Okraventra penelopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okraventra penelopo
Okraventra penelopo
Okraventra penelopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Penelope
Specio: P. ochrogaster
Penelope ochrogaster
(Pelzeln, 1870)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okraventra penelopoOkraventra jakuo (Penelope ochrogaster) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.

Tiu specio loĝas nur en Brazilo. Ĝia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbarojmarĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, nome en tropikaj savanoj de Cerado kaj la arbaroj de la nordo de Pantanalo en Brazilo.[1]

La jakuoj estas birdospecioj similaj al meleagroj, sed pli sveltaj, kun longaj koloj kaj malgrandaj kapoj, kaj ĝenerale malhela plumaro kun ruĝa rimarkinda mentonsako. Plej rimarkinda karaktero estas ruĝecbruna ventro, tiu trajto estas tialo por la komuna nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝlipo en BirdLife Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 21an de novembro 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]