Okramakula konuro
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||||
| Pyrrhura cruentata | ||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Okramakula konuro (Pyrrhura cruentata) estas specio de malgrandaj papagoj el genro Pyrrhura, indiĝena de Brazilo. Ĝi estas konata ankaŭ kiel blugorĝa konuro kaj ruĝorela konuro kah surloke en portugala kiel tiriba-grande, tiriba, cara-suja (malpura vizaĝo) kaj fura-mato-grande. Ĝi estas listita kiel Vundebla (VU) en la Ruĝa Listo de IUCN.[1]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi bunta papago estas ĉefe verda birdo kun okulfrapaj ruĝaj makuloj sur sia ventro, pugo kaj ŝultro kaj antaŭ, sub kaj malantaŭ la okulo. La krono estas malhelbruna ĝis nigreca, fariĝante makuleca sur la nuko, kaj estas larĝa, brile blua makuleto ĉe la brusto, kiu etendiĝas fajne ĉirkaŭ la nuko por formi malfortan kolumon. La eksteraj unuarangaj flugilplumoj estas bluaj, kaj la vosto estas olivecverda supre kaj brunruĝa malsupre.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi loĝas ĉe la kanopeo de humidaj arbaroj kaj randoj de malaltaj teroj, foje ĝis 960 metroj. Ĝi ankaŭ estis registrita en malgrandaj maldensejoj kaj elektite dehakitaj arbaroj, kaj persistas (aŭ almenaŭ daŭris) en agrikulturaj areoj kie multaj arbaraj arboj estas konservitaj (kiel ekzemple ĉe ombro-kakaoplantejoj). Ĝi manĝas semojn kaj fruktojn de duarangaj arboj kiel ekzemple Trema micrantha kaj Cecropia. Manĝado per agrikulturaj kultivaĵoj ne estis observita en naturo. Reproduktado ŝajne okazas en la aŭstrala printempo, kiam 2-4 ovoj estas demetitaj en arbokavaĵo.
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Pyrrhura cruentata antaŭe estis ofta tra granda parto de sudorienta Bahio, Espírito Santo, orienta Minas Gerais kaj Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ĝia nuna distribuo estas tre fragmentita kaj nun plejparte limigita al izolitaj rezervejoj. La ĉefa areo estas la Biologia Rezervejo Sooretama kaj apuda Arbara Rezervejo Linhares, Espírito Santo. Ĝi restas ofta en Estação Vera Cruz (antaŭe la Rezervejo Porto Seguro), Bahio. Aliloke ĝi povas esti relative ofta, sed la nombroj en la grandaj Naciaj Parkoj Chapada da Diamantina kaj Monte Pascoal, Bahio, ŝajnas malaltaj.
Populacio
[redakti | redakti fonton]La populacio estas taksita je po 4,8 ĝis 41 individuoj por kvadrata kilometro, oble ĉe 1030 kvadrataj kilometroj, do totalo inter 4944 kaj 42 230 individuoj. Ĝi plej bone lokiĝas ene de la bendo 2500–9999 individuoj. [2]
Minacoj
[redakti | redakti fonton]Ampleksa kaj daŭra senarbarigo respondecas pri ĝia nuna fragmentita distribuo. Ĝia ŝajna toleremo al ombraj kakaoplantejoj donas malmultan esperon, ĉar ombraj teknikoj ekde la 1980-aj jaroj implikis la uzon de bananarboj kaj eritrinoj, anstataŭ starantaj arbaroj, kaj malstabilaj prezoj rezultigis konvertiĝon al paŝtejoj. Multaj restantaj populacioj nun estas trafitaj de lokspecifaj minacoj kiel konfliktoj inter viveja konservado kaj la rajtoj de lokaj komunumoj en Nacia Parko Monte Pascoal. Kaptado por la kaĝbirda komerco estas relative nova fenomeno, sed la specio estas malofta en naciaj kaj internaciaj merkatoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). "Pyrrhura cruentata". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22685783A93087500. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685783A93087500.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- ↑ (Marsden et al. [2000])
| ||||||||||||||||||



