Saltu al enhavo

Okinava ralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okinava ralo
Okinava ralo (Hypotaenidia okinawae)
Okinava ralo (Hypotaenidia okinawae)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Hypotaenidia
Reichenbach, 1853
Specio: Okinava ralo Hypotaenidia okinawae
Yamashina kaj Mano, 1981
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Okinava ralo (Hypotaenidia okinawae) estas specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estas endemio de Okinavo en Japanio kie ĝi estas konata kiel "Ĝanbaru ralo" (ヤンバルクイナ(山原水鶏)) Ĝanbaru kuina. Ties ekzistado estis konfirmita nur en 1978 kaj ĝi estis formale priskribita en 1981 kvankam neidentigitaj raloj estis registritaj en la insulo ekde almenaŭ 1973 kaj lokaj rakontoj pri birdo konata kiel agaĉi kumira povas referenci al tiu specio.[1]

Ĝi estas mezgranda kaj preskaŭ nefluga ralo kun mallongaj flugiloj kaj vosto, olivec-brunaj supraj partoj, nigraj malsupraj partoj kun blankaj strioj kaj ruĝaj beko kaj gamboj.

Ĝi vivas en subtropikaj malsekaj arbaroj kaj en najbaraj habitatoj. Ĝi nestas kaj manĝas surgrunde sed kutime ripozas en arboj. Ĝi estis klasita kiel endanĝerita specio kaj estas minacata pro habitatoperdo kaj enportitaj predantoj.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La specio estis por la unua fojo priskribita en 1981 fare de Yoshimaro Yamashina kaj T. Mano en la Gazeto de la Ĝamaŝina Instituto de Ornitologio.[3] Tio estis bazita sur specimeno trovita mortinta la 2an de Junio ĉe la Monto Fuenĉiji en la distrikto Kunigami de Okinavo.[1][4] Ĝi estis dekomence metita en la genron Rallus sed poste ĝi estis movita al Gallirallus, genro de mezgrandaj, ofte neflugaj, raloj troviĝantaj en Aŭstralazio kaj Azio. Ĝi estas proksime rilata al la Kolringa ralo (G. torquatus) kaj al la Novbritia ralo (G. insignis) same kiel al la Kalajana galinoralo (G. calayanensis), alia ĵus malkovrita specio.[4][5]

Remburita specimeno de Hypotaenidia okinawae en la Nacia Muzeo de Naturo kaj Scienco, Tokio, Japanio.

Ĝi estas ĉirkaŭ 30 cm longa kun enverguro de 50 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 435 g.[6] Ĝi estas preskaŭ nefluga kaj havas tre mallongajn flugilojn kaj voston. La beko estas granda kaj brilruĝa kun blankeca pinto. La longaj, fortaj kruroj estas ruĝaj same kiel la irisoj kaj okulringo.[4]

La supraj partoj estas olivecbrunaj dum la subaj partoj estas nigraj kun mallarĝaj blankaj strioj. La vizaĝo estas nigra kun blanka makuleto inter la beko kaj okulo kaj blanka linio malantaŭ la okulo, etendiĝanta reen al la flanko de la kolo. La subvostaj kovriloj estas malhelbrunaj kun palaj strioj.[4]

Junuloj estas pli palaj ol la plenkreskuloj kaj estas makulitaj blanke sube anstataŭ striecaj. La makulo antaŭ la okulo estas brune nuanca dum la strio malantaŭe estas pli mallonga ol ĉe plenkreskulo. La beko kaj irisoj estas brunecaj kaj la kruroj kaj piedoj estas flav-okraj.[4]

Ĝi estas bruema birdo kun diversaj laŭtaj vokoj. Ĝi vokas plej ofte frue kaj malfrue en la tago, kutime de la grundo sed foje de arboj. Paroj ofte kunvokas kaj ĝis 12 birdoj estis aŭditaj en unu areo.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas nur en Ĝanbaru, nome la norda parto de Okinavo en la Rjukju-insularo de suda Japanio, de kie ĝi prenas sian japanan nomon. Ĝi havas totalan teritorion de nur 260 km2. Ĝi vivas el marnivelo ĝis la plej altaj montoj je 498 m super marnivelo. Vintre, kelkaj birdoj moviĝas pli malalten aŭ iom pli suden de la reprodukta teritorio.[4]

Ĝi vivas ĉefe en ĉiamverdaj foliarbaj arbaroj sed vivas anakŭ en marĉoj, herbejoj kaj kultivejoj proksime al arbarigitaj areoj kaj akvo. Itaji (Castanopsis sieboldii) estas la hegemonia arbo en la rala habitato, sed ĝi vivas ankaŭ inter aliaj arboj kiel la Rjukjua pino (Pinus luchuensis). Ĝi postulas densan grundan vegetaĵaron same kie akvon por banado.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 3 Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London.
  2. ↑ BirdLife International (2016). “Hypotaenidia okinawae”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22692412A93352408. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692412A93352408.en. Alirita 17a de Novembro 2021..
  3. ↑ Peterson, Alan P. (2002) Zoonomen Nomenclatural data. Elŝutita la 22an de Oktobro 2008.
  4. 1 2 3 4 5 6 7 Taylor, Barry & Ber van Perlo (1998) Rails: A Guide to the Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World, Pica Press, Sussex.
  5. ↑ BirdLife International (2004) Remarkable rail discovered "just in time". Elŝutita la 22an de Oktobro 2008.
  6. ↑ Del Hoyo, J. Elliott, A. kaj Sargatal, J (1996) Handbook of the Birds of the World — Hoatzins to Auks, Vol 3, Lynx Edicions Barcelono