉefinĝeniero de la ĉefa konstrua organizaĵo Ĉeftjumennaftogasokonstruado Jurij Batalin venis al la unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato kun propono transformi je klubejoj kelkajn tenejojn, kiuj estis amase konstruataj en novaj nordaj urboj. La propono estis aprobita kaj oni konstruis klubejojn en Niĵnevartovsko, Surguto, Neftejugansko, Svetlij kaj Urajo. Antaŭ ilia oficiala aprobado, la Tjumena provinca partia komitato taskigis lokajn aŭtoritatojn transformi la tenejojn je klubejoj pro kriza situacio en kultura sfero (efektive ili dekomence estis konstruitaj tiucele, do temis pri burokrataĵoj). Antaŭ la 50-a datreveno de la Oktobra revolucio en 1967 aperis kvin novaj klubejoj, kapablaj enspacigi po 400 homoj[144].

Por provizi al la Okcidentsiberia naftogasa komplekso necesajn laborfortojn oni grave evoluigis edukan sistemon de la regiono. Ekzemple la Ĉeftjumennaftogaskonstruado en la 1960-aj jaroj establis en Tjumeno kvin konstruistajn lernejojn[145].

En 1965 dezajna instituto LenZNIIEP (Leningrado) dezajnis tipan domon (serio I-164; ruse И-164) por la nordaj partoj de Tjumena provinco[146]. La unua sekretario de la Tjumena provinca partia komitato Boris Ŝĉerbina komplete rifuzis ĝin kiel tro malkomfortan, do maltaŭgan por alkroĉi homojn al iliaj novaj loĝlokoj.

Li postulis:

  • komplete ekskludi unuĉambrajn apartamentojn, argumentante ke solulo devas loĝi en amasloĝejo dum por familio tio ne sufiĉas;
  • altigi plafonon de 2,5 ĝis 3 metroj, referencante al malsufiĉo de oksigeno en la regiono;
  • plani jenajn proporciojn por ĉiu domo: 4-ĉambraj apartamentoj — 40%, 3-ĉambraj — 40%, 2-ĉambraj — 20%;
  • krei sekigejon por vestoj kaj grandan akceptejon en ĉiu apartamento;
  • en apartamentoj kun po 3 kaj 4 ĉambroj fari po du banejoj kaj necesejoj;
  • krei ejojn por infanĉaretoj en la unuaj etaĝoj;
  • krei festenejon kun kuirejo en la unuaj etaĝoj por komunaj aranĝoj kaj festoj.

Danke al tio aperis la tiel nomata "surguta domo", kiu estis konsiderata inter plej komfortaj en la lando. Tamen post iĝi ministro pri konstruado de nafta kaj gasa industrioj, Boris Ŝĉerbina postulis simpligi la dezajnon por rapide konstrui pli da loĝejoj[147].

Lokaj konstruaj organizaĵoj estis tro malfortaj, do en 1975 estis eldonita la komuna ordono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj la Konsilio de Ministroj de Sovetunio, laŭ kiu apartaj respublikoj iĝis konstruaj aŭspiciantoj de novaj nordaj urboj de Tjumena provinco. Niĵnevartovsko estis prikonstruata de la Ĉefmoskvokonstruado (ruse Главмостстрой), Nojabrsko — de Ukraina SSR, Kogalimo — de la baltaj respublikoj (Latva SSR, Litova SSR, Estona SSR), Langepaso — de Belorusa SSR, Njagano — de Sverdlovsko kaj Uzbeka SSR[148].

La unuaj domoj el grandaj ferbetonaj slaboj aperis laŭ iniciato de la Vil Mansurov, estro de la trusto Tjumennaftogeofiziko (ruse Тюменнефтегеофизика). Nur post tri jaroj la konstruistoj ekuzis tiun teknologion[149].

Somere de 1964 al Neftejugansko venis registara komisiono, kiu vizitis apudan naftominejon por esplori laborkondiĉojn kaj decidi, ĉu la siberiaj naftistoj vere meritas pli altan salajron, kiel tion asertis iliaj estroj. La komisiono flugis kelkajn horojn en la hidroplanoj Antonov An-2, kiuj startis de sur lago Andrejevskoje apud Tjumeno kaj estis ege malkomfortaj, ĉar malstabilaj dum la flugo. Poste ĝi navigaciis per skutro de Surguto al Neftejugansko kaj fine veturis per artileria traktoro. Laŭvoje ŝoforo imitis paneon por ke la komisianoj pli profunde trasentu la ĉiutagan realon kiun alfrontas la naftistoj — kun paneoj, marĉoj kaj kuloj. En naftominejo oni montris al ili 40 metrojn altan gruon, sur kiu ĉiutage noktis gajnintoj de memfarita loterio — ĉar tio estis sola loko, kiun ne atingis aroj da kuloj. Fine de aŭgusto aperis ordono de la registaro kiu kiel escepto, ĝis la 1-a de januaro 1967 enkondukis altigan koeficienton por naftistoj je 1,7. Ekde tiam ĝi validas[150].

