Oxford English Dictionary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oksforda Angla Vortaro)
A New English Dictionary on Historical Principles (NED)
retvortaro • anglalingva vortaro • historia vortaro
Aŭtoroj
Aŭtoro John Simpson, Edmund Weiner, James Murray
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Loko Oksfordo
Eldonejo Oxford University Press
Ĝenro anglalingva vortaro
vdr

La Oxford English Dictionary (oksforda angla vortaro, OED), publikita de Oxford University Press, estas la plej granda brita vortaro de la angla lingvo.[1] Tiu laboro ekis per la vortaro de 1857[2] sed nur en 1884 oni komencis publikigi ĝin, per seriaj kajeroj kies laboro pluis laŭ la projekto sub la nomo A New English Dictionary on Historical Principles; Founded Mainly on the Materials Collected by The Philological Society.[3] En 1895, la titolo The Oxford English Dictionary (OED) estis uzata la unuan fojon[4] neoficiale sur la kovrilpaĝoj de la serio kaj en 1928 la tuta vortaro estis republikita en dek binditaj volumoj. En 1933, ĝi tute anstataŭis la malnovan nomon en represado kiel dekdu volumoj kun unu volumo suplementa,[4] kaj pliaj suplementoj venis dum jaroj ĝis 1989 kiam oni publikigis la duan eldonon en dudek volumoj.[4] Ĉe la 24a de marto 2011, la eldonistoj estis kompletigintaj la trian eldonon el M al Ryvita. Enhavanta priskribojn por proksimume 750 000 vortoj, la Oxford English Dictionary estas la plej kompleta unusolalingva vortaro en la mondo laŭ la Guinness-libro de rekordoj.

La unua elektronika versio de la vortaro estis disponebla jam en 1988. La reta versio estis disponebla ekde 2000, kaj en aŭgusto de 2010 jam estis ricevinta du milionojn da petoj ĉiumonate el pagantaj subskribintoj. La estro de Oxford University Press, Nigel Portwood, opinias ke malverŝajne estos presita iam ajn la tria eldono.[5]

En 2019 estis finita la filmo “La profesoro kaj la frenezulo” (The Professor and the Madman), dediĉita al la apero de la vortaro[6]. La verko ankaŭ iel modelis por Oxford Latin Dictionary de 1982.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. OED (online). OUP.com, Oxford University Press. Alirita 2010-08-03.
  2. Winchester, Simon. (1999) The Professor and the Madman. Nov-Jorko: HarperPernnial. ISBN 0-06-083978-3.
  3. Winchester, Simon. (2003) The Meaning of Everything: The Story of the Oxford English Dictionary. Oxford University Press. ISBN 0‐19‐860702‐4.
  4. 4,0 4,1 4,2 History of the OED (online). OED.com, Oxford University Press. Alirita 2012-02-18.
  5. Alastair Jamieson. Oxford English Dictionary 'will not be printed again'. Alirita 11 Aŭg 2012.
  6. Stanislavo Belov (2019-05-18) “La profesoro kaj la frenezulo” (The Professor and the Madman): profitu vian frenezon! (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-19. Alirita 2019-05-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]