Oklahomurbo (Oklahomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oklahomaurbo, origine angle Oklahoma City estas metropolo, la ĉefurbo de Oklahomo, ŝtato de Usono. Ĝi ankaŭ estas la ĉefurbo de Kantono Oklahoma.

Situo de Oklahomaurbo en Oklahomo.

Bazaj informoj

Nubskrapulo en Oklahomaurbo

Geografio

Oklahomaurbo situas en montetaro en la meza landparto de Usono, en meza parto de la subŝtato.

Inter la urboj kaj vilaĝoj en la urba aglomeraĵo de Oklahoma City troviĝas Calumet.

Historio

Oklahomaurbo estis fondita en 1889. La urbo kreskis rapide; la populacio duobliĝis inter 1890 kaj 1900. Post ektrovo de nafto la urbo iĝis centro de petroloproduktado. Naftoputo funkciis longe eĉ apud la parlamento. En 1993 grandaj konstruadoj kaj renovigoj komenciĝis en la urbo. En 1995 la urbego situis en fokuso de la mondo pro bombatako, 168 homoj mortis.

Ekonomio

Oklahomaurbo havas unu el la plej grandaj brutomerkatoj en la mondo. Petrolo, tergaso, petrolaj produktoj kaj parencaj industrioj estas la plej granda sektoro de la loka ekonomio.

Klimato

En Oklahomaurbo la temperaturo averaĝe varias inter 10-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto rekorde 45 °C, la malvarmo kulminas en februaro rekorde -27 °C. Jare pluvas po 928 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro. Dum la historio grandaj ŝtormoj ofte trafis la metropolon, ekzemple en 2013.

Vidindaĵoj

Urbodomo en Oklahomaurbo

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Al tiu ĉi artikolo aldoniĝis tradukaĵo helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio