Okopa remboato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuremila okopa kun stiristo

Okopa remboatookremista boato (mallonge nur okopaokremista) en rem-sporto estas nomo por ĉiu boato, kiu estas antaŭenigita de ok personoj. Okopa ĉiam havas stiriston. Do entute naŭ personoj sidas en la boato. La mallongigo por la unuremila okopa estas 8+.

En la eventoj de la monda rema federacio FISA partoprenas nur unuremilaj okopaj. Ĝi estas kune kun la solopa la plej grava kategorio de la remsporto kaj la plej rapida el ĉiuj olimpikaj kategorioj. La okopa estas olimpika kategorio ekde la dua olimpiko en 1900. Por viroj ankaŭ ekzistis malpeza kategorio.

Kiel en ĉiu pluropa boato, bona remteĥnika akomodo inter ĉiuj boatanoj estas pli grava ol persona forto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bildsimbolo de la unuremila okopa kun stiristo

Laŭ FISA la minimuma pezo estas 96 kg por eviti tro multekostajn boatojn.[1] FISA ankaŭ postulas, ke okopaj boatoj devas esti dividebla por transporto. Neniu el la partoj devas esti pli longa ol 11,9 m.[2] Reguloj por la longeco aŭ larĝeco ne ekzistas. Ili estas proksimume 17 ĝis 18 m longa kaj 50 ĝis 60 cm larĝa ĉe la akvosurfaco. La mezuroj dependas de la pezo de la remistoj. Boatoj por pli pezaj remistoj estas pli longaj kaj larĝaj ol boatoj por malpezaj remistoj.

Ĉar ĝi estas unuremila boato, ambaŭ flankoj havas po kvar elstarilojn. La sportistoj remas alterne triborde kaj baborde. Tradicie la remestro remas per baborda remilo. Nuntempe oni aranĝas la elstarilojn laŭ la individua lerteco, do la remestro ankaŭ povas remi per triborda remilo. Kelkfoje oni uzas la italan elstarilan aranĝon. Ĝi estas aranĝo, en kiu la du mezaj remistoj remas per samflankaj remiloj, por ke la boato ne zigzagu. Ĉe la boatokapo devas troviĝi blanka globo el masiva gumo, kiu preventas tro fortan damaĝon en okazo de kolizio. Ankaŭ tie troviĝas tenilo de la startnumero por regattoj.

La stiristo de la okopa sidas ĉe la boatovosto, ĉar kuŝa sidloko ĉe la boatokapo, kiel en la kvaropa aŭ duopa kun stiristo, estas malpermesata. Krom stiri la boaton per rudro ĉe la stabiligilo, la stiristo ankaŭ okupas sin pri la taktiko. Por esti facile komprenebla por ĉiu boatano, modernaj boatoj havas laŭtparolilan aparaton.

Krom la olimpika unuremila okopa ankaŭ ekzistas duremila okopa. Oni povas uzi la saman korpon, se oni uzas respektivajn elstarilojn. Konkursoj por duremila okopa preskaŭ ne ekzistas.

Konkursoj[redakti | redakti fonton]

Olimpiko[redakti | redakti fonton]

Kune kun la solopa la okopa estas la plej grava kategorio de la olimpika remkonkurso. Ĝi unuafoje okazis dum la dua olimpiko en 1900 por viroj kaj ekde tiam en ĉiu olimpiko. Dum la unua olimpiko la remkonkursoj ne okazis pro tro forta vento. En 1976 la virinaj remkonkursoj debutis. Ankaŭ por ili la okopa estas ekde tiam parto de ĉiu olimpiko. Ekde la Olimpiko 1912 en Stokholmo la viroj remas 2.000 m (krom 1948) kaj ekde 1988 ankaŭ la virinoj (antaŭe 1.000 m).

Gajnantoj de la ora medalo
Viroj Virinoj
Fojoj Ŝtato Fojoj Ŝtato
12  Usono 4  Usono
6  Germanio 3  Rumanio
4  Britio 3  Germanio
3  Kanado 1  Kanado
1  Nederlando
1  Nov-Zelando

Monda ĉampionado[redakti | redakti fonton]

En la neolimpikaj jaroj la monda ĉampionado estas la plej grava konkurso. Ĝi unuafoje okazis 1962 por viroj kaj ekde 1974 ĉiujare kaj por virinoj. Por viroj ekzistis malpeza kategorio. La vego longas 2.000 m.

Boat Race.

Famaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

  • Boat Race: Konkurso inter la universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo. Ĝi unuafoje okazis 1829. La du boatoj konkursas samtempe sur 6,779km longa peco de la Tamizo en Londono.
  • Head of the River Race: Sur la sama tamizopeco okazanta konkurso por maksimume 400 okopaj. Ili startas unu post la alia. Ĝi unuafoje okazis 1926.
  • Henley Royal Regatta: Regatto por multe da kategorioj - interalie ses konkursoj por okopaj. La vego estas 2,112 km longa parto de la Tamizo. Pro la mallarĝeco de la vego nur du boatoj povas konkursi samtempe. Ĝi unue okazis 1839.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. FISA Rule Book (angle), p. 64. Alirita 7-a de oktobro 2018.
  2. FISA Rule Book (angle), p. 60. Alirita 7-a de oktobro 2018.