Oksazolidinono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksazolidinono
Plata kemia strukturo de la 2-oksazolidinono
Plata kemia strukturo de la 4-oksazolidinono
Plata kemia strukturo de la 5-oksazolidinono
Kemia formulo
C3H5NO2
CAS-numero-kodo 2-oxazolidinone
ChemSpider kodo 2-oxazolidinone
PubChem-kodo 2-oxazolidinone
Merck Index 15,xxx
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solido
Molmaso 87.078 g·mol-1
Fandpunkto 86 °C
Bolpunkto 220 °C
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H317, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P270, P272, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P333+313, P337+313, P363, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Oksazolidinono estas cikla ketono derivita el la oksazolidino, kvinmembra heterocikla ringo enhavanta oksigenatomon kaj unu nitrogenatomon respektive en la pozicioj 1 kaj 3 kaj unu karbonilon (-C=O). Kiam la heteroatomoj troviĝas en la 1-a kaj 2-a pozicio ni havas la izoksazolidinonojn. Tiamaniere ke tri oksazolidininaj izomeroj eblas.

Multaj ordinaraj gram-pozitivaj patogenoj (ekzemple, Staphylococcus aureus, Enterococcus spp, kaj Streptococcus pneumoniae) fariĝas ĉiam kaj ĉiam rezistaj al antimikrobaj agentoj, kaj novaj drogoj kun aktiveco kontraŭ gram-pozitivaj bakterioj iĝas pli kaj pli necesaj.

La oksazolidinonoj ĝenerale estas antibakteriaj agentoj kiuj agas kiel inhibantoj de proteinaj sintezoj sur la ribosoma subunuo de la bakterio, kiu estas grava kondiĉo por reproduktado de bakterioj. Oksazolidinonoj estas uzataj kontraŭ gram-pozitivaj infekcioj kaj povas esti bakteriohaltigaj aŭ baktericidaj depende de traktota bakterio. Oksazolidinonoj specifa klaso da sintezaj antibiotikoj kaj tre potencaj kontraŭ multaj mikroorganismoj, tamen, ĝia tokseco al bestoj rezultis en forlaso de postaj disvolvoj el ĉi-komponaĵoj.[2]

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

  • La sintezo de oksazolidinono kaj derivaĵoj estas preparebla per interagado de la ureo kaj etanolamino, uzante disradiadon de mikroondoj en pasta kemia medio kie amaso da katalizilo de nitrometano absorbas la mikroondojn generante reakciemajn regionojn:[3]
Sintezo de Oksazolidinono ekde la etanolamino.
Sintezo de Oksazolidinono ekde la alanino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]