Okcitanio, (franceOccitanie [ɔksitaˈni], okcitaneOccitània [utsiˈtanjɔ], kataluneOccitània [uksiˈtanjə]) provizore nomita Langvedoko-Rusiljono-Sudo-Pireneoj (franceLanguedoc-Roussillon-Midi-Pyrénées) estas regiono de Francio. Ĝi estas subtitolita kiel « Pyrénées-Méditerranée » (esperante: Pireneoj-Mediteraneo) per la regiona konsilio sed ne en la Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko. Ĝi estis kreita de teritoria reformo de Francaj Regionoj en 2014 per kunigo de Langvedoko-Rusiljono kaj Sudo-Pireneoj. La nova regiono validis ekde la 1-a de januaro2016.[1]