Laborsekureco estis neglektata, kio kaŭzis plurajn vundiĝojn kaj eĉ mortojn. En 1970 dum kunsido de la urba konsilio de Niĵnevartovsko, estro de loka civila registrejo diris, ke ŝi ĵus registris la 500-an morton, el kiuj nur du okazis pro naturaj kialoj[151]. Foje okazis gravaj katastrofoj kiel tiu ĉe la Niĵnevartovska naftokolektejo, dum kiu pereis 13 homoj.

La naftisto kaj posta vic-ministro de nafta industrio Lev Ĉurilov rimarkis, ke la kolektivoj de naftistoj malgraŭ malfacilaj laborkondiĉoj kaj subevoluinta sociala sistemo estis sufiĉe stabilaj. Ekzemple en la kompanio Jugansknafto (ruse Юганскнефть) dum jaro kutime maldungiĝis 3-5% de la personaro[152].

Manĝaĵoj ne sufiĉis, speciale lakto kaj laktaĵoj, ovoj, viando, legomoj. Infanoj ofte malsanis pro manko de vitaminoj. La manĝoliveraj organizaĵoj ne povis provizi ĉion en necesa kvanto, krome multaj manĝaĵoj putris dum longa transportado kaj stokado, ofte en malkonvenaj kondiĉoj. Do Viktor Muravlenko establis agrikulturan fakon en Ĉeftjumennaftogaso kaj kreis kvin sovĥozojn: la Surguta, Neftejuganska, Niĵnevartovska, Ŝaima, Streĵevoj (Tomska provinco)[153]. Oni aĉetis bonrasajn bovinojn. Fiŝkaptistaj vilaĝetoj Belij Jar, Ĉeuskino, Uŝja transformiĝis je komfortaj loĝlokoj[154].

