Saltu al enhavo

Okinavaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Okinavaj insuloj
grupo de insuloj
Geografia situo 26° 20′ N, 127° 45′ O (mapo)26.332777777778127.74888888889Koordinatoj: 26° 20′ N, 127° 45′ O (mapo)
Okinavaj insuloj (Gubernio Okinavo)
Okinavaj insuloj (Gubernio Okinavo)
DEC

Map

vdr

La Okinavaj insuloj[1][2][3][4] (沖縄諸島, Okinawa Shotō, aŭ 沖縄群島, Okinawa Guntō) estas insularo en Gubernio Okinavo, Japanio, estante la ĉefa insularo de la gubernio.[5] La Okinavaj insuloj estas parto de la pli granda grupo Rjukju-insularo kaj estas inter la Amamioj de la Gubernio Kagoŝimo nordoriente kaj la Sakiŝimaj insuloj de la Gubernio Okinavo sudokcidente.[6]

Loko de la Okinavaj insuloj en la gubernio Okinavo.
Mapo de la Okinavaj insuloj.

La Okinavaj insuloj, krom la ĉefa insulo Okinavo, enhavas tri pli malgrandajn insularojn: nome Kerama, Ĝokacu kaj Ihejya-Izena.[5]

La Okinavaj insuloj estas la politika, kultura kaj populacia centro de la gubernio Okinavo.[5] La gubernia ĉefurbo Naha estas ene de la insularo. 90% de la loĝantaro de la gubernio loĝas en la Okinavaj insuloj, ĉefe en la plej granda insulo de la grupo, nome Okinavo.[5] Aliro al la variaj Okinavaj insuloj fariĝas ĉefe pere de malgrandaj flughavenoj kiuj konektas kun la Naha flughaveno. Krome, la insuloj estas konektataj pere de pramŝipoj al la Haveno de Naha en la gubernia ĉefurbo.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. kapvorto Okinavo (orifine por la insulo, sed devene ankaŭ de la gubernio, urbo kaj ĉirkaŭa insularo) en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 1970-2020)
  2. Poŝatlaso de la mondo, mapo 23 (Prago, 1971)
  3. Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  4. ĉefartikolo de la numero junio 2025 de la revuo La Revuo Orienta (esperante)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 "沖縄諸島" Okinavaj insuloj. Nihon Daihyakka Zensho (Nipponika) (en Japana). Tokyo: Shogakukan. 2013. OCLC 153301537. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto, 2007. Alirita en 2013-01-23.
  6. "沖縄諸島" [Okinavaj insuloj.] Dijitaru Daijisen (japane). Tokio: Shogakukan. 2013. OCLC 56431036. Arkivita el la originalo la 25-an de aŭgusto 2007. Alirita en 2013-01-21.