Okopa regulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝlosila koncepto en moderna liga teorio estas ke certaj aranĝiĝoj de valentelektronoj estas pli stabilaj ol aliaj. (Elektron-aranĝiĝon oni konsideras stabila se ĝi ne facile kaj spontane ŝanĝiĝas.) Plej stabilaj el ĉiuj aranĝiĝoj estas tiuj de la noblaj gasoj. Ĉi tiu konkludo baziĝas sur la fakto ke, el ĉiuj elementoj, la noblaj gasoj (He, Ne, Ar, Kr, Xe, kaj Rn) estas plej ne-reakciemaj. En la naturo la plejparto da elementoj ne ekzistas sole kiel unuoblaj atomoj. La escepto estas la noblaj gasoj, kiuj ekzistas kiel unuatomaj gasoj en la atmosfero (etkvante). Ekzistas neniuj sintezitaj kombinaĵoj de He, Ne, kaj Ar, kaj la nombro da kombinaĵoj de Kr, Xe, kaj Rn estas liliputa.

Escepte de heliumo, kiu havas konfiguracion 1s2, ĉiu entenas, sur siaj eksteraj elektronaj ŝeloj, 8 valentelektronojn en simbolita distribuo ns2np6, kie n estas la maksimuma ŝel-numero por tiu atomo. Observoj indikas ke la atomoj de multaj elementoj, kiuj malhavas la stabilan noblagasan konfiguracion de 8 valentelektronoj, emas akiri ĝin en kemiaj reakcioj kiuj rezultas en la formiĝo de kombinaĵoj. La tendenco al formiĝo de la noblagasa konfiguracio kondukas al la formulado de la okopa regulo, formale skribita:

okopa regulo[redakti | redakti fonton]

Atomoj emas interagi per rearanĝiĝo (transgrupiĝo) de elektronoj tiel ke ĉiu partoprena atomo atingas noblagasan elektronan konfiguracion.

La okopa regulo estas vaste uzata por antaŭdiri kombin-rilatumojn de atomoj. Ekzistas kelkaj esceptoj de la okopa regulo. Malgraŭ tio, oni daŭre uzas la regulon, ĉar granda nombro da kombinaĵoj estas sukcese antaŭdirita per ĝi.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]