Por garantii al siaj laboristoj bonan medicinan servon, Ĉeftjumennaftogaso konstruis ĉe vilaĝo Patruŝevo (apud Tjumeno) modernan hospitalon Neftjanik (Naftisto). Ĉe lago Taraskulo, ankaŭ proksime al Tjumeno, estis konstruita porinfana sanatorio[155]. En Tjumeno aperis polikliniko Neftjanik kaj samnoma hotelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 16.
  2. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 35.
  3. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 32.
  4. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 33.
  5. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 17–18.
  6. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 36.
  7. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 19.
  8. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 37.
  9. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 20.
  10. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 22.
  11. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 23.
  12. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 24.
  13. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 38.
  14. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 117. ISBN = 5880814092.
  15. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 118. ISBN = 5880814092.
  16. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 119. ISBN = 5880814092.
  17. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 120. ISBN = 5880814092.
  18. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 116–117. ISBN = 5880814092.
  19. Петрушин, А. А.. (2018) Тюмень выбирает...: историко-краеведческое издание (ruse), p. 93. ISBN = 9785904271220.
  20. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 393. ISBN = 5-93020-118-2.
  21. 21,0 21,1 21,2 Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 121. ISBN = 5880814092.
  22. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 26–27.
  23. . Raul-Jurij Ervier, franco, kiu malkovris Siberion (esperante). Ipernity (2012-12-30). Arkivita el la originalo je 2016-09-23. Alirita 2016-06-30.
  24. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 28.
  25. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 122. ISBN = 5880814092.
  26. 26,0 26,1 Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 123. ISBN = 5880814092.
  27. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 39.
  28. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 29.
  29. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 396. ISBN = 5-93020-118-2.
  30. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 30.
  31. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 31.
  32. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 40.
  33. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 43.
  34. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 44.
  35. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 45.
  36. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 66.
  37. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 73.
  38. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 74.
  39. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 75.
  40. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 76.
  41. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 77.
  42. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 78.
  43. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 80.
  44. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 81.
  45. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 82.
  46. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 84.
  47. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 87.
  48. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 88.
  49. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 89.
  50. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 90.
  51. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 91.
  52. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 92–93.
  53. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 95.
  54. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 96.
  55. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 97.
  56. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 99.
  57. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 101.
  58. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 102.
  59. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 105–106.
  60. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 110.
  61. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 113.
  62. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 114.
  63. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 115.
  64. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 116.
  65. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 120–121.
  66. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 122.
  67. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 127.
  68. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 128.
  69. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 128.
  70. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 129.
  71. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 131.
  72. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 138.
  73. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 139.
  74. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 140.
  75. Koleva, Galina. [2005] Zapadno-Sibirskij neftegazovij kompleks: istorija stanovlenija (ruse Западно-Сибирский нефтегазовый комплекс: история становления) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 141.
  76. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 3–4.
  77. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 13.
  78. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 14.
  79. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 18.
  80. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 36.
  81. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 43.
  82. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 60.
  83. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 68–69.
  84. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 81.
  85. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 93.
  86. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 96.
  87. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 99.
  88. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 102.
  89. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 103.
  90. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 114.
  91. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 115.
  92. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 117.
  93. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 125–126.
  94. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 127.
  95. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 128.
  96. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 129.
  97. Koleva, Galina. [2006] Dobivajuŝĉije otrasli Zapadno-Sibirskogo neftegazovogo kompleksa (1977-1989) (ruse Добывающие отрасли Западно-Сибирского нефтегазового комплекса (1977-1989 гг.)) (ruse). Tjumena Ŝtata Naftogasa universitato, p. 130.
  98. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 175. ISBN = 5-93020-118-2.
  99. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 79. ISBN = 5-93020-118-2.
  100. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 362. ISBN = 5-93020-118-2.
  101. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 149. ISBN = 5-93020-118-2.
  102. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 62. ISBN = 5-93020-118-2.
  103. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 6. ISBN = 5-93020-118-2.
  104. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 343–344. ISBN = 5-93020-118-2.
  105. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 343–344. ISBN = 5-93020-118-2.
  106. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 203. ISBN = 5-93020-135-8.
  107. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 203. ISBN = 5-93020-135-8.
  108. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 343. ISBN = 5-93020-118-2.
  109. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 197. ISBN = 5-93020-135-8.
  110. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 204. ISBN = 5-93020-135-8.
  111. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 37. ISBN = 5-93020-118-2.
  112. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 98. ISBN = 5-93020-118-2.
  113. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 7. ISBN = 5-93020-118-2.
  114. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 105. ISBN = 5-93020-118-2.
  115. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 7. ISBN = 5-93020-118-2.
  116. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 41. ISBN = 5-93020-118-2.
  117. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 84. ISBN = 5-93020-118-2.
  118. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 8. ISBN = 5-93020-118-2.
  119. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 275. ISBN = 5-93020-118-2.
  120. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 276. ISBN = 5-93020-118-2.
  121. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 98–99. ISBN = 5-93020-118-2.
  122. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 182. ISBN = 5-93020-118-2.
  123. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 80. ISBN = 5-93020-118-2.
  124. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 212. ISBN = 5-93020-118-2.
  125. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 234. ISBN = 5-93020-118-2.
  126. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 234. ISBN = 5-93020-118-2.
  127. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 304. ISBN = 5-93020-118-2.
  128. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 306. ISBN = 5-93020-118-2.
  129. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 234. ISBN = 5-93020-118-2.
  130. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 304. ISBN = 5-93020-118-2.
  131. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 306. ISBN = 5-93020-118-2.
  132. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 12. ISBN = 5-93020-118-2.
  133. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 38. ISBN = 5-93020-118-2.
  134. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 366. ISBN = 5-93020-118-2.
  135. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 19. ISBN = 5-93020-058-0.
  136. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 378. ISBN = 5-93020-118-2.
  137. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 379. ISBN = 5-93020-118-2.
  138. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 377. ISBN = 5-93020-118-2.
  139. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 82. ISBN = 5-93020-118-2.
  140. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 344. ISBN = 5-93020-118-2.
  141. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 345. ISBN = 5-93020-118-2.
  142. (2002) С. Д. Великопольский, Ю. И. Переплеткин: Сердца трех: Книга воспоминаний о Феликсе Григорьевиче Аржанове, Мидхате Назифулловиче Сафиуллине и Александре Николаевиче Филимонове (ruse), p. 198. ISBN = 5-93020-135-8.
  143. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 10. ISBN = 5-93020-118-2.
  144. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 83. ISBN = 5-93020-118-2.
  145. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 81. ISBN = 5-93020-118-2.
  146. (2000) Ю. И. Переплеткин: Сибирский самородок: Воспоминания о Василии Васильевиче Бахилове (ruse), p. 101. ISBN = 5-93020-058-0.
  147. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 154–155. ISBN = 5-93020-118-2.
  148. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 295–296. ISBN = 5-93020-118-2.
  149. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 357. ISBN = 5-93020-118-2.
  150. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 340–342. ISBN = 5-93020-118-2.
  151. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 339. ISBN = 5-93020-118-2.
  152. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 357. ISBN = 5-93020-118-2.
  153. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 371. ISBN = 5-93020-118-2.
  154. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 372. ISBN = 5-93020-118-2.
  155. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 373. ISBN = 5-93020-118-2.