Oktjabrjskaja fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oktjabrjskaja fervojo
emblemo
transporta firmao
Komenco 1-a de novembro 1851 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Posedatoj Lodeynoye Pole railway station vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Leningrada stacidomo (Moskvo)
Sapsan inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo

Oktjabrjskaja fervojoOktobra fervojo (ruse Октябрьская железная дорога), kiu formas parton de RZD, estas la plej malnova fervojo en Rusio, situanta en la nord-okcidenta parto de la lando. Ĝi etendiĝas de Leningrada stacidomo de Moskvo en la sudo ĝis Murmansko trans la Arkta Cirklo en la nordo. La tuta longeco de la linioj superas 10 000 km. La ĉefoficejo de la fervoja kompanio troviĝas en Sankt-Peterburgo. Oktjabrjskaja fervojo havas ŝpuron de 1 520 mm.

La unua fervojo en Rusio kunliganta Sankt-Peterburgon al Carskoje Selo, 27,9 km longa, komisiita en 1837, formas parton de Oktjabrjskaja fervojo. Ankaŭ la fervojo Moskvo – Sankt-Peterburgo, la dua plej malnova kaj unu el la linioj en Rusio kun plej multa trafiko, estis malfermita en 1851. Ĝi ankaŭ inkluzivas la ĉefan linion direkte al Talino (ĝis la Estona landlimo), provizante la trakon por trajnoj de "GoRail" al Sankt-Peterburgo.

Liĥobori (ruse Лихоборы) estas stacidomo por pasaĝeroj sur la ĉefa vojo de la Oktjabrjskaja fervojo en Moskvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]