Oksirinĥa papiruso 3522

El Vikipedio, la libera enciklopedio
P.Oxy.L 3522

La Oksirinĥa papiruso 3522, (P.Oxy.L 3522; Rahlfs 857) - estas malgranda fragmento de la Greka Septuaginto (LXX) verkita sur papiruso. Ĝi estas volvolibro. Ĉi tiu manuskripto estis malkovrita ĉe Oksirinĥo, ĉirkaŭ 160 kilometrojn (99 mejl.) sude de Kairo. Ĝi estis katalogita kun la numero 3522. Paleografie ĝi estis datita al la 1-a jarcento p.K.

Ĉi tiu fragmento enhavas Ijob 42,11-12, kaj la tetragramaton en pra-hebrea ().[1][2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tov, Emanuel. (2001) Textual Criticism of the Hebrew Bible. Fortress Press; Assen: Royal Van Gorcum, p. 220. ISBN 0-8006-3429-2.
  2. Bowman, Alan K.. (1983) The Oxyrhynchus Papyri, Part L. The British Academy & The Egypt Exploration Fund, p. 1–3.