Oksana Zabuĵko
| Oksana Zabuĵko | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Оксана Стефанівна Забужко |
| Naskiĝo | 19-an de septembro 1960 (65-jaraĝa) en Lucko, Volina provinco, |
| Lingvoj | ukraina |
| Ŝtataneco | Ukrainio |
| Alma mater | Faculty of Philosophy, Taras Shevchenko National University Kyiv (en) |
| Okupo | |
| Okupo | poeto eseisto literaturkritikisto verkisto filozofo literatursciencisto |
| TTT | |
| Retejo | http://www.zabuzhko.com/ |
ZABUĴKO Oksana ukraine Оксана Забужко (naskiĝis la 19-an de septembro 1960 en Lucko) - ukraina poetino, prozisto, eseisto, literatur- kaj kulturologo.
Studis filozofion en Kijiva Universitato, doktoriĝis pri filozofio je la temo "Estetika naturo de liriko kiel speco de arto" (1987). Instruis ukrainologion en diversaj universitatoj de Usono (1992-1994); nun - supera kunlaboranto de akademia Skovoroda Instituto de Filozofio.
La unua poemaro "La maja prujno" (ukraine "Травневий іній") aperis en 1985. Ŝiaj poemoj estas tradukitaj en ĉ. 30 lingvojn.
La plej fama romano "Kampesplorado de l'ukraina sekso" (ukraine "Польові дослідження з українського сексу") nur en la ukraina lingvo de 1996 estis eldonita 18-foje kaj tradukita en 25 lingvojn. Esperantigita fragmento (tradukis Viktor Pajuk) aperis en "Ukraina Stelo" (2026, n-ro 2).
Aliaj libroj: novelaro "Fratino, mia fratino" (2003), romano "Muzeo de forlasitaj sekretoj" (2009).
Aŭtoris multajn kulturologiajn artikolojn kaj eseojn, eldonitajn en Ukrainio kaj eksterlande.
Ricevis multajn premiojn en Usono, Germanio, Aŭstrio, Rumanio, Ĉeĥio.

